Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La movado bezonas novajn trejnistojn! (Irene Calligaris, fotoj: Charlotte Scherping)

De la 25-a de marto ĝis la 2-a de okazis en Munkeno (Germanio) aprilo intensa seminario dum 10 tagoj, kadre de la dujara projekto “Trejnu la Trejniston” (Erasmus +). Tri junaj sed spertaj trejnistoj, Charlotte, Joop kaj Magnus, gvidis la seminarion, en kiu partoprenis 11 aktivuloj el Bjalystoko, Verĉelo, Bolonjo, Munkeno kaj Ediburgo. Kiu estis la celo de la aranĝo? Maturiĝi per nova sperto, utila kaj utiligebla ne nur enpropraj ĉiutagaj vivo kaj laboro, sed precipe en la Esperanta movado. En la seminario estis prezentitaj pluraj teknikoj por plibonigi kaj kompletigi personajn kapablojn pri publikaj paroladoj, pri la efika transdono de informoj kaj enhavoj, kaj por komuniki al la aŭskultantaro klare, koncize kaj en kuntrena maniero.

Ni studis ne nur teorion, sed ni havis ankaŭ multajn malsimilajn praktikajn ekzercojn por ekkoni niajn malfacilaĵojn rilate al la paroli kaj prezenti sin publike; la partoprenantoj ekzerciĝis precipe per improvizadoj kaj grupe. Ĉe la fino de la seminario ni laboris kune por prepari kaj prezenti al la aliaj partoprenantoj nian propran mallongan trejnadon. Pluraj malsamaj temoj evidentiĝis, per viglaj eksperimentoj: pri uzado de la propra voĉo, pri socia integriĝo kaj inkluzivigo, pri organizo de ekskursoj, pri teknikoj por bone instrui esperanton kaj pri efikaj strategioj por disvastigi ĝin...

Labori grupe ne estas facile: necesas kuraĝiĝi kaj ne timi montri sin al la aliaj: ĉiu havas siajn fortajn kaj malfortajn flankojn, kompreneble. Komence ĉiuj sin sentis iomete malkonforte, sed post iom da tempo granda harmonio aperis en la grupo. Ĉiuj partoprenantoj multe lernis de tiu ĉi sperto, per la instruado de la trejnistoj, sed ankaŭ per opinioj ĉe konfronto. Kiel ĉiam, Esperanto pruvis sian rimarkindan kapablon funkcii perfekte kiel komunika lingvo por labori, por kompari ideojn, por krei novajn projektojn, eĉ inter homoj tre malsamaj kaj kun diversaj komunikaj manieroj.

La celo estis atingita! Ĉirkaŭ dek esperantistoj estas nur entuziasmaj kaj pretaj por iĝi novaj trejnistoj en la movado! Ĉiuj samopiniis kiel la aliaj per komuna sento: en nia movado jam estas multaj prelegoj, sed ankoraŭ mankas forta intenco transdoni ne nur enhavojn kaj sciojn, sed ankaŭ kapablojn konkretajn por ion fari. Lerta trejnisto havas la celon instrui kiel efektivigi ion, per eksperimentadoj, konkretaj ekzercoj, ludoj kaj tiel plu: do ne nur instrui, sed instrui kiel instrui!

Tiel Esperanto ankoraŭfoje montras sin ne nur kiel lingvon sed ankaŭ kiel ilon por kreski, por lerni, por plibonigi sin mem kaj por transdoni renovigon.