Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Niaj artaj konfrontoj (Łukasz Żebrowski, Tobiasz Kaźmierski)

Łukasz Żebrowski: Unue, ĉu vi povus kurte rakonti kiel kreiĝis la aranĝo? Kia estas ĝia historio?

Tobiasz Kaźmierski: La historio de la ARtaj KONfrontoj en ESperanto “Arkones” komenciĝas en la fruaj 80-aj jaroj kaj la ĉefaj “kulpuloj” estas poznanaj esperantistoj. La unua Arkones okazis en Poznań en la kulturdomo “Orbita” inter la 16-a kaj 19-a de oktobro 1980. Tamen la ideo naskiĝis jam en la jaro 1978, post la lanĉo de Esperanto-Kulturcentro. Jam en aprilo 1979 oni organizis Finalon de Pola-Hungara Konkurso pri Deklamado. Tiun eventon partoprenis 21 personoj, kaj oni povas konsideri tion pra-Arkones (kaj organize, kaj programe). Ekde tiam Arkones okazas ĉiujare, tamen kun du paŭzoj: en 1982 (milita stato en Pollando!) kaj 1985. Dum la 80-aj jaroj la organizadon de Arkones forte influis la Pola Studenta Esperanto-Komitato, unu el la du landaj sekcioj de TEJO en Pollando. Poste, kiam PSEK ne plu ekzistis, ĝiaj maturiĝintaj aktivuloj ne ĉesis okupiĝi pri Arkones.

Kiuj artistoj prezentiĝis en Arkones en la lastaj jaroj?

La listo estas kompreneble tro longa por tiu ĉi artikolo. Dum la lastaj jaroj en Arkones prezentiĝis centoj da artistoj. Pluraj el ili estas ege popularaj en la movado, aliaj estas leviĝantaj steloj kaj ankaŭ aliaj estas personoj, kiuj sukcese agadas en la “ekstera mondo” kaj ne nepre multe aktivas en Esperantujo. Tra la jaroj la organizantoj provas adaptiĝi al variaj gustoj de la partoprenantoj kaj samtempe teni la artan programon sur alta nivelo. Tiel en la lastaj Arkonesoj oni povis partopreni koncertojn de furoraj grupoj kaj individuoj kiel Esperanto-Desperado (2006), Martin Wiese (2009), Kimo (2007), JoMo (2012), Ĵomart kaj Nataŝa (2015), Asorti (2015) kaj eble iom pli alternativaj Krio de Morto (2012), Solo Tronik (2010), Piĉismo (2009), Radosław Nowakowski (2011). Prezentiĝis ankaŭ bardoj kaj kanzonistoj: Georgo Handzlik (2012), Zuzanna Kornicka (jam ekde 20 jaroj!), Anjo Amika (2015) ktp. kaj popolmuzikaj ensembloj: Kajto (2014), Kapriol’ (2010), lokaj grupoj kaj korusoj. Ni ankaŭ iom eksperimente organizis koncertojn de la esperantistaj muzikistoj Alejandro Cosabela (2008) kaj Melono (2015), akompanataj de lokaj muzikistoj. Tiuj kuraĝaj eksperimentoj estis tute plaĉaj. Ili pruvas, ke ankaŭ arto estas speco de lingvo internacia. Kredeble, se temas pri muzikensembloj dum Arkones, estus pli facile respondi, kiuj ankoraŭ ne prezentiĝis.

Sed ne temas nur pri muziko. Dum ĉiu Arkones okazas teatraj prezentoj. En tiu kampo bedaŭrinde ne okazas same multe, kiel en la 80-aj jaroj, kiam dum unu Arkones povis okazi eĉ deko da spektakloj. Tial ni povas retrorigardi nostalgie, sed ni ja ne devas honti. Dum la lastaj jaroj, en Arkones prezentiĝis aktoroj kaj grupoj profesiaj: Jerzy Fornal, Saŝa Pilipoviĉ, Jarlo Martelmonto (kiu prezentis proprajn dadaismajn verkojn) kaj duonprofesiuloj aŭ amatoroj.

Feliĉe, la programo de Arkones estas ankaŭ riĉa je pluraj literaturaj kaj literaturologiaj prezentoj. Tio rilatas ĉefe al prelegoj pri verkistoj de la landoj el kiuj venas niaj partoprenantoj, aŭ verkoj skribitaj en la lingvoj parolataj de partoprenantoj. Krome, ni laŭeble provas okazigi aŭtorajn renkontiĝojn kaj prezentojn de novaj libroj tradukitaj aŭ verkitaj en Esperanto. Ekz. dum la lasta Arkones oni prezentis la tradukitan poemaron de la pola nobelpremiitino Wisława Szymborska kaj la novan kolekton de tradukitaj poemoj de poznanaj verkistoj, kun ilia ĉeesto. Oni kompreneble ne povas prisilenti prezenton de la longe atendata “Historio de la Esperanta literaturo”.

Mi povus longe mencii nomojn kaj okazintajn programerojn, tamen tion oni povas vidi abunda arĥivo de nia retejo http://www.arkones.org/historio.

Do unuarigarde oni povus pensi, ke estas aranĝo forte fokusita je vespera, arta programo. Tamen aliflanke, en la taga programo de la ĉi-jara Arkones eblis trovi programerojn de Johan Derks, Roman Dobrzyński, István Ertl, Zbigniew Galor, Aleksander Korĵenkov, Barbara Pietrzak, Lu Wunsch-Rolshoven, Rafael Henrique Zerbetto kaj pluraj aliaj. Ĉu estis aparte programriĉa evento aŭ regule estas tiel?

Oni povas havi malĝustan impreson, ke la ĉefa parto de Arkones estas ĝia solena Mielvespero, sed ne estas tiel. Principe, tra la jaroj la aranĝo ŝanĝiĝis tiel, ke nun la programon konsistigas tri ĉefaj kategorioj de programeroj: artaj, sciencaj, movadaj. Kompreneble, la arta parto estas esenca por la Artaj Konfrontoj. Tamen, ni ne volas neglekti la sciencan kaj movadan elementojn. Arkones okazas tuj post sesioj de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM kaj ni profitas de ĉeesto de eminentaj prelegantoj kaj talentaj studentoj, kiuj abunde kontribuas al nia programo. Interalie danke al tio Arkones estas ĉiam programriĉa aranĝo kun vasta propono. Paradokse, ofte ni ricevas plendojn, ke okazas tro multaj tro bonaj programeroj samtempe. Sed tio nur montras, ke ni bone faris nian laboron kaj dum Arkones oni ne enuis.

Arkones estas aranĝo aŭspiciata de TEJO. Kion praktike tio signifas? Kion la aranĝo proponas specife por junularo?

Estas klare, ke Arkones ne estas junulara aranĝo, ĝia programo ne estas tajlorita specife por junularo. Ĝi ankaŭ ne strebas esti tia. Sed samtempe ni volas, ke ĝi restu freŝa, malfermita kaj sendependa. La Konfrontoj ne povus ekzisti sen diverseco, ĉu kultura, ĉu mondkoncepta, ĉu generacia. Ĝi povas esti tia nur kun partopreno de junularo. Kaj nia kulturo povas daŭri nur se junularo decidos ĝin flegi. Tial Arkones kaj la Esperanto-movado bezonas junularon. Pro la sama kialo, ni volas ebligi al junuloj facilan partoprenon en la aranĝo. Ni proponas allogajn rabatojn (aŭ eĉ senkostan partoprenon kaj amasloĝadon por membroj de PEJ).

Kiuj estas planoj por sekvaj jaroj?

Ni esperas surprizi vin!