Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Post pli ol unu-kaj-duonjara atendado fine mi partoprenis la legendan esperantistan renkontiĝon en la orienta mezo de Svedujo, nomatan Oranĝa Renkontiĝo, mallonge ORo. Ĝi okazis jam la 6-an fojon. Sed post interrompo en 2012, ĝi ĉi-jare okazis kvazaŭ duobligite! Krom la jam konata versio, t.e. semajnfina renkontiĝo en skolta kabano apud lago, okazis renkontiĝo en la urbo Hernusando la antaŭan semajnfinon. Kaj por homoj kiuj elektis partopreni ambaŭ partojn de la ORo, ekzistis la eblo gasti ĉe lokaj esperantistoj dum la interrenkontiĝa temp’.
Kun Sophia mi do flugis al Stokholmo, kaj tranoktetis kun ŝi ĉe Martin en Upsalo. Frumatene ni renkontis ĉe la loka stacidomo la karavaneton, konsistantan el Eva, Johannes kaj Julia, kiuj jam estis karavanintaj dum preskaŭ unu tago. Alveninte en Hernusandon ĉirkaŭ tagmeze, ni renkontiĝis kun pliaj homoj, inter ili kelkaj multokupitaj organizantoj, kiuj montris al ni la ejon por la unua, la “Urba Luda” ORo: Beleta verda pavilono tuj apud parko sur la urbo-meza insulo de Hernusando. La ĉefa ĉambro enhavis multajn seĝojn kaj tablojn, angulon kun sofoj, alportitan pianon, kaj estis bele dekorita per multkoloraj ŝtofoj.
Dum tiu semajnfino ni estis eble 20-25 homoj, kiuj ne ĉiam ĉiuj ĉeestis. Do laŭ mi tio estis agrable malmultaj kaj ebligis al ni ĉiuj konatiĝi unu kun la alia. Dum tiu semajnfino okazis laŭ mia memoro la jenaj aferoj: Ludoj! Ne tiom multaj, ĉar ŝajne kelkaj veraj ludemuloj ne sukcesis alveni (mi ne mencias nomojn.. sed vi scias se mi rigardas vin!). Tamen kelkaj el ni ludis kelkajn tabloludojn, kaj kelkaj ludis en la parko.
Koncerto de Gijom’! Ĝi fakte ricevis la kromnomon “La paŭta koncerto” pro renkoniĝo de Gijom’ kun sovaĝa besto la antaŭan tagon - meze de la urbo. La fluganta besteto bonvenigante kisis lin sur la sublipo, kiu rezulte plidikiĝis. Bonŝance ne tro por ebligi kantadon! La koncerto estis publika koncerto en la ekologia kafejo “Mormor Hilma” (avinjo Hilma). Flanke ni eksciis, ke tiu kafejo, kvankam tre populara, estis fermiĝonta pro malbona ekonomia stato.
Tra la beleta urbo gvidis nin Tomio. La gvidado finiĝis en la loka biblioteko per rakonto pri la historio de Hernusando. La biblioteko estis same hela kaj bonveniga kiel mi jam spertis en pluraj aliaj nordaj urb(et)oj. La historia rakonto estis vigla kaj kaptanta mian atenton. Kiam Svedujo ekekzistis, ĝi estis pli malgranda ol hodiaŭ kaj situis en la suda parto de la hodiaŭa Svedujo kaj aldone trans la Balta Maro. Do la “kanona” rakonto ĝis hodiaŭ estas, ke la svedoj, inspirite de la grandaj koloniismaj nacioj, eksetlis en la pli nordaj regionoj kaj tiel alproprigis ilin al la sveda regno. Kelkaj trovoj, ekzemple tombejoj, indikas tamen ke jam antaŭ la alveno de la “svedoj” loĝis homoj tie. Eble fakte ekzistis inter Hernusando en la oriento kaj la marbordo de la hodiaŭa Norvegujo tute alia kulturo pli egaleca kaj libereca, pri kiu ni tamen ne multe scias hodiaŭ ĉar ĝia ekzisto estis intence kaŝita.
Diskutrondo pri pluramemo! Ĉeestis pluraj pluramemuloj, do spontane starigis Gavan diskutrondon pri “pluramemo en praktiko” kaj ni interŝanĝis spertojn. Tre plaĉis al mi esti en tiom intima, amikeca grupo, ke homoj eĉ aŭdacis plori.
Stratarta festivalo! Stratarta festivalo okazis en Hernusando dum tuta semajno, kaj parte samtempe kun la UL-ORo. Post kiam ni rigardis etan ekspozicion pri la temo en la bibliteko, rakontis al ni pri Alva, unu el la organizantoj de la festivalo. Ni renkontiĝis kun li sur granda spaco sufiĉe centre en la urbo, ĉe kies flanko stratartisto Carolina Falkholt, alinome BLUE, kreis per tuttaga laboro sur la muro de domo brilkoloran pentraĵon.
La urba luda ORo oficiale finiĝis dimanĉe posttagmeze. Sed preskaŭ ĉiuj partoprenintoj aŭ loĝis en Hernusando aŭ restis ĝis la venonta semajnfino. Ili do povis partopreni la vesperan viziton de la Hernusanda naĝejo, kiu fakte ne estas nura naĝejo, sed ankaŭ saŭnumejo, duŝejo (jes! kvin diversaj duŝprogramoj!) kaj en-varma-akvo-umejo. Kaj por la vikingoj inter ni haveblis ankaŭ baseno kun malvarma akvo. La kroma specialaĵo pri nia vizito al la banejo estis ke ni estis tute solaj en ĝi! La estro de la banejo afable lasis nian grupon uzi ĝin post la oficiala fermiĝtempo.
Dum la semajno Sophia kaj mi kaj du, tri aliaj esperantistoj gastis ĉe Simono kaj lia fileto Vidar en granda domo en la malcentra parto de Hernusando. Mi ŝategis la lokon kaj etoson! Estis pomarbo en la ĝardeno, kaj stakinda monteto da lignopecoj antaŭ la domo (post nia foriro stako da ligno). Apude estis arbaro, kien ni iris por kolekti fungojn. Pro la seko dum la pasintaj tagoj ni trovis nur malgrandajn kantarelojn (ĉefe trumpetformajn, kelkajn flavajn). Niajn kolektajn ujojn ni tamen plenigis pro ilia granda nombro, kaj pro kvin, ses grandegaj sarkodonoj [fungoj], kiuj aliĝis al nia kolekto.
Marde vespere invitis Karin kaj Tomio al asronado (kuna manĝetado kaj trinkado de teo, kafo aŭ alia trinkaĵo kun babilado) en ilia loĝejo. Julia estis bakinta poman paneraĵon por ni, kaj Sophia kunportis membakitan pomkukon (kun pomoj el la ĝardeno kompreneble!). Poste okazis la fama plafona kinejo: Oni direktas projekciilon plafonen, kaj spektas filmon kuŝante sur matracoj. Tre rekomendinda aranĝo! Ni rigardis germanan filmon nome “Migrobirdoj foje vizitu Inari”, kiun, laŭ mi tre bone, subtekstis Johannes. La filmo estas tre bela, realece filmita rakonto pri kamionŝoforo Hannes el Dortmund kiu revas venki en la internacia trajnhorara konkurso en Inari, Finnlando, kaj pri lia vojaĝo tien.
Ĵaŭde okazis Esperanto-vespero en hernusanda picejo. Ni prezentis Esperanton al hernusandanoj per koncerto de Johannes kaj respondado al demandoj kiujn oni rajtis skribi sur papero kaj meti en ĉapelon. Kelkaj el ili estis mistere anonimaj kaj skribitaj en Esperanto. Kaj tiu anonimulo jam rimarkis strangan konekton inter la Esperanto-komunumo kaj la pluramema komunumo. Bonŝance Johannes povis eĉ tion bone klarigi: Esperanto allogas alternativemulojn, diversmaniere “nekutimajn” homojn, do troviĝas inter ili ankaŭ homoj kiuj deziras alternativajn interhomajn rilatojn por vivi.
Vendrede komenciĝis la dua parto de ORo, la kabana karesa ORo, al la ejo Aspnäs, ĉ. 20 kilometrojn for de Hernusando. La germanoj kaj Eva kompreneble estis decidintaj migri tiun vojon. Al la grupo aliĝis aventurema franco. Do frumatene ni ekpaŝis, direkte al la setlejo Älandsbro. Tie ni piknikis per en loka superbazaro aĉetitaj cinamobulkoj kaj slovaka “fromaĝo”, kies fromaĝeco estis pridisputata pro sia majoneza aspekto kaj eltubeta deveno. Post Älandsbro komenciĝis la sovaĝejo. Ni paŝadis tra senlimaj arbaroj, grimpis sur montoj, marŝis sur ne plu ekzistantaj vojetoj. Estis tre agrable. Foje Eva kaj Johannes elpakis sian registran ekipaĵon kaj forsendis nin laŭ la vojo antaŭen. Ŝajne ili estas priverkantaj novan sekretan projekton... Post sep-hora ĝojado de la vojo ni decidis tamen resti en Aspnäs. Ĝi estis vere bela loko! Kaj haveblis vespermanĝo.
Ni estis eble 30 homoj dum la KK-ORo. Ni havis en unu domo grandan kuirejon, manĝosalonon, grandan salonon kun sofoj kaj gufujon / ludĉambron. En alia domo estis la dormĉambroj. Kaj ankoraŭ alia domo, fakte dometeto, estis saŭno!
Kvankam ni havis nur unu semajnfinon (laŭ mi tro malmulte), okazis multege; ni bone uzis la tempon. Mi tre ŝatis la ideon ke pri ĉiu manĝo respondecas aliaj personoj. Tiel oni kaj dividis la laboron, kaj spertis diversstilajn manĝojn. Alia de mi tre ŝatata ideo estis kunporti buntajn ŝtofojn kaj per ili plibeligi, plibonetosigi la ĉambrojn. En ambaŭ vesperoj Simono funkciigis la saŭnon. Estis eta aventuro trovi la vojon tien kaj reen en tuta mallumo. Post la saŭnumeroj oni povis malvarmiĝi en apuda lago. Tiel okazis ke kiam mi ekvidis la lagon la sekvan tagon, mi jam estis baninta en ĝi.
La plej grava evento de la aranĝo estis certe la koncerto de La Perdita Generacio! Ĝi okazis post libera scenejo en la granda salono. Nur en Esperantujo - koncerto kun via plej ŝatata bando en kvazaŭ loĝoĉambro, la mebloj puŝitaj al la muroj por havi spacon por danci.
Krom tiu ĉi trezorinda sperto, mi ekkonis amuzegajn ludojn. “Fruktosalato”n oni ludas en cirklo de seĝoj. Bezonatas unu malplia sidloko ol estas partoprenantoj. Ĉiuj sidas, krom unu, kiu staras en la mezo de la cirklo kaj diras frazon, kiu komenciĝas per “Ĉiuj tiuj kiuj same kiel mi...”. Fakte, oni povus ellasi la unuan vorton, aŭ eble la unuajn du vortojn, sed kompreneble tiu sinsekvo de tri tabelvortoj grave kontribuas al la ĝuebleco de la ludo. Do, oni daŭrigas la frazon per io kiel “... ŝatas pentri dum la nokto”. Kaj ĉiuj homoj kiuj sentas ke ili ankaŭ ŝatas tion, devas forlasi sian sidlokon kaj trovi alian. Post la tumulto restas alia homo en la mezo, kaj la ludo daŭras laŭ la sama maniero. Alia ludo laŭ mia memoro ne havas nomon, sed oni povus ĝin nomi “la batludo”. Bezonatas batilo kaj pluraj batemuloj kiuj sidas en cirklo kaj pli-malpli konas la nomojn de la aliaj. Unu ludanto prenas la batilon kaj staras en la mezo. Unu el la sidantoj komencas dirante la nomon de la alia sidanto. La batanto do provas rapide bateti la nomitan personon. La nomita persono provas eĉ pli rapide diri nomon de alia sidanto, tiel kreante novan celon batendan. Ktp. Kiam la batanto sukcesas “kapti” homon, ili ŝanĝas lokojn, kaj la nova sidanto reekigas la ludon per diro de nomo. Tria ludo estis “homfutbalo”. Ĝin, mi kredas, oni povas nur ekkoni dum Esperanto-aranĝoj.
- gvidis mian unuan metiejon. Ĝi nomiĝis “poezia metiejo”, kaj mi havis nenian sperton pri verkado de poezio. Tamen la ideo estis ke mi iel faciligu la kreadon de poeziaĵoj. Do mi ekpensis etajn ludojn kiuj helpus al mi mem. Kaj funkciis! Aperis ĉirkaŭ kvar afablaj kunludantoj, kaj ni ĉiuj kreis ion. Ĉu tio estis altkvalita poezio estas alia demando, sed ne la plej grava laŭ mi. Mi almenaŭ ĝuis la metiejon kaj ŝatus ĝin ripeti. Por la dua parto de la metiejo transprenis la estran rolon Martin Strid, interalie kolektanto kaj verkanto de Esperantaj tradukoj de nordaj (danaj, svedaj, norvegaj, islandaj, finnaj) kantoj. Li rakontis pri la projekto Norda Kantaro, kaj montris al ni ĝeneralan aliron kiam oni tradukas versojn en Esperanton. Krome, li bele kantis!
- partoprenis enkondukon de Gijom’ pri Neperforta Komunikado (NPK). La ideon mi ege ŝatas, kaj mi deziras lerni pli pri ĝi. Ĝi ankaŭ bone rilatas al Esperanto, ĉar ambaŭ estas manieroj, iloj, por faciligi komprenon inter la homoj. La ĉefa ideo de NPK laŭ mia kompreno estas ke kvar-ŝtupa aliro helpas al sukcesa komunikado:
1) priskribu situacion kvazaŭ viditan de neŭtrala observanto
2) priskribu la emociojn kiujn vi havis en tiu situacio
3) indiku la bezonojn kiuj, plenigitaj aŭ malplenigitaj, kreis tiujn sentojn
4) petu (ne postulu) precizan agon de la alia persono.
Mi dankemas al ĉiuj homoj kiuj ebligis (per organizado kaj/aŭ partoprenado) la Oranĝan Renkontiĝon 2013. Ĝi estis tiel bonega, valora, unika sperto kiel mi imagis - kaj pli. Sekvu multaj pliaj ORoj!
Piednoto: La origina artikolo verkiĝis per la uzo de la neologisma persona pronomo ri, anstataŭigante la pronomojn li aŭ ŝi.
Anja Eisemann