Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

50 jaraĝa Pasporta Servo aktivas (Juliana Evandro)

La komisiono de TEJO pri la tutmonda Esperanta reta gastigantserĉilo Pasporta Servo bone funkcias. En la jaro kiam ĝi festos sian jubilean datrevenon, la laborgrupo pri PS sub la gvidado de la komisiito Lars Sözüer portas bonajn novaĵojn al la uzantoj.

Post la transigo de la retejo al nova servilo, Baptiste Darthenay, kontraŭ modesta honorario, eklaboros por plibonigi la servojn de la retejo. Inter la novaj rimedoj estos la eblo serĉi gastigantojn tra mondmapo. Krome, la uzantoj konfirmos siajn datumojn pere de retpoŝta mesaĝo kaj fine venos la preparado de la datumoj por aperigo en la papera libro. Jes, ni ankaŭ planas aperigi la paperan eldonon kaj tiu novaĵo portas kun si alian novaĵon: vi povos reklami sur ĝia dorsokovrilo. Se ankaŭ vi deziras aperigi reklamon sur la libreto, profitu rapide ĉar duonpaĝo jam estas antaŭokupita. Kontaktu nin pere de ps@tejo.org.

Cetere, memorigindas al programfakulo, ke gvidite de Joop Kiefte jam de antaŭ kelkaj monatoj Pasporta Servo estas malfermkoda. Se vi deziras kontribui al ĝi, aldoni novajn rimedojn, plibonigi la jam funkciantajn aŭ simple kontroli tion, kion faras niaj kunlaborantoj vizitu la retejon github.com/tejo-esperanto/pasportaservo.

Pasporta Servo estas valora kunkreilo de nia Esperanta komunumo kaj neniom valoras sen la uzantoj. Aliru la retejon pasportaservo.org, kreu vian profilon kaj havu bonan E-vojaĝon!

La Komisiito pri la Pasporta Servo (Massimo Ripani)

Lars, prezentu vin per 80 vortoj. Kia estis via rilato kun la Pasporta Servo?

Mi estas 48-jaraĝa germano kun multnacia deveno, vivanta kun edzino kaj du adoleskaj filinoj en Duisburg, Germanujo. La tuta familio parolas Esperanton. Mi laboras kiel sendependa programisto, momente en Nederlando. Post eklerno de la internacia lingvo mi rapide fariĝis gastiganto de Pasporta Servo. Mi uzis ĝin kaj kiel gasto, kaj akceptante gastojn en nia hejmo, kaj havis multajn belajn spertojn. Tiel Pasporta Servo fariĝis por mi tre grava afero, kaj mi nepre volas ke ĝi plu ekzistu kaj prosperu.

Nun estas multe da servoj similaj al PS: kial esperantistoj simple ne aliĝu al iu ekstermovada servo kaj forgesu pri la administrado?

Jes, gastigaj retoj lastatempe furoris en la reto, kaj ĝenerale tiu evoluo vere plaĉas al mi. Mi eĉ rekomendus al ĉiuj esperantistoj esplori tiujn servojn ekster Esperantujo, kaj aliĝi al tiuj, kiuj al ili plaĉas.

Mi mem estas membro en kelkaj, kaj miaj spertoj estas bonaj. Per tiuj spertoj mi tamen sentis ankaŭ, kial Pasporta Servo estas unika kaj devas plu ekzisti kiel memstara servo: uzante Pasportan Servon, ni ne nur donas al esperantistoj realan utilecon de la lingvo, ĉar eblas senpage tranokti; ni ne nur donas al homoj utilan okazon praktiki la lingvon en reala situacio kun fremdaj homoj en la propra hejmo; ni ne nur donas al niaj movadanoj plian argumenton por disvastigi nian lingvon. Eĉ pli grave, per Pasporta Servo ĉiu gasto kaj ĉiu gastiganto mem aktive kunkreas la reton de internacia amikeco, kiu estas la animo, la esenco de la nuntempa Esperanto.