Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Rubriko de la prezidanto

Łukasz ŻEBROWSKI

Komenciĝis jam la kutima kongresa sezono en kiu pluraj el vi vojaĝas al iu(j) el la multnombraj Esperanto-aranĝoj. Ne malmultaj ankaŭ mem organizas iujn eventojn kaj ĝuste por tiuj ni havas bonajn informojn.

TEJO ĵus pretigis novan eron en sia paĝaro, en kiu troveblas pluraj materialoj utilaj en la organizado de aranĝoj. Unuavice kompreneble nia plej nova projekto — “Superrigardo de taskoj por eventoj”, kiu estas kolekto de tasklistoj por ĉiuj membroj de la organiza teamo. Ĝia celo estas helpi al malpli spertaj aktivuloj kompreni la tutan procedon de organizado kaj gvidi ilin tra la taskoj, kiuj estas farendaj en certa tempo antaŭ, dum kaj post la evento. La projekto helpas en strukturigo de la teamo, ĉar ĝi proponas konkretan, elprovitan skemon de teamo, kiun oni povas konformigi al la kondiĉoj; kaj helpas ankaŭ al la ĉeforganizanto kiu pli facile povos superrigardi la plenumadon de la taskoj. La “Superrigardo” estis kreita de Tina Tišljar, Rolf Fantom kaj mi, kun la kontribuoj de organizantoj de kelkaj Esperanto-aranĝoj. Pli pri la projekto eblas legi ĉe tejo.org/eo/blogo/prezidanto kaj liberafolio.org/2013/instrukcioj-por-sukcesa-kongreso.

La plej malnova en nia kolekto de helpmaterialoj estas la manlibro “Kiel organizi Internacian Junularan Kongreson kaj aliajn Esperanto-renkontiĝojn?”. Temas pri broŝuro kreita de Thomas Bormann kaj Jan Koszmaluk dum TEJO-Seminario en Kazimierz Dolny, Pollando en 1984, surbaze de la unua eldono “Kiel organizi IJK-n?” de Humphrey Tonkin kaj Ulla Luin. Malgraŭ ĝia malnoveco, grandparte ĝi plu estas aktuala, tial ĝi estis laste tekstformate ciferecigita fare de grupo de volontuloj sub la gvido de Tina Tišljar.

La organizado de aranĝoj estis temo ankaŭ de TEJO-Seminario okazinta dum la lasta Junulara E-Semajno. El publikigitaj materialoj de tiu seminario eblas lerni interalie pri la planado kaj la kunordigo, buĝetado kaj subvencipetado, aŭ kunmetado de programo.

La aron de helpiloj por organizantoj kompletigas diversaj ekzemplaj dokumentoj, kiel kompletaj programoj, informiloj, kongresaj libroj kaj simile. Ili ĉiuj venas de diversaj, ĉefe junularaj aranĝoj okazintaj en la lastaj jaroj.

Ĉiujn ĉi materialojn vi povas trovi en nia paĝaro ĉe tejo.org/organizado﹍de﹍eventoj. Kompreneble tre bonvenas viaj sugestoj kaj proponoj pri tio, kion ankoraŭ indus havigi en tiu sekcio por helpi al la organizantoj de eventoj.