Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ĉu Scienco per Esperanto? Ĉu Esperanto per Scienco?

Wendel Teles Pontes, vic-prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE)

Unu el la plej evidentaj avantaĝoj de internacia lingvo estas en la scienca medio.

Uzi ĝin por interkomunikiĝi kun aliaj fakuloj kaj interŝanĝi spertojn, sciojn, opiniojn. Tio estas la esenco de la aktuala scienca mondo: ne plu havas sencon labori izolite.

Tion pensinte, esperantistoj decidis krei asocion kies celo estas instigi sciencistojn adopti universalan lingvon por interlanda interkompreniĝo. Naskiĝis Internacia Scienca Asocio Esperanta en 1906, kies unua honora prezidanto estis L. Zamenhof mem. Evidente, la propono estis plena je potencialo, kaj ĉiuj esperis ke ĝi triumfe atingos la celon en malmultaj jaroj.

Kiel vi bone scias, la afero ne disvolviĝis kontentige, almenaŭ laŭ la perspektivo de ĝiaj kreintoj. La Scienca Asocio ne sukcesis grave roli inter siaj naciaj samcelaj asocioj, kaj fiaskis propagandi al la universitata scienca medio la uzadon de la internacia lingvo.

ISAE trapasis malfacilajn periodojn dum sia ekzistado, kaj restis diversfoje antaŭ la sojlo de estingiĝo. Tamen, pro la obstino de kelkaj valoregaj samideanoj, kiuj abnegacie kaj diligente rezistis, ISAE ne perdis la flamon internan, kaj malfacile ekstabiliĝas laŭ siaj ebloj.

La originala celo proponi internacian lingvon kiel alternativon por justa kaj demokratia komunikado en la scienca medio perdiĝis, almenaŭ dummomente. Aliflanke, Esperanto kaj scienco sukcesis harmonie labori kune, kiam la internacia lingvo fariĝas ĝusta ilo por propagandi la intereson kaj gravecon de scienco al la Esperanto-parolanta publiko.

Popularigi sciencon kaj batali kontraŭ la scienca analfabetismo estas nobla kaj farenda tasko, kaj Esperanto trovas en ĝi fruktodonan ekspluateblan niĉon. Malgraŭ la nekontestebla ekzisto de universala lingvo de scienco, oni ne povas ignori ke la populacioj en landoj kies naciaj lingvoj estas malsimilaj, simple ne havas aliron al tiuj informoj. Popularigi sciencon nur eblas se la informoj alvenas facile kaj kompreneblaj al ĉiuj, se konsideri ke multaj parolas diversajn lingvojn. Se ni volas demokratiigi la sciencajn sciojn, la ĉefa baro transpasenda estas la lingva. Kaj tion ni faras tradukante la informojn al diversaj naciaj lingvoj. Ni ne forgesu ke, ju pli da lingvoj ni tradukas la informojn, des pli da homoj povos ekscii pri ĝi.

Kiel Esperanto rolas en tiu ĉi scenaro? Ĉu ĝi estas nur plia lingvo? Mi kredas ke nur jesa respondo ne sufiĉas. Krom esti aldona lingvo kaj kontribui al demokratia popularigo de scienco per lingva diverseco, tio riĉigos la idiomon per novaj vortoj kaj helpos oftigi la uzadon de esprimoj kiuj, se ne estus danke al scienca temo, enprofundiĝus en forgesemo. Paroli pri scienco en ĉiu lingvo helpas riĉigi nian vorto-trezoron elfosante vortojn kiuj estas nature malofte uzataj en la ĉiutaga scenaro.

Malsimile al aliaj naciaj lingvoj, per Esperanto vi povas sciigi homojn pri scienco en multe pli da landoj ol vi trafus, se vi uzus nacian lingvon. Kaj certe tiuj kiuj atingas iun sciencan temon per Esperanto, ja povos traduki ĝin al sia nacia lingvo, se la informo ankoraŭ ne troviĝas disponebla en la oficiala idiomo de la lando.

La hodiaŭa mondo bezonas remalkovri la gravecon de scienco. Ni vivas maltrankviligan periodon, kiam publikaj decidoj riskas baziĝi sur asertoj ne science pruvitaj. Per popularisma diskurso, oni neglektas la gravecon de scienco kaj provas ignori la plej fundamentajn bazojn kie staras nia propra civilizacio. Ni ne plu lasu tion daŭrigi.

Wendel Teles Pontes, vic-prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE)