Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

BOJE SEMINARIIS

Sabaton la 5-an de aprilo 2014 okazis malgranda seminario aranĝita de Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE) en la ŝtata vartlernejo Ecole Maternelle Pilote de Lokossa. Tiu seminario daŭris kvar horojn kaj ĝin partoprenis tridek kvin homoj, plejparte infanoj kaj junuloj el la regionoj de Lokossa kaj Adohoun Kodji, kie estas la lernejo Jules Verstraeten. La aranĝo celis montri la utilecon de Esperanto al novuloj kiuj volonte deziras aliĝi al la movado.

Antaŭ la komenco de la seminario, GNANCADJA Bernard, prezidanto de BOJE, donis al la partoprenantoj kajerojn, skribilojn, krajonojn, liniilojn kaj fotokopiojn. Poste li prezentis dum preskaŭ unu horo al la ĉeestantoj la historion de la internacia lingvo. Sekvis duhora kurso pri la alfabeto de Esperanto gvidata de Houssou Ruphino, vicprezidanto de BOJE. La kursgvidanto elparolis la literojn unu post la alia kaj la kursanoj ripetis. En la fino de la kurseto estis paŭzo, dum kiu la junuloj interŝanĝis ideojn kaj tagmanĝis. Poste vizitis la kunvenantojn s-ro Latifou GBADAMASSI, prezidanto de la Asocio de Beninaj Esperantistoj (AbeE), kiu kaptis la okazon por doni al la junuloj utilajn konsilojn por ke ili daŭrigu la lernadon. La aranĝo finiĝis per kantoj por gratuli la ĉeestantojn.