Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Februara renkontiĝo en Kubo

Ariadna Garcìa Gutièrrez - Kubo

Ekde la 15a ĝis la 19a de februaro 2012 okazos en Kampadejo Río Seibabo Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERO 2012). La ĉeftemo de la aranĝo estas “Esperanto: internacia lingvo por edukado al daŭrigebla evoluo”, sed oni pritraktos ankaŭ ekzemple lingvan ekologion, kulturan kaj lingvan diversecon aŭ kulturan identecon.

La vorto seibabo el la lingvo de niaj tainaj praloĝantoj signifas lokon kun multe da ceiboj. La kampadejo Río Seibabo, sudokcidente de Manicaragua, sur la limo inter la provincoj Villa Clara kaj Sancti Spíritus estas ideala por Kuba Esperanto-Renkontiĝo 2012.

Tre rava naturo ĉirkaŭas la turismejon, kiu disponigas al ni sportejojn (volejbalo kaj basketbalo), komputilejon kaj videohalon. En du-tri aliaj ejoj eblos okazigi diversajn kunsidojn. Surloke aĉeteblas trinkaĵoj kaj leĝeraj manĝaĵoj.

Ne nur kunsidoj formalaj kaj neformalaj, sed ankaŭ lernado, distriĝo kaj amuziĝo estos konsistiga parto de nia restado. Tie eblos ankaŭ bani sin en la puraj akvoj de la rivero Seibabo, al kies bonaj banlokoj kondukas du piedvojoj.

Se vi volas partopreni, kontaktu:

Ismary Lezcano García

Asociación Cubana de Esperanto

Vista Alegre 264 entre Juan Bruno Zayas y Luz Caballero, La Víbora

10 de Octubre, 10500 La Habana

ismary@esperanto.co.cu