Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERNACIA ESPERANTA LITERATURA KONKURSO

HRISTO GOROVHRIMA

Hristo GorovHrima estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Li verkis plurajn librojn, kiuj respegulas la pozitivajn homajn trajtojn: la solidarecon, la batalon por la bono, la strebon por honesta vivo.

Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson, kiu okazos je ĉiuj tri jaroj. En la konkurso povos partopreni verkistoj, poetoj, ĵurnalistoj el ĉiuj landoj.

La konkurso havos la jenajn branĉojn:

-poezio

-prozo

-artikolo

Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per du poemoj, **originale verkitaj en Esperanto.

La noveloj devas esti ĝis-4-paĝaj kaj ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu novelo, originale, verkita en Esperanto.

La poemoj, noveloj kaj la artikoloj devas esti komputile kompostitaj.

La konkurso ne havas apartan temon.

La artikoloj estu dediĉitaj al signifa Esperanta aranĝo.

La gajnintoj ricevos grandajn premiojn.

Bonvolu sendi viajn kontribuojn ĝis la 1-a de septembro 2012 al la retadreso: modest@abv.bg aŭ per la poŝto al adreso: Georgi Mihalkov, Sofio — 1229, “Nadeĵda” V, bl. 529 vh. A et. 9 ap. 33, Bulgario.

La rezultoj estos anoncitaj en la monato oktobro 2012.