Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Junulare por la paco (Mlosi Saidi)

La Monda forumo pri junuloj, paco kaj sekureco (21-22 aŭgusto 2015) estis organizita de la jordania registaro sub la patroneco de la kron-princo Al-Hussein bin Abdallah 2 kunlabore kun IANYD, OSGEY, PBSO, UNFPA, UNDP, UNOY kaj Search For Common Ground.

La partoprenantoj en tiu forumo estis reprezentantoj de junularaj organizoj, registaraj kaj ne-registaraj organizoj kaj ili loĝis en diversaj hoteloj en Amman, Jordanio. La forumo okazis ĉe la Reĝa Akademio, lernejo, kiu troviĝas en Madaba, 30 minutojn aŭte for de la ĉefurbo (Amman).Ĉiuj partoprenantoj matenmanĝis en la hoteloj kaj je la 7-a horo busoj veturigis ilin al Madaba (la forumejo).

La grava celo de la forumo estis verkado de deklaro pri paco kaj sekureco. Oni kunigis junulojn de la tuta mondo por aŭdi de ili, kiel eblas repacigi la mondon. Tial duono de la 500 partoprenantoj estis junuloj.

Oni kreis Facebook- kaj Whatsapp-grupojn antaŭ la forumo por faciligi la komunikadon inter la partoprenontoj, tio ege helpis ĉar oni interŝanĝis ideojn pri la deklaro kaj la forumo.

Mi ekflugis de la internacia flughaveno Bujumbura la 19-an de aŭgusto al Addis-Ababa, kaj de Addis al Dubai kaj finfine atingis Amman la 20-an de aŭgusto je la 9h15 matene.

El mia lando estis nur mi Mlosi Said de TEJO kaj Therence De Search for Common Ground. La 20-an de aŭgusto posttagmeze estis nedeviga renkontiĝo por ĉiuj partoprenantoj kiuj jam atingis Amman, sed bedaŭrinde mi ne partoprenis ĉar ne estis buso.

Je la 17-a horo ni iris buse al la restoracio Abu Jbara por vespermanĝi kune kun la aliaj alvenintaj forumanoj kaj ni povis interkonatiĝi.

La 21-an de aŭgusto post la matenmanĝo ni ekveturis al Madaba. Je la 9-a horo oni malfermis la forumon kaj tiam parolis la kron-princo. Li unue bonvenigis ĉiujn partoprenantojn, li substrekis la gravecon de junuloj por konstrui pacan mondon. Li asertis, ke neniu povas sukcesi tion fari sen ni kaj tial li decidis okazigi la forumon.

Poste estis la vico de la jordania Ministro pri fremdaj aferoj, de S-ro Babatunde la reprezentanto de S-ro Ban Ki Moon kaj fine ni spektis la mesaĝon de John Kerry kaj ĉiuj paroladoj temis pri la graveco de la junuloj en la mondo.

Posttagmeze la forumanoj devis elekti la programeron, en kiu ili volis partopreni, ĉar estis 5 salonoj kun malsamaj temoj pri junuloj, paco kaj sekureco. Post mallonga paŭzo, okazis 17 gvidataj konversacioj kun maksimume 25 partoprenantoj en ĉiu ĉambro.

La 22-an de aŭgusto prelegis grupo da jordanianoj. Ili rakontis, kiel sukcese oni zorgas pri junuloj kaj paco, kiel islamanoj kaj neislamanoj vivas kune. Aliaj homoj de Sirio, Ugando kaj Kolombio poste faris same.

Post la tagmanĝo, la komisiono kiu prilaboris la deklaron pri junuloj, paco kaj sekureco, sin prezentis kaj tralegis la deklaron ĝis la fino kaj ĉiuj partoprenantoj aprobis. Dum la malfermo, oni donis al la jordania Ministro pri fremdaj aferoj la dokumenton, kiun li transdonis al Unuiĝintaj Nacioj. La originala versio estas anglalingva, sed oni petis traduki la deklaron al aliaj lingvoj.

Mlosi Saidi