Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La ejo de la karaj

Matheus Arantes Pacheco

La loka junularo en Rio-de-Ĵanejro havas novan energion por laboro kaj disvastigado de Esperanto. En la komenco de 2015, gejunuloj renkontiĝis por diskuti la estontecon de la movado. La partoprenantoj konstatatis, ke estas pluraj esperantistaj gejunuloj en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro, kvankam ne ĉiuj partoprenas en la movado, kelkfoje pro la nescio de la agado de lokaj asocioj tie kaj de la okazantaj aranĝoj.

Konsiderante tiun fakton, oni decidis krei KarEJOn (Karioka Esperantista Junulara Organizo), kies ĉefa celo estis trovi tiujn “perditajn samideanojn” kaj alproksimigi ilin al la Esperanta movado. Unua paŝo estas trovi la gejunulojn pere de la interreto (ĉefe facebook) kaj inviti ilin partopreni en aktivaĵoj kiuj okazu minimume unufoje ĉiumonate.

Interesa afero estis, ke la ĉefa celo de la grupo ne estis disvastigi la lingvon al novaj homoj, sed varbi tiujn jamajn esperantistojn al Esperantujo. Malgraŭ tio, la KarEJanoj povis rimarki, ke eĉ ne celante propagandi, la reklamo okazis nature. Kiam gejunuloj kuniĝas por amuziĝi kaj disvastigas tion, volas ankaŭ aliaj ĝui tiun etoson. Pro tio, KarEJO ankaŭ varbis novajn homojn lernemajn kaj laboremajn.

SERPo

Post iom da tempo, la anoj de KarEJO decidis labori por la disvastigo kaj instruado de la lingvo pli rekte. Kaj kune ili konstatis, ke tiam estus la ĝusta momento por tio. Sed oni devus fari ion tre allogan por la novuloj, por ke ili daŭre studu kaj uzu la lingvon post la aranĝo.

Kaj post tro da diskutado pri celoj kaj metodoj, KarEJO naskis SERPo-n (Semajnfina Esperanto Renkontiĝo por Praktikado). La nomo referencas al ilo uzata por detranĉi herbon kaj grenon. Dum jarmiloj, ĝi estis ligita al la gaŭlaj druidoj, kiuj uzis tiun ilon por pretigi kuracilojn. La serpo estas ankaŭ aludo al la nomo de la kvartalo, kie ili okazigas la intensivan kurson: Kampo Granda. Nun ĝi estas tre urbigita kvartalo, sed antaŭ kelkaj jardekoj ĝi estis kampara parto de la urbo. Ili omaĝas tiun kamparecon per la nomo serpo.

La renkontiĝo okazis en la orienta regiono de la urbo Rio-de-Ĵanejro. La kongresejo estas la kulturdomo ABENA, granda konstruo kiu perfekte taŭgas al la aranĝo. ABENA estas antikva orfejo, kiu nun bonvenigas infanojn de la kvartalo por sociaj ludoj kaj postlerneja klerigado kaj hejmtaska helpado.

La organizantoj intencis fari eventon kiu estu samtempe plezuriga kaj entuziasmiga. Pro tio, en la programon ili enmetis, krom la klasoj por ĉiuj niveloj, aliajn aktivaĵoj kiel festoj, ekskursoj, ludoj, metiejoj ktp.

Ĝuante la jarfinajn feritagojn kiuj okazas en Brazilo, la grupo organizis du kvartagajn eventojn, kiuj okazis en la jenaj datoj:

Do la gejunuloj de KarEJO eklaboris por okazigi la aranĝon. Estis laciga laboro sed homoj estis diligentaj kaj neniam laciĝis, donacante sian tempon por sukcesa SERPo. La intenco estis fari malmultkostan aranĝon. Pro tio, la membroj kolektis donacojn de kelkaj esperantistoj kaj tiel ili malaltigis la aliĝkotizon. KarEJanoj ankaŭ povis kalkuli je la helpo de AERĴ (Asocio de Esperanto de Rio-de-Ĵanejro), kiu faris budon en iu grava foiro de libroj (Bienal do Livro) kiu okazas unu fojon ĉiudujare en Rio. Tie, multe da gejunuloj de KarEJO laboris por la disvastigado de la lingv okaj al ili estis permesite disvastigi la eventon al tiuj kiuj interesiĝis pri la lingvo.

En la mezo de Oktobro la unua SERPo okazis kaj estis ege sukcesa. En la aranĝo ĉeestis 30 partoprenantoj kaj 17 inter ili estis komencantoj. Ĉeestis eĉ homoj el aliaj ŝtatoj kaj unu eksterlandano el Italio, kiu ankaŭ estis komencanto en Esperanto.

La SERPanoj ankaŭ havis la eblon partopreni en du metiejoj. Unu el ili estis danckurso, kie ili povis ekkoni kelkajn movojn de la brazila danco nomita Forró kaj ĝui kundancadon. Kaj la dua metiejo estis pri kuirado, kie la partoprenantoj povis lerni kuiri tre interesan veganan pladon, Robinson, faritan el pano, sed kiu ŝajnas viando. En la lasta vespero okazis ekskurso al la plaĝo Pontal. Homoj amuziĝis, ludis kaj ĝuis la etoson ĉe la maro.

Post la sukceso de SERPo 1, ni havis novajn partoprenantojn en la dua evento kune kun kelkaj homoj kiuj partoprenis en la unua. Entute estis 19 homoj ĉi-foje. Denove okazis metiejo pri kuirado. Ĉi-foje, oni lernis kiel kuiri veganan picon.