Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

[FORIGITA!: 6%20Lasta%20monato%20de%20Kalpabriksha﹍html﹍d9749e06e8dc66af.gif]

[FORIGITA!: 6%20Lasta%20monato%20de%20Kalpabriksha﹍html﹍9dc2426a307fe2f7.gif]

Raporto de Fondaĵo Kalpabrikshya Nepalo (Sandip Lamichane)

La fondaĵo Kalpabrikshya Nepalo (antaŭe NICE Nepalo) estas plua pioniro por la disvastigo kaj evoluo de Esperanto en la nepala socio kaj por konstrui komunan platformon por la lokaj esperantistoj. Dividitaj per malsamaj kulturo, religio kaj lingvo, ni agas por krei ponton kaj rompi la murojn inter la homoj. Interalie kultura interŝanĝo, kunuleco, komunikado estas la celoj de nia fondaĵo.

Junio 2017

La unua monato de post la kreado de la fondaĵo estis granda sukceso. A-klaso komenciĝis por la komencantoj. Pli ol 20 homoj aktive ĉeestis la lecionojn kaj kune ili lernas Esperanton kun granda entuziasmo.

Ni kunhavigas diversajn momentojn, celebras diversajn festojn kune kaj esprimas ĝojon kaj malĝojon dum ni kune plibonigas nian Esperanton. Pli da homoj montris intereson pri aliĝo.

[FORIGITA!: 6%20Lasta%20monato%20de%20Kalpabriksha﹍html﹍96db633a0e14c36a.jpg]

Membroj de Fondaĵo Kalpabriksha Nepalo kun fama ĵurnalisto de Nepalo

Nia kunlaboro startis post la granda tertremo de 2015. La fondaĵo celis stimuli volontuladon en ajna bezono. Ni ĵus efektivigis tendaron pri sanservo en la Sindhupalchok-distrikto (tertrem-inklina zono) kune kun Leonoj (aliaj sociaj kluboj) kaj la Leo-klubo de Kathmandu Lazimpat. Estis pli ol 300 personoj.

Malgraŭ nur unu monato de kuneco, la pasintaj spertoj kaj la kunordigo igis, ke la laboro de la Fondaĵo Kalpabriksha Nepalo estis ĉarma kaj bone inspirita.

Ni helpas la disvastigon de Esperanto inter la junuloj de Nepalo kaj ni estas ege aktivaj en la sociaj retejoj. Kiam ni estos sufiĉe fortaj, ni instruos esperanton en diversaj lernejoj kaj kolegioj de Katmanduo.

[FORIGITA!: 6%20Lasta%20monato%20de%20Kalpabriksha﹍html﹍e4269df25950968b.jpg]

Membroj kune festas en la oficejo de la Fondaĵo Kalpabriksha Nepalo

La estraranoj de nia asocio estas ege aktivaj kaj laboremaj. Se iu volas viziti Nepalon, bonvole sendu mesaĝon al nia asocia retadreso kaj ni povos helpi vin. Ni kuraĝigas homojn lerni Esperanton en Duolingo, kiu estas ege fama inter la lingvo-amantoj.

Longe vivu Esperanto kaj disvastigu la pacon en la tutan mondon!