Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ne nur lingva justeco dum la Universala Kongreso (Tomáš Stano)

“Socia justeco — lingva justeco” estas la ĉeftemo de la 101-a Universala Kongreso. Kaj ĝuste pro tio nia grupeto de slovakaj gejunuloj — ĉiuj universitataj studentoj — pripensis fortigi la socian justecon en la E-movado mem. UK estas konata kiel aranĝo por homoj ekonomie bone situantaj, kaj tio estas grava kialo pro kiu granda parto de la esperantistoj neniam partoprenis UK-n eĉ unu fojon! En UK 2016 povus okazi granda ŝanĝo por la junaj esperantistoj.

Komenciĝas la nova jarcento de la UK-oj kaj la gejunuloj volas alirebligi ilin al pli vasta esperantistaro. Por komenci, ni trovis malmultekostan loĝadon en studenthejmo kontraŭ nur 49€ por la tuta semajno. La manĝaĵon eblos aĉeti en la proksimaj vendejoj aŭ manĝi menuon en urbaj restoracioj kontraŭ 4€.

Ni proponas kelkajn “junecajn“ programerojn, ekzemple la danckursojn de slovakaj popoldancoj, urban ludon, artajn projektojn, piedajn ekskursojn, noktan ekskurson, sportumadon, TEJO-trejnadon (kun la helpo de TEJO), novulan programon, bambumadon antaŭ la kongresejo, diskejojn, koncertojn kaj multajn aliajn. Kune kun la infanoj de IIK ni iros ekzemple amuziĝi en la urba naĝejo. Ni ankaŭ organizos piknikon kontraŭ tre favora prezo por ĉiuj kiuj ŝatas malpli noblan amuziĝon, akompanatan per trankvilaj koncertoj. Ĉiuvespere estos malfermita drinkejo kontraŭ favoraj prezoj, kie eblos gustumi la Tatran teon, Slivovicon, Boroviĉkon, bieron (pivo en la slovaka), vinojn aŭ nealkoholajn trinkaĵojn kiel Kofolao, Vineo, ktp.