Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

[La Konsiloj de la oficisto]

Organizi sian tempon per “tomatoj”. (Manuela Ronco)

Ĉu ankaŭ vi foje sidas longe antaŭ via komputilo, kun aro da aĵoj farendaj, kaj vi havas la impreson neniel progresi? Ĉu vi dediĉas tro da tempo kaj malmulton atingas? Ĉu tro da distraĵoj vin malhelpas?

Eble vi bezonas metodon por fokusiĝi sur viaj taskoj, kaj pli efike uzi vian laboran (kaj volontulan) tempon.

En tiu ĉi artikolo mi prezentas al vi tre simplan ilon, en kiu mi ofte trovis utilan helpon.

La “Pomodoro-teĥniko®” estas metodo por tempo-mastrumado, evoluigita de la italo Francesco Cirillo en la malfruaj 1980-aj jaroj. La teĥniko uzas tempkalkulilon por rompi la laboron en intervaloj, tradicie dudek kvin minutojn longaj, apartigitaj per mallongaj paŭzoj, kutime kvin-minutaj.

Ĉi tiuj intervaloj estas konataj kiel “pomodori”, la pluralo de la itala vorto pomodoro por “tomato”. Fakte Cirillo komence uzis tomatforman kuirejan tempokalkulilon, kaj el tio devenas la nomo de la metodo. Kvankam nuntempe ekzistas specifaj komputilaj programoj kaj poŝtelefonaj aplikaĵoj inspiritaj de tiu ĉi teĥniko, daŭre eblas uzi simplajn tempokalkulilon, paperon kaj skribilon.

La metodo estas bazita sur la ideo ke oftaj paŭzoj povas plibonigi mensan lertecon. Esploroj ja trovis, ke averaĝaj homoj ne povas koncentriĝi longe sur la sama tasko, kaj tial post ĉirkaŭ duonhoro de laboro oni iĝas neproduktivaj.

Do, kiel oni povas efektivigi la teĥnikon?

Jen la bazaj paŝoj:

  1. Decidu pri la taskoj farendaj kaj pri tio, kiujn prioritatigi
  2. Taksu kiom da tempo necesos por plenumi ĉiun taskon
  3. Reguligu la tempokalkulilon je 25 minutoj
  4. Laboru pri la unua tasko ĝis la tempokalkulilo sonoras
  5. Prenu mallongan paŭzon (3-5 minutojn) antaŭ ol reeklabori
  6. Ĉiun kvaran “pomodoro” faru pli longan paŭzon (15-30 minutojn)

Mi devas konfesi ke mi neniam aplikis ĝin sisteme, sed mi ja min konfidas al ĝi en la momentoj de malespero, kiam mi tute panikiĝas pro la timo ne trafi limdaton aŭ ne sukcesi plenumi taskon. Tiam, ĝi donas al mi la senton de regopovo, kaj trankviligas min. Sed mi certas ke, kun iom pli da diligento, eblas eĉ pli multe profiti de tiu ĉi sistemo. Se vi volas provi ĝin, en la reto vi trovos multajn detalajn informojn pri ĝi. Jen la oficiala retejo pri la projekto: http://pomodorotechnique.com/ (en la angla).

Fakte ne nur la tempo-kalkulado gravas por bona plenumado de la teĥniko; ankaŭ la planado, la registrado, la raportado kaj la posttaksado estas fundamentaj por plej profiti de ĝi. En la fazo de planado la uzantoj taksas kiom da peno ĉiu tasko postulos. Kiam la “pomodoroj” estas kompletigitaj, ili estas registritaj, aldonante senton de plenumo kaj liverante krudajn datumojn por postaj mem-observado kaj pliboniĝo.

Unu esenca celo de la teĥniko estas malpliigi la efikon de internaj kaj eksteraj interrompoj: unu “pomodoro” estas nedividebla. Kiam oni estas interrompataj dum “pomodoro” (ekz. sonoras la telefono, oni volas halti por trinki aŭ iri al necesejo, subite oni sentas la bezonon kontroli sian retpoŝton aŭ vizaĝlibran paĝon, ktp.), oni devas elekti ĉu registri kaj prokrasti la alian aktivaĵon, aŭ ĉu rezigni tiun “pomodoron”.

Kaj kion oni faru, kiam oni finas taskon antaŭ la planita tempo? La teĥniko sugestas, ke oni profitu la restantajn minutojn por lerni ion. Tempo estas valoro, simile al oro.