Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Intervjuo kun la nuna volontulo de TEJO

Pasis kelkaj monatoj ekde la alveno de la nova volontulo de TEJO al la Centra Oficejo. Tiel estas ja tempo demandi lin, Roĉjo Huurman, pri liaj unuaj spertoj.

Kial vi decidis kandidatiĝi? Kio allogis vin?

Mi finis studi en Kopenhago en 2013, kaj post tio mi ne volis tuj komenci malmojosan laboron, do mi kandidatiĝis por esti TEJO-volontulo. Krome mi venas el Nederlando, do mi nun povas viziti miajn amikojn en la proksimaj urboj, kaj mi ankaŭ aktivas en NEJ. Kompreneble estas avantaĝo ankaŭ, ke mi parolas la nederlandan.

Do vi ja loĝis jam eksterlande. Kio reallogis vin al via propra lando?

Lokaj aferoj. Eble la vetero... Sed pli verŝajne, ke mi nun povas vespere preni trajnon por vespermanĝi kun amikoj el mia mezlerneja tempo, aŭ en la semajnfino spekti piedpilkan ludon de mia ŝatata teamo.

Kial vi estis la bona kandidato? Kial vi indis gajni?

Mi estas kunorganizanto de FESTO, KKPS kaj la Esperanto-teamo ĉe Roskilde. Krome aktivas/is en Muzaiko, Stelaro kaj organizado de trajnkaravanoj. Mi do jam havas sperton pri organizado en Esperantujo.

Kiel tiu ĉi laboro influas vian eksteresperantian vivon: studojn, alian laboron, loĝadon ks.?

Mi havas nun pli regulan vivon ol kiam mi studis, kaj mi uzas la tempon en Roterdamo ankaŭ por plani mian vivon post la volontula jaro. Krome mi loĝas ĉi tie tre bele, en la centro de vigla urbo.

Kiam via oficperiodo komenciĝis kaj ĝis kiam ĝi daŭros?

Mi alvenis la 28-an de aŭgusto, kaj mi havas kontrakton por unu jaro. La preciza fino dependos de mia posteulo, kun kiu mi devos interkonsenti pri la alvendato kaj instruperiodo.

Kiel la unuaj monatoj pasis? Kiaj estas la unuaj spertoj?

Mi rapide ekhavis iun ritmon, en kiu mi matene kontrolas la retpoŝtaĵojn kaj poste faras aliajn taskojn laŭ urĝeco. En septembro mia plej granda tasko estis (provi) plibonigi tejo.org, en oktobro estis pli trankvile, kaj en novembro okazis la estrarkunsido, dum kiu mi ricevis multajn taskojn.

Kiuj estas viaj postaj planoj?

En majo mi estos kandidato por la Eŭropa Parlamento sur la listo de la Nederlanda Pirata Partio. Se mi ne estos elektita, kio estas tre verŝajna, tiam mi post la somero studos ankoraŭ unu jaron teorian fizikon.

Kiel vi imagas vian laboron en la Centra Oficejo de Esperanto? Ĉu tio estos por vi bona sperto, ĉu facila laboro?

Ĝenerale la laboro ĉi tie estas tre memstara. Ofte estas la plej malinteresaj taskoj, kiuj prenas la plej multan tempon. En bona senco surprizis min la kunlaborantoj en la Centra Oficejo: ili estas ĉiam helpemaj kaj dum la kafopaŭzoj estas bona etoso.

Ĉu tio estas via unua laboro en via vivo?

Nekalkulante la kromlaboreton kiel gustumanto en gustumlaboratorio, ĝi estas mia unua pagata laboro. Sed oni ne bezonas esti pagita por fari pozitivan kontribuon al la mondo.

Ĉu vi jam estis volontulo? Kiel vi komparus tiun ĉi sperton kun la antaŭa(j)?

Krom la organizaj roloj en Esperantujo mi estis dum kvar monatoj ĝenerala sekretario de la Pirata Partio. Tiu estis multe pli streĉa laboro, ĉar ankoraŭ tute ne ekzistis la organizo. Mi devis ĉion starigi el nulo kaj trabatali ĝangalon da burokratiaĵoj. Male, ĉi tie estas granda arkivo kaj la historio videblas ĉie. Fakte laboro kun la arkivaĵoj okupas duonon de mia laborĉambro.

Ĉu vi antaŭvidas kion vi devos ankoraŭ fari?

Unu el la grandaj taskoj estos la papera eldono de Pasporta Servo. La projekto ĉiam renkontas problemojn, kaj ne estos pli facile ol antaŭe. Krome mi tradukos kelkajn gravajn dokumentojn el la nederlanda al Esperanto, ĉar tion la sekva volontulo verŝajne ne povos fari.

Ĉu vi planas ŝanĝi ion, aŭ liveri ion novan?

Mi volas, ke la laboro por la sekva TEJO-volontulo estu pli facila ol por mi. Specife mi verkas nun manlibron, en kiu mi dokumentas ĉian laboron, kiun la volontulo kutime faras, por ke la scio ne estu perdita. Krome mi programis aŭtomatan sendadon de mesaĝoj al novaj TEJO-membroj, kaj mi volas starigi reton de tradukantoj por TEJO-celoj.

Finfine gratulon je via lasta numero, kaj dankon pro la ĉiam akurata laboro.