Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

TEJO serĉas... novan redaktoron de TEJO tutmonde

Ĉu vi ŝatas ĵurnalismon? Ĉu vi interesiĝas pri la internacia junulara E-movado? Fariĝu redaktoro de TEJO tutmonde, kaj helpu ĉiam liveri aktualajn, interesajn informojn pri tio kio okazas en TEJO kaj en ĝiaj Landaj Sekcioj.

TEJO tutmonde (TT) estis iam oficiala gazeto de la organizo, TT nun konsistiĝas el 3 malsamaj eroj:

Kiujn taskojn havas la redaktoro?

La redaktoro respondecas pri la regula aperigo de artikoloj en la supre menciitaj informiloj. Li/ŝi ne devos labori sola, sed kunlabore kun konstantaj kontribuantoj kaj kun la aktivuloj de TEJO (estraro, komitato, komisiitoj, volontuloj, provlegantoj, ktp). Tamen, li/ŝi mem devos instigi al sendado de kontribuoj, kolekti kaj redakti ilin. Laŭokaze li/ŝi mem povos krei enhavon, ekz. intervjuante homojn aŭ verkante raportojn pri okazaĵoj.

Do, kia devus esti bona redaktoro?

Li/ŝi plejeble:

Post lastatempa interna pritakso, estas nun ellaborataj gvidlinioj kiuj espereble helpos ĉiam plibonigi la kvaliton de TT.

La posteno de redaktoro estas volontula, tamen oni ricevas etan jaran honorarion. Kandidatoj sendu motiviĝ-leteron kaj vivresumon al informado@tejo.org kaj oficejo@tejo.org, ĝis la 31a de oktobro 2013. La nova redaktoro komencos laboron ekde jarkolekto 2014. Se vi bezonas klarigojn bv. peti de la samaj retadresoj.

Laŭ la alvoko de TEJO