Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Nordluma renkontiĝo en Norda Norvegio

Dum la semajnfino de la 24-a ĝis la 26-a de februaro 2012, pli norde ol la polusa cirklo, en kabano ĉe la bordo de Atlantiko proksime de la urbo Tromsø, renkontiĝis pli ol 12 junaj esperantistoj.La partoprenantaro estis vere internacia; de Norvegio, Germanio, Svedio, Ukrainio, Pollando, Nederlando kaj Finnlando. Ni spektis la nordan lumon, saŭnis, ludis tabulludojn, lernis triki, piknikis en la neĝo, kaj simple havis bonan tempon.

Loko

Tiu estis la plej norda Esperanta renkontiĝo kiun mi iam ajn partoprenis, kaj la plej norda loko kiun mi vizitis. Antaŭe la titolo de la plej norda renkontiĝo mia estis la sveda Oranĝa Renkontiĝo en Hernusando, Svedio.

La urbo Tromsø havas preskaŭ 70 mil enloĝantojn, urbo kiu spertas unu kaj duonan monatojn de konstanta nokto dum ĉiu vintro, kaj urbo kie oni povas spekti noktomezan sunon somere.

Ne, ne, tie ankoraŭ ne promenis blankaj ursoj — ili estas multe pli norde!

Fakte, tie troviĝas la plej nordaj universitato, botanika ĝardeno kaj bierfarejo de la mondo, krome oni konsideras la urbon plej bona loko por vidi la nordan lumon. La celo de tiu renkontiĝo estis vidi tiun lumon. Fenomeno por mi, sudeŭropano, ne kutima.

Se esti honesta, mi ne sciis por kia vetero mi prepariĝu, ĉu por -50 gradoj laŭ celsio? ĉu por 2 metroj da neĝo? Ĉu eĉ blankan urson oni povas ekvidi?

Surmape, Tromsø estas pli norde ol Islando, do kion alian oni atendu? Tamen, praktike, mi trovis, ke mi iom eraris.

Malgraŭ sia norda lokiĝo, ĝi estas ĉirkaŭlavata de la golfa marfluo, do dum nia alveno la vetero restis relative varma rilate al sia nordeco kaj la tempo de la jaro, ne pli ol -10.

Atingo de renkontiĝejo, alflugo kaj enkabaniĝo:

Por atingi Tromsø, oni devas flugi, bedaŭre trajne ĝin atingi ne eblas, tamen, estas kelkaj kiuj vojaĝis buse. Alteriĝante al Tromsø, ne eblis fortiri la okulojn de la pintaj multnombraj montetoj kovritaj de ĵusfalinta freŝa neĝo, ĉirkaŭtranĉitaj de strioj de la maro.

Jes, ni estis tre feliĉaj pri la vetero, falis freŝa neĝo ĵus antaŭ nia alveno.

La etoso de Nordluma Renkontiĝo por mi komenciĝis multe pli frue, ĉar mi kelkajn tagojn pli longe restis en Oslo. Kaj kiel agrabla surprizo, survoje al Trømse ni jam renkontiĝis kun kelkaj esperantistoj en la flughaveno de Oslo.

En Tromsø, en la flughaveno, jam atendis nun Ameile, la organizanto.

Unue ni pasigis kelkajn horojn en Tromsø, promenis, manĝis kaj vizitis gazeteldonejon, kie ni ricevis de ili interesiĝon kaj promeson skribi pri nia esperantista renkontiĝeto.

Pli poste, post la renkontiĝo aperis unu-paĝa artikolo en la loka gazeto.

Por atingi la kabanon oni bezonis preni buson al Brensholmen, 55 km for de Tromsø. Por elkabaniĝi oni bezonis veturi per aŭto, ĉar dimanĉe ne estis buso inter la vilaĝeto kaj Tromsø. Feliĉe la organizantoj de la Nordluma renkontiĝo prizorgis tion.

Programo de la Renkontiĝo: Ĉefe, Norda Lumo

Ne ekzistis iu strikta programo, la solaj programeroj estis la norda lumo kaj lerndado triki.

La partoprenantoj memorganiziĝis pri ludoj, senfinaj agrablaj babiladoj, neĝbataloj, neĝglitadoj kaj serĉado de aventuroj en la subarkta Brensholmen.

Vendrede ni ne vidis nordan lumon, sed ŝajne neniu ĉagreniĝis pro tio, ĉar estis sufiĉe mojosa etoso endome, kaj ĉiuj estis jam frostiĝintaj post surneĝa pikniko sub la luno.

Sabate vespere, estis saŭnado, ni faris tiel, saŭnado, naĝado en la neĝo — saŭnado, bonega sperto, mi rekomendas! Do, mi decidis resti en la neĝo iom pli longe — verŝajne por pruvi al vikingoj, ke mi estas pli malvarmeltenema — kaj jen mi ekvidis iun NIFOn, ion kion mi neniam antaŭe vidis, la logiko diras, devus esti aŭroro, ĉar mi ne scias kio estas - do mi enkuris en la saŭnon kaj ekkriis - Nordlumo!!! — Do, ĉiuj saŭnantoj enkuris en la neĝo, kaj mi ankaŭ, jes, estis belege, sed mi verŝajne longege restis en la neĝo, mi unue venis kaj laste foriris - finfine mi sidis en 80-grada varma saŭno kaj daŭre frostegis — brrrr — neforgesebla sperto!

Nu, ni ankaŭ denove vidis “nordan brilon”, sed jam ĉiuj varme vestitaj...

Cetere, jam kvinopo el ni reflugante al Oslo dimanĉe vespere tra la flugfenestro ekvidis belegan nordlumon, kaj komencis laŭvice iri al la fenestro kun krioj -”Norda lumo! Norda lumo!”. Ŝajnis, ke ni estas la solaj inspiritaj de ĝi, ĉar la cetero de la flugpasaĝeroj ial mirigite rigardis nin anstataŭ spekti la lumon.

Do, ĉefa oficiala celo de la renkontiĝo atingita, jen!

Krom la menciitaj 12 esperantistoj venis al la kabano denaska Tromsøano kaj esperantisto Jon - vere juna — nur 15-jaraĝa, kiu, ŝajne, kompare al la cetero de la partoprenantoj de la renkontiĝo ne komprenis kio estas tiom miriga pri la norda lumo kaj simple restis kabane por venki ĉiujn en la ludoj.

Mi dankas al NJE pro la organizado de tiu mojosa renkontiĝeto, precipe al Amelie, kiu surloke ĉion prizorgadis, kaj Leif Arnen, kiu estis la sola oficiala ŝoforo de la renkontiĝo, kaj Hilde kiu prizorgis, ke sufiĉu la mono por ĉio. Kaj kompreneble dankon al la homoj, kiuj partoprenis en la renkontiĝo, sen ili ne okazus bona etoso!

Mi esperas ke mi ankoraŭ partoprenos renkontiĝojn en la mirinde belega Norvegio.

Indis ja pro la renkontiĝo vojaĝi el Londono kaj sperti 4 flugojn!

Saŝa MURR