Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

NATURO

7 Demonecaj Bestoj

Por kelkaj demono-aspektaj bestoj, la diro “vi aspektas diable terura” eble ne estas tiom granda insulto.

1 - La Satana Folioforma Geko

Kun siaj penetraj ruĝaj okuloj, etaj kornoj kaj sinistra rideto, la Satana Folioforma Geko probable estus bona maskoto por nenio krom sulfuro. La plej malgranda membro de la Uroplatus, aŭ folioforma geko-familio, Uroplatus phantasticus, miksiĝas perfekte en sia arbara habitato en Madagaskaro.

2- Kaptista Fiŝo

Ĉio pri la Kaptista Fiŝo (Anglerfish) estas bizara. Ekzistas pli ol 200 specioj inkluzive de nigraj demonoj (melanocetidae), marfundaj nigraj demonoj kaj ĝibaj nigraj demonoj, kaj iuj estis nur ĵus dokumentitaj. La inoj kaj predoj estas allogataj de luma branĉo, kiu eliras el ĝia kapo, kaj enhavas biolumineskajn bakteriojn.

3- La Dorna Diablo

La Dorna Diablo estas konata ankaŭ per aliaj nomoj kiel Dorno-Drako kaj Monta Diablo. Ĝia latina nomo estas Moloch horridus, kiu rilatas al la antikva dio Moloĥo, kiu estas asociita kun infano-oferoj. Sed en la reala vivo tiu aŭstralia lacerto predas nur formikojn.

4- La Longa Kornhava Skarabo

La Longa Kornhava Skarabo havas vizaĝon, kiun nur koleopteristo (tiu, kiu kolektas kaj studas skarabojn) povas ami. Sed la plej mojosa afero pri ĉi tiu sudamerika skarabo ne estas ĝia korneca vizaĝo. Ĝia korpo estas okulfrape bela kaj pli aspektas kiel konsiderinda peco de triba arto aŭ ligna skulptaĵo ol vivestaĵo. Bedaŭrinde la longa kokrita skarabo pli minacatas ol povas minaci: Ĝi estas endanĝergita specio.

5- La Kalifornia Kondoro

Ŝvebante super la pejzaĝo, kun tiuj nigraj plumoj kaj trimetrojnlarĝa flugildistanco, la Kalifornia Kondoro povas, unuavide, havi ĉiujn minacojn kaj mallumajn ecojn de la Disney- malbonuloj. Efektive, la denaskaj popoloj de la antikva Kalifornio asocis la kadavraĵojn-manĝantan birdon kun la mortintoj, inkludigante ĝin en funebraj ceremonioj.

6- Ogro-Vizaĝa Araneo

La Ogro-Vizaĝa Araneo aŭ Reto-Ĵetanta Araneo faras reton kaj ĝin tenas per siaj kvar antaŭaj krurojn dum ĝi pendas kapaltere por kapti malfeliĉan predon. Ĝia longa, svelta korpo aspektas kiel bastonetoj kaj tio eble pasas senrimarke, sed tio ne eblas ĉe la horora vizaĝo, kio donis al ĝi lokon en la familio Deinopidae, kiu signifas “timiga aspekto” en la greka. Feliĉe, ĝia nura minaco al homoj estas koŝmaroj.

7- Pilgrimanta Ŝarko

Ĉar vi antaŭĝojas la somerajn feriojn ĉe la plaĝo, ekkonu ĉi tiun oceano-loĝanton. La Pilgrimanta Ŝarko (Cetorhinus maximus) vid-al-vide estas nediskuteble unu el la plej timigaj vivestaĵoj. 10 metrojn longa, ĝi estas la dua plej granda vivanta fiŝo, post la Balena Ŝarko. Ĝi havas karakterizajn brankajn fendojn, kiuj iras preskaŭ la tutan spacon ĉirkaŭ la kapo kaj kavernan buŝon preskaŭ ĉiam malferma. Tio estas ĉar la Pilgrimanta Ŝarko estas filtrilo-manĝanto, ĉiam serĉanta planktonon. Feliĉe por ni, ĝi estas tute sendanĝera. La vera ĝentila giganto.

fonto: nationalgeographic.com