Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Trejnseminarioj por kapabligi aktivulojn

Debato pri Eŭropa Unio furoras en pluraj eŭropaj landoj; ankaŭ en Esperantujo foje oni diskutas, babilas, opinias, parolas pri tio.

Dume, kelkaj organizoj decidis tamen ne nur paroli, sed esplori la konkretajn eblojn kiujn EU donas al la Esperanto-movado por plifortikiĝi.

Danke ankaŭ al la kunordiga laboro de la entrepreno Kosmo Strategio Ltd. ĵus estis lanĉitaj du grandaj eŭropaj partneraj projektoj kadre de la eŭropa subprogramo Grundtvig Partneradoj, kiuj sumas ĉirkaŭ 240 000 €: temas pri historie rekorda sumo.

Kompreneble estas ankaŭ aliaj projektoj, subvenciitaj de Eŭropa Unio, kiuj ĵus ekis aŭ baldaŭ ekos, samkiel estas aliaj kiuj ĵus finiĝis; tamen, la eko de niaj du projektoj estas aparte grava.

Temas pri du paralelaj projektoj pri aktivula trejnado: fakte, por efike labori por Esperanto kaj per Esperanto — en Esperantujo, samkiel en aliaj medioj — persona spertiĝo kaj kapabligo estas kerna.

Kiam ni ekelpensis la du projektojn, ni komencis identigi temaron kiu reprezentu interesan, komunan grundon por pluraj E-organizoj, kaj fine verkis projektojn kiuj antaŭvidu apartan trejnadon kaj interŝanĝon de spertoj kaj bonaj praktikoj.

La unua projekto — Elloke Tutmonden: la novaj defioj de volontulado — havas ses partnerojn:

Bjalistoka Esperanto-Societo, Esperanto-Asocio de Skotlando, Triesta Esperanto-Asocio, Verĉela Esperanto-Grupo, Eurokka-Vinilkosmo, Visaginas Esperanto-Klubo “Espero” (Asorti).

La provizora kalendaro de la eventoj estas:

2013/10/25-27 Trieste, Italio. Temo: Sociaj retejoj kaj retaj kunlaboriloj (jam okazinta sukcese). 2014/02 Tuluzo, Francio. Temo: Organizado de muzika evento; teamlaboro, interkultura kunlaborado, motivado de volontuloj.

2014/06 Tutkelta Kongreso, Pitlochry, Skotlando. Temo: Financmastrumado, monakirado kaj prezento pri la nova EU-kadro 2014-2020. 2014/08-09 Visaginas, Litovio. Temo: Organizado de kulturaj lokaj eventoj. 2014/12 Zamenhofaj Tagoj, Bjalistoko, Pollando. Temo: Kunlaborado kun lokaj instancoj. 2015/04 IJF, loko anoncota en Piemonto, Italio. Temo: Memmastrumado: tempomastrumado, streĉomastrumado, decidalprenado, problemsolvado.

La dua projekto — Volontulado kiel persona pluevoluo: kiel pliboniĝi? — havas sep partnerojn: Nederlanda Esperanto-Junularo, Esperanto-Asocio de Skotlando, Junulara Esperantista Franca Organizo, Federacio EDE, Pola Esperanto-Junularo, Torina Esperanto-Centro, ARCI Esperanto.

Provizora kalendaro de la eventoj estas:

2013/12 JES, Szczawno-Zdrój, Pollando. Temo: Negocaj kapabloj. 2014/04 IJF, Castelsardo, Italio. Temo: Merkatiko 2014/06 Tutkelta Kongreso, Pitlochry, Skotlando. Temo: Financmastrumado, monakirado kaj prezento pri la nova EU-kadro 2014-2020 2014/08 FESTO, Francio. Temo: Organizado de junularaj eventoj. 2014/11 KKPS, Nederlando. Temo. Teamlaboro, interkultura kunlaborado, motivado de volontuloj 2015/04 IJF, loko anoncota en Piemonto, Italio. Temo: Memmastrumado: tempomastrumado, streĉomastrumado, decidalprenado, problemsolvado.

Gravas substreki ke la renkontiĝoj estos malfermitaj al ĉiuj interesatoj, sendepende de la devena organizo aŭ de la partnereco en la projekto.

La materialoj kiuj rezultos el la trejnseminarioj antaŭviditaj dum la projektovivo estos disponigitaj kaj rete alireblaj, kaj formos — fine de la projekto — apartan manlibron enhavantan gvidliniojn por aktivuloj, kun trejnmaterialoj, reta trejnado, ekzemploj kaj kolekto de spertoj kaj bonaj reutiligeblaj praktikoj.

Iĝu ankaŭ vi aktiva parto de nova epoko en la E-movado, epoko en kiu trejnado kaj kapabligo rolu pli ampleksan rolon: la rezultojn certe ni ĉiuj rikoltos, trejniĝinte kaj plispertiĝinte kune!

Francesco Maurelli, Sara Spano’

Kosmo Strategio Ltd.

fb.com/kosmostrategio