Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

IJK 2014 en Brazilo: partoprenu!

La organizado de la venontjara Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Fortalezo, nordoriento de Brazilo, bone progresas. Ĝi okazos inter la 18-a kaj la 25-a de julio, tuj antaŭ la Universala Kongreso (UK) en Bonaero. Por partopreni en ambaŭ kongresoj la nura vojaĝeblo estas per aviadilo, tamen, eblas trovi sufiĉe bonprezajn flugojn inter tiuj du urboj.

Por homoj kiuj venas de Eŭropo, Centrameriko aŭ Nordameriko, Fortalezo estas survoje al Bonaero. Por tiuj kiuj venas de aliaj kontinentoj la distanco inter ambaŭ urboj ankaŭ ne estas problema, ĉar estas malmultaj transkontinentaj flugebloj inter Brazilo kaj Afriko aŭ Azio, kaj el la ĉefaj internaciaj flughavenoj de Brazilo estas diversaj flugoj Fortalezen. Se vi ankoraŭ ne trovis bonprezajn biletojn ne perdu la esperon, ĉar eble la prezoj malaltiĝos.

En 2014 Brazilo gastigos ankaŭ la Piedpilkadan Mondpokalon, kiu finiĝos la 15-an de januaro do, se vi estas piedpilkema kaj intencas profiti ĝin, eblas resti en la lando por la IJK, kiu okazos tuj poste. Oni multe investas en plibonigon de la transport-strukturoj de Brazilo, kaj via vizito al la lando certe estos agrabla.

Oni povas supozi, ke pro la Mondpokalo eble loĝadkostoj estos tre altaj, kaj eble estos tiel por memzorgantoj kiuj volas iom da lukso, tamen, la LKK subskribis kontrakton kun bonega kongresejo, klubo de la Asocio de la Poŝtistoj, kaj ni provizos per manĝoj kaj loĝado tiujn, kiuj mendos tiujn servojn per la aliĝilo. En la kongresejo estas bonega strukturo por la evento, inkluzive de naĝejoj, por infanoj kaj plenkreskuloj, ludejo kaj sportejoj, disponeblaj al ĉiuj kongresanoj.

Rilate al la loĝebloj, ni provizos per kelkaj amasĉambroj kun litoduoj kiel la plej komforta opcio, kaj estos ankaŭ pli simplaj kaj malpli kostaj loĝebloj: oni povas dormi en tendo aŭ en hamako.

Ankaŭ la ekskursoj estis jam diskonigitaj kaj oni povas legi pri ili en la oficialaj kanaloj de la IJK: la antaŭkongresa ekskurso vizitos Ĵerikoakoaran, unu el la plej belaj plaĝoj de Brazilo, kaj Itareman, protektejon de martestudoj. Dum la kongreso estas planitaj ekskursoj al la Muzeo pri Kaŝaso, kie oni lernos pri la historio de la plej tradicia brazila drinkaĵo, Ypark, kie oni povas praktiki sportojn, kaj tra la urbo Fortalezo, kie oni rigardos diversajn vidindaĵojn de la urbo, promenos per boato en la maro kaj aĉetumos en ĉemara foiro. Post la kongreso, tiuj kiuj ne iros al la UK, havos la eblon partopreni en postkongresa ekskurso, kiu vizitos la ĉarman montaran urbeton Gŭaramiranga, kie troviĝas belaj akvofaloj kaj bongustega manĝaĵo, kaj Kanoa Kebrada, unu el la plej belaj plaĝoj de Brazilo.

Ni laboras por venigi artistojn, kaj ni intencas okazigi dum la IJK koncertojn de brazilaj kaj ankaŭ eksterlandaj esperantistaj muzikistoj.

Por havi pliajn informojn pri la kongreso, pri la urbo kaj pri tio, kiel atingi ĝin, pri la aliĝo ktp. bonvolu viziti nian oficialan retpaĝon, http://ijk.brazilo.net, kaj ŝati nian paĝon ĉe Vizaĝlibro, www.facebook.com/ijk2014. Ĝis la IJK!

Rafael HENRIQUE ZERVETTO