Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Antaŭfaktoj
Al niaj nuntempaj okuloj ŝajnas nekredeble, ke UEA bezonis 48 jarojn, preskaŭ duonan jarcenton, por krei propran junularan sekcion. Tamen, tio estas la vero, ĉar UEA(1), fondita en 1908, atendis ĝis 1956 por decidi, ke ĉiu membro sub 25 jaroj aŭtomate apartenas al ĝia junulara filio, TEJO.
En tiu 1956 TEJO ne estis novnaskito, ĉar ĝi - kiel ni vidos poste - jam ekzistis ekde 1938 kiel sendependa asocio, al kiu libervole aliĝis, aŭ ne aliĝis, gejunuloj ie ajn en la mondo. Necesas ĉi-rilate atenti, ke en la pionira epoko la esperantistoj ĝenerale ne perceptis la bezonon de internacia unueco: ili penis disvastigi la lingvon en sia malgranda loka teritorio, senrigarde al la monda dimensio de Esperanto kaj al la neceso de kunlaboro inter samcelaj fortoj.(2)
En la komenco TEJO eĉ ne estis la sola junulara asocio, ĉar tuj en la postzamenhofaj tempoj en disaj urboj aperis entuziasmaj, sed izolitaj, spontanaj junularaj grupiĝoj, kelkfoje efemeraj aŭ kun sporada loka agado, eldonantaj proprajn revuetojn kaj bultenojn. Ili unuiĝis en internaciaj asocioj, kiuj rigardis indiferente aŭ konkurence unuj al la aliaj, ĉar ĉiu varbis siajn membrojn en la sama aĝtavolo. Kronologie:
Escepte de SEL kaj de TEJO, la plejmulto de la diritaj asocioj apenaŭ vegetis, baraktante kontraŭ organizaj, financaj kaj internaj malfacilaĵoj. Malgraŭ tio, en iliaj vicoj formiĝis valoraj esperantistoj, kiel Lapenna, Wells, Tonkin, C. Minnaja, eble Selten, kaj multaj aliaj.
TEJO - junulara sekcio de UEA
Sur la ondoj de la postmilitaj universalismaj tendencoj, ankaŭ la mondo de UEA penadis por renoviĝo kaj al unueco. Kiel la ĉefa reprezentanto de la nova pensofluo elstaris la Ĝenerala Sekretario Ivo Lapenna, fakta refondinto de la asocio kaj dekomence arde apogata de tre multaj junaj kaj nejunaj esperantistoj.
En tiu etoso en 1955 mi, 26-jarulo, estis nomita Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) kaj, laŭ la tiama sistemo(6), en septembro translokiĝis al Kopenhago por la preparlaboroj de la sekvajara 41-a Universala Kongreso (UK). Komence de 1956 mi ricevis leteron de Richard Reuchlin, la prezidanto de Germana Esperantista Junularo, kun la propono ke UEA havu propran junularan filion, la tiaman TEJO, kun aŭtomata aparteno al ĝi de ĉiu juna membro. Lapenna tuj favoris la ideon, kiu harmoniis kun liaj unuecigaj strebadoj, tial la Estraro transdonis la demandon al la tria kongresa sekcio sub mia prezidado.
La kunvenintaj kongresanoj per granda plimulto(7) akceptis la proponon de Reuchlin kaj rezoluciis, ke UEA adoptu ĝin, kio fakte okazis(8). Elektiĝis samtempe kelkmembra provizora TEJO-estraro, formita de, laŭ mia memoro, i.a. N. Minnaja, R. Reuchlin, H. M. Maitzen kaj la subskribinto. Do, ekde 1956 nia Movado riĉiĝis je propra junulara fako sur loka, nacia kaj internacia niveloj, kun ambaŭflankaj avantaĝoj: la plenkreskuloj ricevis la garantion, ke novaj rekrutoj anstataŭos ilin, kaj la gejunuloj gajnis rabatitan kotizon, reprezentiĝon en la decidaj organoj de UEA, aŭtomatan alfluon de membroj, konstantajn sidejon kaj subvencion.
Plia ŝtupo - la infanoj
1956 signis ne nur turnopunkton pro la integriĝo de TEJO en UEA, sed ankaŭ tial, ke en ĝi naskiĝis la Internaciaj Infanaj Kongresetoj (IIK), kiuj nun, post pli ol duona jarcento, plue okazadas.
Mi mem sukcesis iniciati la novan eventon danke al favoraj lokaj cirkonstancoj en Kopenhago, kie mi tiujare instruis Esperanton al etuloj en la infanĝardeno “La ludoĉambro”, fondita kaj estrata de la esperantistino Karen Bjørnsby.
El la Kongresetoj startas la membro-ciklo de UEA: infanoj (IIK)-gejunuloj (TEJO)-plenaĝuloj. La IIK, nia estonto, meritas fortan subtenon deflanke de la Movado, pli fortan ol nun okazas.
(1) UEA mem ne ĉiam reprezentis la tutan neŭtralan esperantistaron, sed travivis malpacojn degenerantajn en proceson kaj skismon (secesio de Internacia Esperanto-Ligo, IEL, en 1936). Nur en 1947, postmilite, la du asocioj kompromise kunfandiĝis en duonfederacia sistemo sub la historia nomo UEA.
(2) Ni konsideru ke, ekzemple, la okcidenta Eŭropo nur post jarcentoj de interfrataj militoj atingis sian nunan unuecon, komunajn politikon, ekonomion kaj devizon. La sociaj fenomenoj evoluas tre malrapide: tio koncernas ankaŭ Esperanton.
(3) Rimarkinda estas la multjara agado de SEL, kies gvidantoj estis ĉefe plenkreskuloj. Ĝi insiste klopodis akceptigi Esperanton ĉe la Skolta Monda Oficejo, eldonadis valorajn fakajn verkojn kaj organizis sukcesajn ĵamboreojn.
(4) STELO estis refondita en 1958 kaj en 1960 fariĝis faka sekcio de TEJO.
(5) TEJO estas la sola junulara organizo, kiu postvivis ĉiujn aliajn samaĝulajn asociojn. Ĝi komence nomiĝis TJO (Tutmonda Junular-Organizo) kaj transiris al la nuna nomo en 1952.
(6) Ĝis 1961, la KKS havis ne nur administrajn, sed ankaŭ organizajn funkciojn flanke de Loka Kongresa Komitato (LKK). Li alvenis en la kongresurbon dek monatojn antaŭ la UK kaj tie vivis post ĝia Fermo.
(7) Kurioza anekdoto. Kiam, dum la diskuto mi diris, ke unueco estas forto, la gvidanto de la dana esperantista skolta asocio protestis, asertante, ke... “unueco estas diktaturo”.
(8) Poste, la TEJO-aĝo grimpis al 30 jaroj.