Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La 91-a elsendo de Varsovia Vento

Saluton! En la 91-a elsendo de Varsovia Vento, la peco, kiu plej interesis nin, estis la intervjuo kun la muzikisto Kimo J. Henriksen, kiu rakontas pri la komenco de la rokhistorio en Esperantujo, kaj estigas la demandon: Ĉu oni verku libron pri tio? Kiel jam dirite en antaŭaj recenzoj, la kvalito de la Esperanto-muziko plialtiĝas iom post iom kaj kompreneble estos bone se oni registros tiun epokon, por ke estontaj esperantistoj povu scii, kiel ĉio komenciĝis. Io, kion ni ŝatas pri Varsovia Vento, estas tio, ke en preskaŭ ĉiu elsendo aperas bonaj muzikaĵoj, kiujn ni ne konas. Niaopinie, tio pruvas ke la E-muziko progresas rapide kaj instigas aliajn esperantistojn ekmuziki (nin inkluzive!) en nia kara lingvo.

Ĉar preskaŭ ĉiuj esperantistoj ŝatas lingvojn, ni opinias inda la kurson pri la pola lingvo. Pri ĝi direndas ke, malgraŭ la klopodo de la instruistino Karina, ni ne lernas diligente, tamen ni tre ŝatas ĝin. Malgraŭ ke ni ne sukcesis ĝuste elparoli la vortojn (bone, en ĉi tiu elsendo pri kelkaj ni sukcesis, ekzemple “dwa”), ni tre amuziĝas. Eble en estonta oportuno ni povos utiligi niajn sciojn. Tamen, nuntempe plej ofte ni diras: “Nie rozumiem”.

Roman Dobrzyński parolas pri la verkado de sia libro Bona Espero - idealo kaj realo. Antaŭ 33 jaroj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia unuafoje alvenis al Bona Espero. La infanoj aspektis ne bone nutritaj do ili veturis al Alto Paraíso kun la celo aĉeti manĝaĵojn, ĉar tie estis vendejo. Per malnovegaj difektitaj veturiloj ili atingis la ejon kaj aĉetis ferajn laborilojn kaj apenaŭ manĝindajn aĵojn pro manko de freŝaj manĝaĵoj. La unua impreso ne estis optimismiga. Ne estis telefono nek elektra energio! La knaboj dormis sur pajlosakoj kun modestaj kovriloj kaj granda parto de ili elmontris sociajn kaj psikajn traŭmatojn. Per niaj mallongaj konversacioj kun Ursula kaj Giuseppe ni ja perceptis, ke el ili radias bonkoreco. Tio klarigas al ni, kiel ili sukcesis elturniĝi kaj superi la tieajn malfacilaĵojn.

Ekde tiam ili persistas en la laboro. Kvankam ni jam aŭskultis de multaj konatoj, ke Bona Espero estas nepre vizitinda loko por esperantistoj. Ni ŝatus koni sed ni ankoraŭ ne havis oportunon iri tien.