Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Pri la Junulara Forumo de ECOSOC (Raul J. Garcia)

La Junulara Forumo de ECOSOC (angla mallongigo de “Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj”) komenciĝis la 30-an de januaro 2017. Dum 2 tagoj en la ĉefoficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko oni diskutis pri malriĉo, malsato, sano, genra egaleco, infrastrukturoj kaj oceanoj. Partoprenis la reprezentantoj de la membraj ŝtatoj, la reprezentantoj de UN-MGCY (angla mallongigo de “Supera Grupo por la Infanoj kaj la Junuloj”), kaj la reprezentantoj de la NeRegistaraj Organizaĵoj (NRO) kun konsultaj rilatoj, kiel TEJO.

Dum la ĝeneralaj sesioj la respondeco paroli nome de TEJO estis ĉe Francesco Maurelli, la komisiito pri Eksteraj Rilatoj. Li klarigis ke la unua granda defio estas la rekono de la valoro de la junularo kaj de la junulara laboro. Li substrekis interalie ankaŭ la problemojn de la lingvaj baroj kaj tiujn rilatajn al la rajtoj de la minoritatoj.

La forumo mem ne solvos la problemojn de la junularo, sed ebligas al tiuj, kiuj agadas, informiĝi pri la solvoj kaj la atingoj de la aliaj asocioj. Mi partoprenis en la sesio de la laborgrupo pri la Celo por Daŭripova Evoluigo numero 9 (CDE-9), kiu temas pri Industrio, Novigado kaj Infrastrukturo, prezentante al la partoprenantoj nian organizaĵon.

Laŭ mi, la ĉeesto en la forumo estis bonega paŝo por TEJO kaj espereble la partopreno de nia asocio plikreskos en la estonteco. Mi ne havas la oficialan nombron de la partoprenintoj, sed iom pli ol 600 homoj estis invititaj, kaj certe la plejparto ĉeestis.

Mi konsilas al vi plue legi pri la agadoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj pri tio kiel ni povas rilati estontece tiukadre. Informoj pri UN troveblas ĉe esperantoporun.org kaj informoj de UN troveblas en Esperanto ĉe unesperante.wordpress.com.