Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ĉefartikolo

Diru adiaŭ al viaj retaj profiloj

Ĉu vi laciĝis je stultaj retaj ludoj, malgravaj informoj kaj ekpozicio tra la sociaj retoj? Se post la legado de nuna eldono pri Interreto, vi emas entute forlasi sociajn retejojn kiel Facebook kaj Twitter, ni donas etan helpon. Sed, antaŭ ol uzi la ligilojn sube, atentu: Tiu ĉi estos senrevena decido. Vi eĉ povas malfermi novajn kontojn poste, sed via nuna konto estos fermita kaj ĉiuj datumoj kaj konektoj forviŝitaj.

Por forviŝi “Facebook”-n iru al http://goo.gl/0xxu4

Por forlasi “Twitter”-n uzu http://goo.gl/8UVCU