Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

SOCIO

AL HUMANISMA TURNO

Oliver Kozlarek — Germanio/Meksiko

trad. Nick KALIVODA — Usono

Anstataŭ serĉi la universalon en biologia naturo, lastatempa humanisma turno en la sociaj sciencoj kaj homstudoj fokusiĝas sur tio kion dividas ĉiuj homoj ĉirkaŭ la terglobo, sen neglekti iliajn diferencojn. Kaj anstataŭ pensi, ke universala humanisma kulturo inventendas aŭ trudindas al aliaj kulturoj, la nova aliro kredas, ke universalaj ideoj kaj valoroj jam ĉeestas en ĉiuj kulturoj. Ĝi ankaŭ agnoskas, ke homoj ĉie sur la planedo dividas malhumanajn spertojn — kiuj kuraĝigu nin konsideri, kion signifas vivi humane kaj digne.

Dum la 1960-aj jaroj, sociaj movadoj ĉie ĉirkaŭglobe ekmodifis sian agendon. Anstataŭ serĉi universalajn solvojn — kiuj pli kaj pli ekidentiĝis kun totalismaj ambicioj — ili pli ekatentis kaj ekagnoskis kulturajn, etnajn kaj seksajn diferencojn kaj identecojn. La studentaj manifestacioj eble plej embleme signis profundan reaprezon de la rolo ludata de kulturo en la homa vivo, kiu ankaŭ disvolviĝis en teoriaj debatoj kaj politiko tra la 1960-aj kaj 70-aj jaroj. Samtempe, intelektaj kaj sciencaj debatoj ekinteresiĝis pli pri kulturo, kaj iniciatis tion, kio nun agnoskiĝas kiel “kultura turno” en la sociaj sciencoj kaj homstudoj.*

* Doris Bachmann-Medick, Cultural Turns. Neuorientierungen in den Kulturwissenschaften [Kulturaj turnoj. Novaj direktoj en kulturaj studoj], Rowohlt Verlag: 2006.

Ĉi tiu “kultura turno” fortigis kaj disvastigis pluropon da valoroj, inklude kulturan pluralismon kaj konscion, ke en nia moderna mondo estas grave pripensadi la kunekzistadon de apartaj kulturoj kaj vivo-formoj, kaj samtempe rezisti la tenton redukti ĉi tiun pluropon denove al artefarita, abstrakta unueco dominata de unu interesaro. Kaj ĉi tio provizas nin per okulumeto al la kritika potencialo de la “kultura turno”. Kontraste la ideon, ke ĉiuj homaj kulturoj propulsiĝas al la sama evoluada fincelo (telos) — ideo promulgita de la influaj “modernigo-teorioj” dum la unuaj jardekoj post la Dua Mondmilito — la kultura turno savas la ideon, ke civiliziĝprocezoj kaj kulturo — kaj iliaj rezultoj — ne sekvas logikan, antaŭdeterminitan vojon.

Sed, senkonsidere de la eventuala graveco de la kultura turno, mi ankaŭ kredas, ke kulturismo naskis klimaton de kultura relativismo, ne nur danĝera sed ankaŭ malĝusta. La eraroj en tiuj pozicioj, kvankam evidentaj, jam delonge ignoriĝas. Unu el la plej evidentaj estas, ke malsamaj kulturoj nekompareblas kaj neakordigeblas, dum ili fakte dividas multajn afinecojn kaj similecojn.

La laboro de la germana antropologo Christoph Antweiler donas mirindan raporton pri la kvanto de “normoj, valoroj, kaj idealoj” interkulture dividataj.* Antweiler sugestas, ke ni ofte ne vidas ĉi tiujn similecojn ĉar ni ne volas. Tamen li ankaŭ sugestas, ke se ni simple serĉus similecojn, ni trovus ilin. Kun la ĝusta sinteno, laŭ Antweiler, ni kapablas vidi esprimojn de homaj rajtoj ne nur en “Okcidento”, sed ankaŭ en Konfuceismo, Budhismo kaj Islamo. La argumento de Antweiler estas, ke la ideo pri “Malakordo de Civilizacioj” — antaŭenigita de Samuel Huntington, kaj kiu proponas ke malsamaj kulturoj profunde nekompareblas — malĝustas.

* Christoph Antweiler: Mensch und Weltkultur [Homo kaj mondkulturo], Transcript Verlag, 2010.

La ideoj de Antweiler ŝajne trafis nervon. Jam videblas, ke kulturismo perdas sian energion. Multaj aŭtoroj sentas bezonon serĉi normigajn tendencojn transkulture, ne tiom por nei la realecon de kultura diverseco, kiom por kontraŭi kulturan relativismon. La demando do estas: kun kio ni povas identiĝi kiel homoj, preter la kulturaj kaj naciaj diferencoj kiuj nin apartigas? Multaj homoj serĉas novan orientiĝon en iu formo de humanismo. Ili ŝajne pensas, ke la simpla fakto esti homo donas al ni novan formon de tutmonda solidareco. Tamen mi ne kredas ke ĉi tiu dividata homeco sufiĉas; ĝi tro abstraktas.

Anstataŭe, ni devas engaĝiĝi en interkultura dialogo por diskuti, kion signifas vivi digne kiel homo. En kaj per kulturo ni lernas kiel percepti nin homoj. Per studado kaj komparado de malsamaj kulturoj ni povas vidi kiom ili dividas. La “humanisma turno” kaj la “kultura turno” devas sin interkomplementi. Ĉi tio signifas, ke humanismo devas esti interkultura kaj dialoga.

Lecionoj de tradicia humanismo

Ĉiuj kulturoj kaj civilizacioj havas humanismajn tradiciojn. Sed la “humanisma turno” ne estas retroiro al tradiciaj humanismaj formoj. Unu el la problemoj de la tradiciaj formoj de humanismo estas, ke ili inspiriĝis per historiaj spertoj kiuj ne plu apartenas al ni. La humanismo kiu akompanis la Eŭropan Renesancon, ekzemple, ne malfikseblas de la ambicioj defii la eklezian aŭtoritaton.

Alia problemo estas, ke multaj tradiciaj formoj de humanismo tro ligiĝas al naturalismo. Denove, la humanismo de la Eŭropa Renesanco citeblas kiel ekzemplo. Ĝi interesiĝis pri malkovro de la “homa naturo”, akorde kun la “kosma naturo”. Ĉi tiu tradicio de naturalismo vere plu vivas hodiaŭ en diversaj sciencaj ideoj, kiuj tendencas redukti la homan kondiĉon al biologio. Kontraste al naturalismo, nova humanismo devas kompreni, ke ni homiĝas en kaj per kulturo.

Sed estus egale erare, simple forgesi la tradiciajn formojn de humanismo kiuj troveblas en la heredaĵoj de multaj malsamaj kulturoj. Estas en ĉi tiuj tradicioj, ke ni trovas klarajn indikojn pri la fakto ke homoj dividas, kaj ĉiam dividis, tre gravajn ideojn pri la signifo de homeco. Sed lerni de aliaj humanismaj tradicioj ne nur signifas rekonfirmi jamajn sciojn. En sia libro Humanismo en Orientazia Konfuceismo* profesoro Chun-chieh Huang brile klarigas, ke la Orientazia Konfuceismo tre koncerniĝis pri la harmonia rilato inter homoj kaj la socia kaj natura mondo al kiu ili apartenas. Oni ne povas rezisti ekpensi, ke forta sento de “mondo-harmonio” ĉi tia povus gvidi nin tra la ekologiaj kaj sociaj katastrofoj, kiuj akompanas la modernan detruadon de la natura mondo, kaj ankaŭ tra la difektado de niaj sociaj mondoj. Ĉi tiaj demandoj diskutendas kun interkultura perspektivo. Kaj mi konvinkiĝas, ke la sociaj sciencoj kaj homstudoj donas bonegajn spacojn, en kiuj ĉi tia interkultura dialogo inter diversaj humanismaj tradicioj kultiveblas.

* Chun-chien Huang, Humanism in East Asian Confucian Contexts [Humanismo en Orientaziaj Konfuceaj kuntekstoj], Transcript Verlag, 2010.

Dividataj spertoj malhumanaj

Ideo esprimita de Erich Fromm*, i.a., subtenas la eblon de komuna humanisma kompreno, malgraŭ diferencoj. Humanismo ĉiam estas postsekvo de alieneco-spertoj. Ĝi estas krio fare de popolo, kiu sentas ke forvelkas la kondiĉoj necesaj por home digna vivo. En mondo kia nia, individuaj spertoj povas tre varii. En nia tutgloba, moderna mondo, ŝancoj estas malegale distribuitaj, kaj ekonomiaj kaj politikaj potencoj malegale koncentritaj. Tamen, temas ankaŭ pri mondo en kiu certaj alieneco-spertoj ŝajnas transcendi ĉiujn ĉi diferencojn. Ni ĉiuj suferas pro naturmedio-detruado; ni vivas en socioj, kie sociaj rilatoj suferas pro kreskanta malfidemo. La pli bonŝancaj povas provi kompensi la mankon de kontentigaj sociaj rilatoj per konsumado, dum la senrimeduloj senespere sopiras al konsumado. En plej multaj mondopartoj, homoj alfrontas formojn de perforto kaj maljusteco novajn kaj malnovajn. Politikaj kaj ekonomiaj institucioj kondutas en manieroj kun kiuj homoj ne kapablas identiĝi.

* Erich Fromm (1900-1980), germandevena usona humanista psikanalizisto, aŭtoro de Escape from Freedom [Eskapo el libereco], 1941; The Art of Loving [La arto ami], 1956; The Sane Society [La sanmensa socio], 1955.

Denove, malgraŭ konsiderindaj lokaj kaj sociaj diferencoj, la spertoj de homoj sub ĉi tiuj malhumanaj kondiĉoj tendencas tre simili ĉie sur la planedo. Kaj ĉi tio certe estas io, de kio ni povus lerni, se ni komparus aktualajn kulturojn je tutmonda skalo. La Sud-Afriko de J.M. Coetzee* aspektas kiel la Brazilo de Rubem Fonseca;* la kritiko de moderneco fare de Octavio Paz* similas al tiu en la verkoj de Theodor W. Adorno.* Komparaj esploroj en la sociaj sciencoj kaj homstudoj povus plivastigi nian komprenon de la malhumanismaj kondiĉoj suferataj de homoj ĉirkaŭ la planedo.

* J.M. Coetzee, sudafrikia verkisto, Nobel-premiito pri literaturo, 2003
* Rubem Fonseca, brazildevena verkisto.
* Octavio Paz (1914-1998), meksika verkisto kaj eseisto, Nobel-premiito pri literaturo, 1990.
* Theodor W. Adorno (1903-1969), germandevena sociologo, filozofo, kaj muzikologo.

Humanismo en la ĉiutaga vivo

Plue, oni ne vidu la “humanisman turnon” kiel klopodon limigitan nur al sciencaj aŭ intelektaj rondoj. Antaŭ iom da tempo, la germana historiisto Jörn Rüsen klarigis, ke humanismo devas havi ankaŭ “praktikajn” ambiciojn: “La ideon de humanismo oni ĉiam devas enmeti en sociajn kuntekstojn por kredindigi ĝin kaj doni al ĝi lokon en la reala vivo.”* Tio, kion esprimas Rüsen tie ĉi, ŝajnas al mi fundamente grava. Se humanismo ekfariĝos centra influo en niaj pens- kaj ag-manieroj en la ĉiutaga vivo, ĝi povos esperi flegi humanisman kulturon ne nur teorian kaj abstraktan. Mi argumentas, ke ĉi tiu “tradukado” de humanismaj idealoj kaj valoroj en ĉiutagajn politikajn, sociajn kaj ekonomiajn praktikojn reprezentas, super ĉio, taskon por politikaj kaj ekonomiaj institucioj. Sed denove, la sociaj sciencoj kaj homstudoj povas ludi gravan rolon. Almenaŭ parto de ilia entreprenado estu dediĉita al kultivado kaj promulgado de humanisma kulturo preter la ebura turo.

* Jörn Rüsen/Henner Laass (red.), Humanism in Intercultural Perspective. Experciences and Expectations [Humanismo en interkultura perspektivo. Spertoj kaj atendoj], Transcript Verlag, 2010.

Por resumi, la aktuala humanisma turno nun aperanta en multaj sciencaj kaj nesciencaj arenoj ŝajnas inspirita de la bezono preteriri la konscion pri kulturaj diferencoj kaj ekserĉi tion dividatan de ĉiuj homoj, sen neglekti la diferencojn. Anstataŭ serĉi la universalon en biologia naturo, aŭ pensi, ke universala humanisma kulturo inventendas aŭ trudindas al aliaj kulturoj, la nuna humanisma turno antaŭsupozas, ke universalaj ideoj kaj valoroj jam ĉeestas en ĉiuj malsamaj kulturoj. Samtempe, la nova humanismo ŝajnas rekoni, ke tutmonda moderneco bezonas normigajn orientiĝojn konsenteblajn por ĉiuj homoj. Kaj laste sed ne malgrave, ĝi fontas el komunaj spertoj de alieneco, provokitaj de tutmonda moderneco en diversaj mondopartoj. La plej grava tasko, tamen, estas traduki la ideojn kaj valorojn en ĉiutagajn praktikojn.

Oliver Kozlarek estas profesoro de politika kaj socia filozofio ĉe la Instituto por Filozofia Esplorado, Universidad Michoacana de San Nicolás de Hidalgo, en Meksiko. Li estis membro de la esplorprojekto pri “Humanismo en la epoko de tutmondiĝo” de 2007 ĝis 2009. Ekde 2010 li ankaŭ estas direktoro de la esplorprojekto “Moderneco, kritiko kaj humanismo” en Meksiko. Li nun estas kunredaktoro de grava libroserio pri interkultura humanismo. Liaj libroj inkludas: Humanismo en la época de la globalización: Desafíos y horizontes [Humanismo en la tutmondiĝa epoko: defioj kaj horizontoj] (2009) (kun Jörn Rüsen), Octavio Paz: Humanism and Critique [Octavio Paz: Humanismo kaj kritiko] (2009).

UNESCO Courier 4/2011