Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Amindaj

Kuba tradicia

8 titoloj - Vinilkosmo 2011

La muzikgrupo Amindaj, devenas el Kubo, kie ĝi estis fondita en 2009. Ĝi debutis dum koncertoj en la tiujaraj UK kaj IJK. Tiam estiĝis monkolektado por helpi al ili registri sian unuan albumon. Ĉi tie jen bonega rezulto, unu plia ekzemplo, ke per kolektiva helpo eblas konkretigi belajn projektojn kiel tiu ĉi.

La unua albumo de la grupo alportas la tipan kuban muzikon al Esperantujo. Ĝian etoson kaj muzikecon la grupo plene transdonas, speciale per konataj kubaj kanzonoj, kiuj estis tradukitaj kaj adaptitiaj. La plejparto tamen, de la kanzonoj el la albumo estis verkitaj de Julián Hernández Angulo, konata esperantisto, kiu de multaj jaroj komponas kaj kantas. De li, fakte estas la plej plaĉaj muzikaĵoj en la unua albumo de Amindaj. Ĉar Julian jam registris kasedojn, multaj rekonos kanzonojn kiel “Lasu la malĝojon flugi” kaj “Tiel la mondo iras”. Tiuj, akompanataj antaŭe nur per lia gitaro, nun ricevis belajn aranĝojn de la multnombra grupo da junuloj, kiu konsistigas Amindaj.

La kanzonoj povas aspekti kiel iom tro intersimilaj al tiuj, kiuj ne kutimas al la stilo. En ĉiuj aranĝoj aŭdiĝas violono, perkuto kaj la kuba treso, kiu estas trikorda kuba gitaro. La kvalito de la registrado de ĉiuj kantoj estas senriproĉa. El la repertuaro, mi fortranĉus nur “La bambo”, sed la fakto ke oni decidis ĝin registri estas tute pardonebla. “Maria” estas la plej melodia kaj iom melankolia, kie rekoneblas la stilo de Julian. — Mi fakte bonvenigus albumon de Julián kun Amindaj. Estus plezure aŭskulti lian voĉon akompanatan de tiu bona ensemblo.

La solaj atentigoj restas pri la misprononco de “ĉ”, kiu iom ĝenas kaj pri la iom kaosa prezento de la grupo sur la libreto. Estus pli bone se ili apartigus la muzikistojn de la helpantoj kaj kunlaborantoj, ĉar fotoj de ĉiuj estas miksitaj, kaj oni ne tuj rekonas iliajn rilatojn kun la grupo. Se la grupo estas pli ol nur muzika projekto, bonvenus pli da informoj. Vere gratulinda atingo kaj ja aminda albumo.

Rogener PAVINSKI