Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

TEKNOLOGIO

Androjda Esperanto-radio

Jacob NORDFALK - Danio

Pli kaj pli da homoj uzas la plurfunkciajn telefonojn kaj tabul-komputilojn, funkciantajn per la operacia sistemo androjdo (Android). Kiel donaco por la Esperanto-movado aperis senpaga aplikaĵo “Esperanto-radio Muzaiko” por androjdaj aparatoj, kiu ebligas aŭskultadon de pli ol 10 Esperantaj radio-kanaloj.

La programo estas senpage elŝutebla el la Androjda Bazaro. Serĉu la vorton: “Muzaiko”, skanu la kodon aŭ retumu al: https://play.google.com/store/apps/details?id=dk.nordfalk.esperanto.radio

Post starto de la programo ĝi tuj sonigas la 24-horan radiostacion “Muzaiko”.

Krome ĝi proponas elekton el pli ol 10-kanala sortimento de Esperanto-radiopodkastoj. Per la programo oni povas ne nur elekti inter la diversaj podkastoj de tiuj radio-kanaloj, sed ĝi aperigas ankaŭ la hejmpaĝojn de ili, kaj donas eblon por tuja kontaktado de redakcioj.

Por ĉiu kanalo estas malsupre galerio, kie eblas per la fingro esplori la malnovajn elsendojn kaj podkastojn. Krome eblas, per premo de la fizika MENU-butono de la telefono kundividi la podkaston kun amikoj kaj kontakti la redakcion de la kanalo.

La androjda radioprogramo multe simpligas la aŭskultadon de Esperantaj radioelsendoj; la telefono estas ĉiam ĉemane kaj sufiĉas nur premo de butono por ekaŭskulti Esperanto-radion.

La programo elŝutas la sonon tra la interreto, pro tio rekomendindas esti konektita al sendrata reto aŭ havi datum-abonon, se oni volas ofte aŭskulti Esperanto-radion.

La kialo ke mi faris programon por Esperanto-radio estas ke mi profesie kreis samspecan aplikaĵon por Androjd por la Dana Ŝtata Radio (DR Radio). Mi sukcesis konvinki DR malfermi la fontkodon al la publiko kaj pro tio mi povis kopii ĝin por fari Esperantan varianton. Survoje, sed ankoraŭ ne publikite, estas pluraj novaj funkcioj. Interalie, oni povos uzi la Esperanto-radion kiel vekhorloĝon, por vekiĝi per agrabla muziko en Esperanto.