Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Jen la APERo de AMO

Unika evento okazis de la 20-a ĝis la 22-an februaro en la apudmoskva ripozejo “Jerŝovo” -- la unua Tutrusia AMO-Seminario (Seminario pri Aktivula Maturigo) kaj la dua AMO-seminario en Rusio. Ĝi okazis sub la aŭspicio de UEA kaj en la tutmonda serio ricevis la numeron 44. Por nia grandega lando tiu ĉi AMO estis la provo okazigi seriozan primovadan laborkunvenon pri la evoluo de la Rusia Esperantujo. La temo de nia AMO estis superaktuala: “Modernigo kaj junigo de la Rusia Esperanto-movado”.

AMO-44 arigis 15 homojn el kvar fedaraciaj regionoj: 10 el la Centra (Moskva gubernio), po du el la Nord-Okcidenta (Sankt-Peterburgo kaj Novgorodo) kaj Suda (Novoĉerkasko kaj Volgogrado), 1 el la Urala regiono (Jekaterinburgo). La aĝo de 7 partoprenintoj estas malpli ol 41 jaroj, la plej juna havas 13. Estis 8 inoj kaj 7 viroj. La aranĝon organizis Moskva Esperanta Asocio MASI kunlabore kun Rusia Esperantista Unio — la Landa Asocio de UEA. Partoprenis 9 REU-membroj (el kiuj 4 REU-estraranoj) kaj 8 membroj de MEA MASI.

En la 20-an de februaro, post la Malfermo, kie estis elektita la protokolanto de AMO-44 (Kirill Noviĉenko), komenciĝis la programo: la seminario de Irina Gonĉarova “Kio estas tiu ĉi AMO por ni”. Ni spektis lumbildprezentadon de la REU-prezidanto Svetlana Smetanina pri la aktuala stato de la rusia E-movado. Sekvatage okazis la kvarhora trejnado “Kio estas rusia esperantistaro kaj kia estu ĝia estonteco” gvidata de Irina Gonĉarova per FLAM-analizo de la nuna situacio kaj EKEK-solvoserĉado “Kiel plibonigi la situacion en Rusio’. Ĝin sekvis trihora trejnado “Kiel organizi E-agadon” de Alisa Zingerman, laŭ la metodo SPRINT. Vespere Irina okazigis Rondan Tablon “Informado kaj varbado. Kiel allogi gejunulojn al Eo?”. Malfruvespere aldoniĝis multaj ŝercoj kaj anekdotoj el la Esperanta vivo.

La 22-an de februaro ni daŭrigis la trejnadon pri varbado, kies temo vigligis la partoprenantojn. Post pridiskuto de la protokolo kaj akcepto de komunaj konkludoj venis konkretaj projektoj. La REU-vicprezidanto Nikolao Gudskov raportis kun lumbildoj pri la REU-projekto “Lasta adreso” pri pendigado de memorŝildoj sur la domojn, el kiuj sovetiaj esperantistoj estis veturigitaj al prizonoj kaj pereo en la morna tempo de la stalinaj reprezalioj. Post tiuj cerbostreĉaj temoj ni volonte partoprenis la gajan lingvan metiejon de Smetanina pri absurda frazfarado, kiu multe helpus lingvinstrue kaj etose dum ajna esperantista kunveno.

Intertempe komencis alvenadi la partoprenontoj de APERo-12. Poste okazis prezentado de Esperantaj projektoj en la hodiaŭa Rusio: Rafija Kudrjavceva rakontis pri la tradiciaj ĉeestaj renkontiĝoj en Jekaterinburgo kaj Uralo kaj pri la interretaj projektoj de tiu ĉi plej bone organizita Esperanta regiono en Rusio. Irina Gonĉarova prezentis la kvar plej “junajn” projektojn de MEA MASI (“Esperanto: la unua kanalo”, “Esperanta PoŝtKruciĝo”, “MiA MASI” kaj “Internacia vidbenda babilejo kun moskvaj esperantistoj”). La ideo estis, ke eĉ unu persono kapablas krei grandan internacian projekton. Kiel “Hejm-tasko” al la homoj estis taskite verki sian propran projekton laŭ la donita skemo. Sekvis negranda vidbenda enkonduko kaj interaktiva pridiskuto laŭ la temo “Ideologioj de esperantismo. Kio vi estas?”, organizita de Nikolao Gudskov.

Ĉe la fermo de AMO, ĉiu emis pli profunde analizi la seminariajn materialojn kaj daŭrigi la aktivadojn en niaj loĝlokoj. Enkadre de APERo-12, jam kun partopreno de kromaj dekoj da diversaĝaj homoj, ni daŭrigis dum la trejnado “Ligoj inter E-generacioj”, okazigata de Raifa, poste la diskutrondo “Kiu estas bona esperantisto kaj kion ni povas fari por Esperanto kaj la Movado” estis gvidata de Ilja Gnusarjov. Nia esperoestas realigi la primovadajn seminariojn en Rusio regule kaj fruktodone.

Laŭ raporto de Irina Gonĉarova, kunordiganto de MEA MASI

estrarano de REU pri Regiona Agado

26.02.2018