Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

MONDO

Argentinaj inventaĵoj

Adrian ALEĤANDRO - ARGENTINO

Nun vi ekkonos la plej gravajn inventaĵojn kreitajn en Argentino. Temas pri inventaĵoj rilataj al scienco, teknologio, medicino, veturiloj, kuirarto kaj aliaj iloj por pli bona vivo. Tamen ne ĉiuj el la menciitaj inventistoj naskiĝis en Argentino, kelkaj naskiĝis en Eŭropo sed translokiĝis en Argentinon pro diversaj kialoj.

Ĉi tie estas menciitaj entute 12 inventaĵoj (pri kelkaj estas disputo, ekzemple aŭtobusoj). Argentino havas pliajn inventaĵojn, do se vi interesiĝis pri la temo, tiu ĉi artikolo invitas vin esplori pri aliaj argentinaj inventaĵoj ne menciitaj en la teksto. Kvankam Argentino estas tre nova lando, oficiale fondita en 1810, ĝi jam disponas pri multaj inventaĵoj kaj espereble ĝi havos pli.

Daktiloskopio

La sistemo, kiu permesis identigi homojn laŭ iliaj fingrospuroj estis inventita en 1891 de Juan Vucetich, argentina policisto naskiĝinta en la aktuala Kroatio. Ĉiuj homoj havas unikajn fingrospurojn, do oni povas precize identigi kiun ajn homon laŭ liaj fingrospuroj. Eĉ ĝemeloj havas malsamajn fingrospurojn.

Francisca Rojas estis la unua persono arestita helpe de daktiloskopio. En 1892 ŝi murdis siajn du gefilojn, detranĉante iliajn kapojn kaj poste vundis sin mem por kredigi la policon, ke ŝi estis atakita de sia najbaro. La polico trovis ĉe la fenestro de la murdloko sangan fingrospuron, kiu apartenis al ŝia dekstra polekso.

Sangotransfuzo

En 1914 la argentina kuracisto Luis Agote inventis metodon, por ke la sango ne koaguliĝu. La rekta transfuzo ekzistis jam delonge, sed tiel estis neeble konservi la sangon, estis necese tuj pasigi ĝin de unu paciento al la alia.

Helikoptero

La unua helikoptero, kiu povis sukcese flugi, estis kreita kaj pilotita en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino en 1916. NASA (la usona Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio) ankoraŭ uzas la metodojn de la argentinano Raúl Pateras por la fabrikado de helikopteroj.

Laktodolĉaĵo

Ekzistas multaj rakontoj pri ĝia origino. Unu el ili estas ke la 17-an de julio 1829, Juan Manuel de Rosas kaj Juan Lavalle (tiam ili estis malamikoj) devis renkontiĝi por subskribi pacpakton en la bieno de Rosas. Lavalle alvenis unue kaj ĉar li estis tre laca, li enlitiĝis en la liton de Rosas kaj tuj endormiĝis. La servistino de Rosas tiam boligis lakton kun sukero (konata kiel lechada) por aldoni ĝin al mateo, ŝi ekvidis Lavallen dormantan en la lito de Rosas. Ŝi ne povis toleri tion kaj foriris por averti la gardistojn.

Iom poste alvenis Rosas, kiu ekvidis Lavallen dormi, sed ne koleriĝis vidinte tion kaj mendis de la servistino la mateon kun lakto. Ŝi tiam memoris, ke ŝi forgesis la lakton kun sukero ĉe la fajro. Kiam ŝi revenis por preni la lakton kun sukero, ŝi trovis laktodolĉaĵon anstataŭ ĝi. Ĝia gusto plaĉis al Rosas kaj kune kun Lavalle ili manĝis laktodolĉaĵon dum la subskribo de la pacpakto.

Trafiklumo por blinduloj

Mario Dávila kreis en 1983 la unuan trafiklumon por blinduloj. Ĝi funkcias laŭ sonoj, rapida sono indikas ke oni rajtas marŝi, kaj malrapida sono indikas ke oni devas atendi.

Blanka bastono por blinduloj

La 22-an de junio 1931 José Mario Fallótico revenis el sia laboro, promenante surstrate, kiam iu viro subite tuŝis lin. La viro (nomata Miguel Fidel) petis helpon de Fallótico por transiri la straton. Tiam Fallótico rimarkis, ke Fidel estis blindulo kaj helpis lin. Fallótico petis la adreson de Fidel kaj promesis ke en la sekva tago li kunportos iun identigilon por ke la aliuloj povu rekoni kaj helpi lin pli facile. Tiam naskiĝis la blanka bastono por blinduloj.

Aŭtobuso

En la 1920-aj jaroj en Argentino neniu prenis taksiojn, ĉar ili estis multekostaj. Do, la 24-an de septembro 1928 la taksiistoj proponis malmultekostajn kaj kolektivajn vojaĝojn (tial en Argentino oni nomas aŭtobuson Colectivo). Ĉiuj komencis uzi tiun novan metodon por vojaĝi. Nuntempe busoj estas pli grandaj kaj tial multaj homoj povas vojaĝi per ili.

Desegnofilmoj

Quirino Cristiani estis karikaturisto, kiu kreis la unuajn du desegnofilmojn kaj la unuan sonan desegnofilmon en la mondo. Komence li laboris desegnante politikajn karikaturaĵojn por la ĵurnaloj, poste li ricevis laboron kiel karikaturisto por filmoj.

En 1917 aperis la unua desegnofilmo El Apóstol (La Apostolo). En 1918 aperis la dua desegnofilmo, kiu estis konfiskita de la polico pro politikaj kialoj. En 1931 aperis Peludópolis, la unua sona desegnofilmo.

Nereuzebla injektilo

La inventaĵo de Carlos Arcusín kreita en 1989 temas pri nedisigebla injektilo, por eviti la interŝanĝon de najloj (kiu estas tre kutima inter droguzantoj), la kontaĝojn de aidoso kaj de hepatito B. Ĝi ankaŭ havas piŝton, kiu eligas kaj puŝas la injektotan likvon.

Antaŭ tiu ĉi inventaĵo, ĉiuj aliaj injektiloj estis forĵetataj nur se la uzinto volis ilin forĵeti. Sed post la unua uzo de la nereuzebla injektilo, ĝi iĝas neutila kaj tiel oni evitas ke oni uzu la saman dufoje.

“Magiklako”

Magiklako (en Argentino magiclick) estis inventita de Hugo Kogan en 1963. Ĝi estas fajrilo kiu, laŭ sia nomo, pro puŝado de butono, tuj eligas fajron.

Ŝvabrilo

Dum sia juneco José Fandi taksis la tiamajn planksekigilojn ne taŭgaj. Do en 1953 li kreis ŝvabrilon faritan el gumo.

Globkrajono

La globkrajono estis kreita de Lászlo Bíró, argentinano kiu naskiĝis en Budapeŝto, Hungario, la 29-an de septembro 1899. Li estis raportisto, laboris en presejo kaj ĉiam havis problemojn kun la plumoj, ĉar li opiniis ke estas malfacile skribi per ili kaj multfoje okazis ke la inko elĉerpiĝis dum la skribado. Li decidis krei novan skribilon, sed ĝi ne estis sufiĉe alloga en Hungario.

Onidire, Bíró ekhavis la ideon pri sia inventaĵo kiam li rigardis knabojn ludantajn per globetoj surstrate kaj unu el la globetoj trairis akvon, lasante akvospuron sur la planko. Tiam li ekpensis ke, se globo povas lasi akvospuron sur la planko, ĝi ankaŭ povos lasi inkospuron sur papero. Poste, en Jugoslavio Lászlo ekkonis la tiaman argentinan prezidanton Agustín P. Justo. Tiu ĉi proponis al Lászlo, ke li iru al Argentino por vendi sian inventaĵon, sed tiam Lászlo rifuzis.

Lászlo estis judo, do kiam komenciĝis la dua mondmilito, li memoris la proponon de Justo kaj decidis vojaĝi kun sia amiko Juan Meyne al Argentino. En Argentino, Bíró kaj Meyne kreis la aktualan globkrajonon la 10-an de junio 1943. En Argentino ni nomas ĝin “Birome” (pro la kunmetaĵo inter Biro kaj Meyne). En Argentino oni festas la tagon de la inventisto la 29-an de septembro, omaĝe al Lászlo Bíró.

Jen la kronologia listo de argentinaj inventaĵoj:

1829 - laktodolĉaĵo

1891 - daktiloskopio

1914 - sangotransfuzo

1916 - helikoptero

1917/1931 - desegnofilmoj

1928 - buso

1931 - blanka bastono por blinduloj

1943 - globkrajono

1953 - ŝvabrilo

1963 - magiklako

1983 - trafiklumo por blinduloj

1989 - nereuzebla injektilo