Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZO

ĴomArtaĵoj 2 - La Arĝenta Albumo

Ĵomart kaj Nataŝa

Kanzono

Ciferece memeldonita - 2012

La arĝenta albumo estas la dua albumo el serio de tri planataj. Ĝi aperas 3 jarojn post La Ruĝa Albumo” de 2009. Samkiel la antaŭa volumo, ĝi enhavas re-registritajn malnovajn kantojn, antaŭlonge lanĉitajn en nun malfacile troveblaj kasedoj de la 90aj jaroj. Plej multe de la kantoj de la arĝenta albumo venas el du kasedoj: Folioj de mia memoro (1990) kaj Vi kuras de vi (1992). Tamen unu kanto, nome Mi lanĉas novan aventuron, neniam antaŭe estis registrita.

De vinilaj diskoj, kasedoj kaj KD-oj ĝis la nuna cifereca mondo, la duopo firmigis sin kiel la plej produktanta kaj unu el la plej longdaŭraj artistoj en la Esperanta mukiza mondo. La Arĝenta Albumo estas la 8a albumo de Ĵomart kaj Nataŝa. La albumo, almenaŭ ĝis nun, estas akirebla nur laŭ cifereca formo per Interreto.

La decido re-registri malnovajn kanzonojn anstataŭ simple relanĉi la malnovajn kasedojn surdiske estis tre konvena, ĉar tiuj, kiuj kiel mi posedas tiujn rarajn kasedojn, ni povas daŭre ĝui kaj la malnovajn registraĵojn, kun siaspecaj nostalgieco, kaj la novajn kun granda kvalita sonproduktado kaj novaj aranĝoj — nun rimarkeblas ke basgitaro plenumas gravan rolon en kelkaj el la komponaĵoj kaj la gitarsonoj de Ĵomart estas pli reliefigitaj ol antaŭe.

Mi ne opinias necese skribi pri Ĵomart kaj Nataŝa kun la celo prezenti ilin al la “laika” publiko. Tion mi ne faros ĉar ja nepras ke ĉiu esperantisto konu ilin. Pri la enhavo: Ĝi estas tiom bona, ke mi eĉ volonte forgesas la seninspiran kovrilon kaj malgraŭ ĝi donas 5 stelojn al tiu albumo!

Antaŭ ol fini, mi ŝatus citi Flo Martorell:

Tiu kolekto, plene produktita de Ĵomart mem en sia propra “ĴomArt’s Studio” en Stokholmo, estas dediĉita al la muzika kariero de la artisto kun Nataŝa. Ĉi tiu nedisigebla duopo, kiu jam enskribis sian nomon por eterne en la historion de la Esperanto-muziko, proponas al ni la esencon de sia eksterordinara arto, prilaborita jam de preskaŭ tri jardekoj.”

Kaj por fini, mi ŝatus diri: Nepra!

Rogener PAVINSKI