Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

SCIENCO

Artefarita Intelekto - Kial komputiloj ne povas ĝin krei?

Gregorio NAÇU - Kanado

La mallonga historio de komputila scienco komenciĝis nur post la dua mondmilito, kaj ekde tiam komputilaj sciencistoj revis kaj penis por fari komputilojn, kiuj havos homnivelan inteligenton. Dum jardekoj tiu ĉi scienckampo estis regata de matematikistoj kiuj nur teoriis kiel igi la komputilojn de la estonteco simuli homan intelekton. En la frua epoko de komputila teknologio la procezila rapido kaj la kvanto da memoro estis malgrandegaj. Ili povus nur teoriadi, ĉar tiamaj komputiloj simple ne havis sufiĉe da rimedoj por konkretigi iliajn ideojn.

En tiu periodo de teoriado multaj fundamentaj ideoj fiksiĝis en la mensoj de la fakuloj. Tiuj ideoj plejparte ne estis bazitaj sur la biologia realo de la cerbo de vivestaĵoj sed sur matematikaj konceptoj pri algoritma rendimento. Dum multaj jaroj, tiaj ideoj pri algoritmaj solvoj plene regis super ĉiu penso pri la problemoj solvendaj, tamen la komputila situacio ne permesis al ili esplori ĉu aŭ ne tiaj ideoj validas. La sciencistoj daŭrigis siajn esplorojn laŭ tiu direkto, ĉiel pensante ke la pli rapidaj komputiloj de la estonteco, ĉiam alian jaron for, magie fariĝos tiel inteligentaj kiel homoj. Fine la kruda kapacito de komputiloj kreskadis ĝis absurda nivelo de rapideco, miliardojn da kalkuloj ĉiusekunde, dum la inteligento de komputiloj restis ridinde malalta. Ne nur la malnovaj fakuloj estis pruvitaj malpravaj sed, malpli bone por la monrimedoj de estontaj esploristoj, la ĝenerala publiko perdis sian intereson pri artefarita intelekto, ĉar ĝiaj promesoj neniam plenumiĝis.

Unu el la grandega amaso de la malfacilaĵoj pri la disvolvado de artefarita intelekto estas ke tiu postulas multfakan scion kaj lerton en unusolaj esploristoj: Vastan sciadon pri teknologio, komputila scienco, matematiko, biologio, cerba scienco kaj pli. Nur dum la pasintaj du jardekoj komputilaj sciencistoj komencis fokusi la studojn de la viva cerbo mem. Anstataŭ provi programi la simuladon de homaj kondutaj trajtoj, programistoj nun penas reprodukti la bazan funkciadon de la cerbo de bestoj. Komencante pri simplaj bestoj por lerni kiel ili funkcias, longan tempon antaŭ ol eĉ provi imiti la komplikon de la homa cerbo. La unua problemo kiu sin prezentas, estas ke homa scio pri tio kiel cerboj funkcias estas ankoraŭ tre limigita, kaj la scio ĝuste kiel ili funkcias estas kiel moviĝanta celtabulo. La dua problemo estas ke la studado de vivaj cerboj estas tre malfacila pro ilia kruta komplikego. Funkciero de cerbo nomiĝas neŭrono, pri kiu mi plu diskutos malsupre. La averaĝa homa cerbo pezas proksimume 1,5 kilogramojn, kaj en tiu relative malgranda spaco ĝi enhavas cent miliardojn (10¹¹) da neŭronoj! Ĉiu neŭrono havas sep mil ligojn al aliaj neŭronoj por fari astronomie grandan nombron da interligoj entute. Tiu estas proksimume unu miliono da miliardoj, 1 000 000 000 000 000, aŭ 10¹5 da interligoj. Eĉ la plej malkomplika besto, insekto aŭ vermo, havas diable malfacile malĉifreblan komplikon. La homa cerbo mem, por havi ian komparon, estas la unusola plej komplika aĵo pri kiu ni scias en la tuta universo.

Frue en la esploro de la funkciado de la cerbo oni malkovris ke ĝi estas vasta reto de et-etaj eroj nomataj neŭronoj. Ĉiu neŭrono mem estas malnaiva memstara vivaĵo. Ĉiu konsumas energion, ĉiu elirigas elĵetaĵon, kaj ĉiu maljuniĝas kaj mortos. Neŭrono havas kelkajn bazajn partojn, [tiuj ĉi ne estas fakaj terminoj] korpon, unu elirtubon kaj multajn enirtubojn. La elirtubo disbranĉiĝas por fari ligojn al la enirtuboj de aliaj neŭronoj. Tiel ĉiu neŭrono ligas sin al multegaj aliaj neŭronoj, kaj kune ili formas tiel nomatan neŭronan reton. Informoj envenas la neŭronokorpon laŭ ties enirtuboj, kalkuloj estas farataj interne kaj energiaj mesaĝoj estas elirigataj laŭ la elirtubo, kiu sekve aktivigas (aŭ malaktivigas) aliajn neŭronojn. La magio, kaj la kompliko, leviĝas el la specifaj detaloj kiel ĉiuj estas interligitaj, kaj ankaŭ kiel ili faras la kalkulojn en sia korpo. Mi ne priskribos la procezojn pli detale, ĉar ili nur pli kaj pli komplikiĝas de tie ĉi, kaj baza kompreno sufiĉos por kompreni la implicojn por la penoj de programistoj kaj aktualaj komputiloj.

Kelkaj aliaj faktoj pri la rilato inter cerbo, nervoj kaj la korpopartoj de la organismo sciindas. La nerva sistemo de organismo estas kompleksa etendaĵo de la neŭrona reto de la cerbo. Longegaj nervoĉeloj etendiĝas de ĉiu parto de besta korpo, kutime en fibra fasko kiu kuras protektite tra la spino, kaj ĉiu ligiĝas rekte al specifaj neŭronoj de la reto en la cerbo. Multaj tiaj nervoĉeloj kondukas informojn de la ekstera mondo en la cerbon, kaj la aliaj kondukas informojn alidirekte de la cerbo en la muskolojn por ebligi al la korpo moviĝi. Tiuj unuaj specoj konsistigas la sentumosistemon, inkluzive nian kapablon vidi, aŭdi, flari kaj pli. Estas grave kompreni tion kion faras la cerbo por la organismo. Ĉiu organismo havas ĉefan celon kiu estas travivi sufiĉe longe por reproduktiĝi. Ĝiaj duaj celoj rilatas kiel travivi kaj reprodukti: trovi manĝaĵojn, eviti manĝantojn, trovi aliseksan parulon, trovi ŝirmilon, ktp. La rolo de la cerbo do estas integri ĉiun informon de la sensonervoj, traduki ilin en sencoplenan bildon de la ĉirkaŭaĵoj kaj elekti el la ebloj tiujn kiuj estas fareblaj per muskloj por igi la organismon atingi sian celon. Ĉiu vivanta organismo sekvas tiun bazan ŝablonon, kaj konsekvence ĉiu vivaĵa cerbo rolas fundamente same. La ĉerpinda koncepto estas ke cerbo ĉiam estas ilo kiu ebligas al celorientita organismo atingi sian celojn.

La unua malfacilaĵo por komputiloj kaj por programistoj de artefarita intelekto estas, simplege, ke komputiloj ne estas celorientitaj organismoj. Efektive ili havas neniajn ambiciojn. Tiu ĉi estas pli tikla problemo ol oni kutime unue plenkomprenas. Do, la programisto ne nur havas la problemon desegni neŭronoretan sistemon, sed eĉ pli malfacile li devas elturni artefaritan virtualan medion en kiu lia programo povas havi spertojn kaj en kiu lia programo devas renkonti problemojn kiujn ĝi povas superi, kaj en kiu ĝi devas havi motivojn por preferi sukceson super malsukceso. En la naturo evoluado enpuŝis tiujn motivojn per mondskala konkurso inter multmiliardoj da organismoj kiuj de generacio ĝis generacio povus havi malgrandajn ŝanĝojn, kie el malhelpaj ŝanĝoj eble rezultus la morto de tiu organismo. Kaj hodiaŭ programistoj estas petitaj enmeti tiajn motivojn en virtualan organismon kiu efektive ne loĝas en konkurseca medio, ne havas limigitajn rimedojn por kiuj ĝi devas lukti por havi, kaj kiu nek evoluas nek reproduktas sin. En la reala mondo, inteligento estas kvalito de organismoj kiuj estas alfrontataj de realaj problemoj, kaj do inteligento vere ne estas ĝenerala, kiel estis supozate de la teoriistoj de antaŭaj jardekoj. Ĝi ĉiam ekzistas enkadre de realaj celoj kaj realaj limoj.

La dua malfacilaĵo estas iom malpli filozofia, kaj multe pli fizika. Memoru kiaj estas neŭronoj. Unuope ili estas simplaj kaj povas fari nur simplajn kalkulojn je la datumoj kiuj envenas laŭ iliaj enirtuboj. Sed samtempe, kaj pli grave, ili agas kaj respondas memstare. Tio signifas ke en iu ajn momento preskaŭ nekompreneble grandega nombro da neŭronoj povas esti kalkulantaj samtempe, kaj sendepende unu de la aliaj. Oni estas tentata kompari tian ĉi konduton kun paralelaj procezantaj komputiloj, sed tio estas tre malpreciza komparo. Anstataŭe, pensu pri la jena ekzemplo de la kvalitoj kaj kondutoj de la homa cerbo kaj nerva sistemo. En la homa mano estas du mil kvincent nervofinoj sub ĉiu kvadrata centimetro de la haŭto. Kiam oni metas sian manon sur surfacon, tuj dekoj da miloj da nervoj sendas informojn samtempe al apartaj neŭronoj en la cerbo, kaj tiuj neŭronoj ĉiuj komencas integri la informojn, rapide plivastigante la nombron da samtempe uzotaj neŭronoj por atingi rekonon de la tuŝita substanco, dume neniam tiu ĉi interrompas ke la cetero de la tuta korpo estu prizorgata samtempe per aliaj cerbopartoj. La nuda fakto estas ke kompare en komputilo ĉio estas strikte konsekvenca. Oni pensas ke komputiloj alproksimiĝas al la maniero kiel cerboj funkcias, ĉar nun anstataŭ unu procezilo ni havas du aŭ kvar aŭ en la plej grandaj superkomputiloj en la mondo eble kelkajn milojn. La homa cerbo uzas kelkajn milojn da paralelaj proceziletoj por prizorgi la haŭton sur la pinto de unu el viaj etfingroj. Por ke sinsekvaj komputiloj simulu la vastegan paralelecon de la neŭronoreto en cerbo tiaj komputiloj devos esti pli rapidaj ol ni nun povas imagi.

Mi ne sugestas ke komputiloj kiuj funkcios simile al neŭronaj retoj por ĉiam estas neatingeblaj, nur ke la nuna arĥitekturo de proceziloj estas fundamente malsama ol kiel inteligentaj cerboj funkcias. Neniom da lertaj algoritmoj povos superi tiajn bazajn arĥitekturajn malsimilojn. En la intertempo ni povas krei nur simuladojn de paralelaj neŭronoretoj por eksperimenti pri la bazaj principoj. Ĉu povas esti ke la komplekseco de nia cerbo estas fundamente tro granda por ke aliaj cerboj ĝin malĉifru? Se iam ni malkovros kiel la aranĝo de neŭronoj ebligas niajn plej intimajn psikologiajn kaj emociajn sentojn, ĉu ni tiam estos kiel Dio?