Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLOJ

Historio de la vestaĵoj en Burundo

Gilbert NIYUKURI — Burundo

Dum la IJK ni rimarkis la imponajn vestaĵojn de multaj partoprenantoj kaj vidis ke el la diversaj landoj estas tre diversaj stiloj de vestaĵoj. Specife la burundanoj demonstris dum la KLF (Kulturlingva Festivalo) belajn tradiciajn vestaĵojn. Do ni proponis al Gilbert Niyukuri rakonti al ni pri tiuj vestaĵoj.

Tipoj de haŭtoj

En la pasinteco, homoj portis vestojn el haŭto de bestoj. Sovaĝaj bestoj estis preferataj pro siaj beleco kaj kvalito. Temas pri haŭtoj de tigro, pantero, servalo, marĉa antilopo ktp. Plue, iuj hejmaj bestoj havis haŭtojn, kiuj estis uzataj kiel vesto. Ekzemple, la kapraj haŭtoj kiuj, laŭ informoj, uziĝis por porti la infanojn surdorse. Sed plej ofte haŭto el gazelo estis preferata, ĉar laŭ populara kredo, infano portata sur tiu haŭto ekmarŝis pli rapide. Tiu ideo eble ŝuldiĝas al la fakto ke gazeloj estas konataj pro sia rapideco.

Pri la haŭtoj bovaj, multaj informantoj neas ilian vestorolon, sed asertas ke ĝi estis uzata kiel lito-tuko. Kvankam ekzistis multaj bovoj en Burundo, burundanoj ne vestis sin per bovaj haŭtoj ĉar laŭdire honorinda persono ne povas surporti ĉi tiajn haŭtojn, ĉar ili estas portataj de indiĝenoj.

Fikusaj vestoj

Fikusoj estas arboj, el kiuj dum longa periodo oni faris vestojn, sed ili estis konkurencataj de la eŭropaj vestoj. Krom sia plej konata vesta uzo, fikuso havis gravan rolon en aliaj kampoj. Ekzemple, per ili oni faris la injiŝi (ŝnuron tre fortan por senmovigi la malantaŭajn krurojn de bovino dum melkado). La fikuso estis ankaŭ iel sankta arbo. Ĝi estis parto de ikigabiro-arbaro de la reĝoj, kio signifas: grupo de arboj, kiu simbolas malnovan reĝejon, memorilon de forpasinta reĝo.

La farado de arbovesto estis malfacila laboro, kiu estis rezervita nur por viroj. Sciu, ke ĉi tiu fikuso, la kruda materialo por tradicia vesto, estas trispeca: ficus congensis (la plej populara), ficus ovata kaj inkenga. Ekzistis pluraj fazoj en la fabrikado: unue, la elekto de la arbo estis farata preskaŭ hazarde, sed zorgo estis prenata por certigi ke la arboŝelo estis bona, ĉar la plej malgranda branĉo rezultigas truon en la stofo. Post elekto de bona arbo, oni komencis arbosenŝeligadon. Per tranĉilo, la arbo estis skrapata por preni la epidermon. Poste, per folioj de bananoj, oni kovris la lokon de kie oni elprenis la ŝelon por ke nova ŝelo tiam kreskiĝu.

Post elpreno, oni purigis la ŝelon kaj sekvis la plej grava etapo, de kiu dependis la kvalito de la vesto — la batado. Por bati arboŝelon, oni deponis surteren grandan, longan, sekan kaj malmolan arbo-pecon, sur kiu oni metis la arboŝelon por bati. Uzante specialan martelon (ia speco de bova korno kun dika kaj denta kapo), oni batadis la ŝelon, unu flankon post la alia ĝis la moligo de la ŝelo. La batado devis okazi en festa etoso. Kruĉoj da biero kaj dancoj akompanis la procezon, pro la timo ke la vesto estos malbonkvalita.

Post la batado, la ŝelo estias faldata, unue en du, tiam batado, tiam faldata denove ĝis malgranda ŝtofo estas akirita. Tiam, du fortaj viroj prenis la falditaĵon ĉe ambaŭ ekstremaĵoj kaj komencis tordi kaj senakvigi ĝin. Ili tiam malfaldas por pligrandigi ĝin. Fine, oni disfaldis ĝin por sekigi. Post sekigo, la vestoj estas trempataj en la kolora akvo de la marĉoj kaj restis en la akvo dum 2 aŭ 3 tagoj tiel. Ili tiam estis lavataj per pura akvo, sed la nigra koloro restis. Tamen iuj vestoj, kiel tiuj uzataj por porti la infanon surdorse, ne estas trempataj en la marĉoj.

Kudrado

La farado de fikusaj vestoj estis malfacila tasko. Ĝi estis rezervita por spertuloj, kiuj profesie jam faris tiun laboron. Se temis pri maldensaj ŝeloj, ili supermetis du pecojn por fari unu vestaĵon. La kudrado estis farata per tradiciaj kudriloj el forĝita metalo kaj ŝnuro prenita de urtika ŝelo. Tiel, ordinaraj homoj havis siajn kudristojn, kaj la reĝo aŭ la princoj havis siajn proprajn. La kudristoj de la reĝo kaj princoj estis nonumitaj, havis specialan nomon kaj estimon.

Vesto-stiloj

La Viro: Ĝenerale la viro portis du specojn de vestoj. Unue estis ipfundo, supra peco nodita sur la dekstra ŝultro. Ili ankaŭ portis umutamana, tukon ligitan ĉirkaŭ la kolo, kiu kovris lian bruston ĝis la genuoj. Kaze de vojaĝoj aŭ festoj, oni ne nur sian korpon purigis sed ankaŭ siajn vestojn. Unu tago antaŭ la vojaĝo, oni ŝmiris sin per butero kaj viŝis sin per peco da tuko. Matene, antaŭ la foriro, oni ŝmiris sin per butero miksita kun ruĝaj pulvoroj. Poste oni surmetis juvelojn, braceletojn el kupro. La viro portis ankaŭ belan lancon kun fera ringo en sia mano. Ĉe manko de lanco, li provizis sin per bastono anstataŭe.

La virino: La virinoj kutime havis 2 ŝtofojn. Unu estis streĉita ĉe la kokso, ĝi estis nomata umukenyero, la dua longa kaj larĝa nomiĝis umutamanaigikwemu. Por pli da beleco kaj eleganteco, la virinoj portis ankaŭ juvelaron: kupran braceleton kaj perlojn el pluraj specoj. Plue, la virinoj uzis ankaŭ inyerere (nigrajn perletojn ligitaj per ŝnuro, kiujn oni portis sur la kruroj). Por konservi ilin belaj, ili kovris ilin per bananaj folioj kiam ili laboris en la kampoj. Post sia reveno, ili lavis ilin bonege kaj ili ŝmiris ilin per butero.

Knabinoj: En la antikva Burundo, neniu sin vestis antaŭ la pubereco. Nur ĉirkaŭ-12-jara, la knabinoj portis tranĉitan veston teksitan per ŝnuroj. Ili surmetis pecon de ŝtofo por kovri sian nudecon. Ĝenerale la knabinoj ne kovris la bruston. Kiam iu kaŝis siajn mamojn, tio signifis ke ŝi gravediĝis. Same kiel la virino, ankaŭ la knabino havis grandan zorgon pri koketado. Ŝi ĉiam parfumis sin kaj siajn vestojn antaŭ ol dormi kaj ankaŭ okupiĝis pri juvelaĵoj.

Infanoj: Antaŭe, la infanoj ne vestis sin. Sed riĉaj gepatroj ornamis siajn infanojn per juveloj. La malriĉuloj uzis lignajn juvelojn, braceletojn faritajn el vegetaĵaj materialoj kaj malgrandaj perloj.

Vestoj laŭ sociaj kategorioj

La Reĝo: Li estis la unua persono en la administra hierarkio. Lia socia statuso garantiis al li la plej altan ekonomian nivelon en sia lando. Li do bezonis honoron, apartajn vestaĵon kaj ornamaĵon. La reĝo havis tre bonajn vestaĵojn, nomatajn inyambarabami. Estis kvalitaj longaj lumbaĵoj kudritaj per fibroj el palmoj, kun palpaj fadenoj. Por pli da eleganteco, dum marŝado li tenis belan lancon, ornamitan per malgrandaj perloj. Sur la kapo estis urunoga (objekto farita el bova korno, kiu estis specifa al la nobeleco kaj krono kun perloj. Li ankaŭ estis ornamita per juveloj.

Princoj kaj administrantoj: Ili okupis respektive la duan kaj trian rangojn de la socia hierarkio. Ili bezonis veston kaj taŭgajn ornamaĵojn. Ili portis ŝtofojn de ceremonioj, noditaj surŝultre (imbega). Ili ornamis sin per juveloj kaj ankaŭ surmetis perlojn. Ili kutime mantenis lancon.

Pigmeoj: Ili surmetis haŭtojn de bestoj (kaproj, antilopoj). Virinoj kaj knabinoj portis ilin kiel jupojn. Ligitaj ĉirkaŭ la kolo, lignajn sciurojn kaj braceletojn el kupra drato aŭ herbajn. Kelkaj infanoj, eĉ en pubera aĝo, promenadis nudaj aŭ havis nur simplan seksokaŝilon.

Folkoraj kaj religiaj vestaĵoj

Tamburistoj: portis veston el fikuso, kiu iris malsupren ĝis la gambo. Ili portis ankaŭ grandan ŝtofon el fikuso, ornamitan per tufoj el fibroj de rafio (palmarbo). Ĉi tiu lasta retenis la veston per ŝnuro ĉe la koksoj, por ke ĝi ne flosu tro multe en la aero. La tamburistoj portis ankaŭ multkolorajn perlojn kaj kronojn.

Intore (dancantoj): Estis soldataj dancantoj. Malsame ol la tamburistoj, kiuj sin distingis de aliaj per siaj movoj, la Intore sin distingis pro sia eleganteco. Ilia vesto mirigis la publikon kaj postulis respekton. Ili portis kronon de sisalaj fibroj. Ĉirkaŭ la kokso ili havis leopardan haŭton. Krom brakĉenaj perloj, ili volvis ĉenon de malgrandaj sonoriloj ĉirkaŭ la maleoloj por doni pli da sono al la piedoj batantaj tiel pliigante la ritmon dum la danco. Ili ne forgesis la pafarkon sur la maldekstra brako kaj la lancon dekstre.

Religia vesto: La sorĉisto estis inteligenta, lerta viro, lerta en la vidado de pensoj. Li interkomunikis kun la spiritoj. Li resanigis la popolon kaj protektis ĝin kontraŭ malbono. Homoj, kiuj rilatis kun ĉi tiu mistero, devis vesti sin en aparta maniero por fascini siajn kredantojn. Sur lia kapo estis ĉapelo farita el simia aŭ serpenta haŭto.

Ĉi-lasta donis al la sorĉisto teruran aspekton kaj la “klientoj” (tiuj kiuj venas peti helpon) timis antaŭ li. Lia korpo estis kaŝita per leopardaj feloj. Antaŭ ol montri siajn talentojn, li sidis sur antilopaj haŭtoj. Li portis braceletojn sur la lanco, kiu simbolis iliaj aŭtoritaton kaj genion. La kostumo de la divenistoj similis al tiu de ministroj de Kiranga (profeto aŭ reprezentanto de Dio sur la Tero) ĉar la plej multaj el la divenistoj estis samtempe ministroj de Kiranga.

Konkludo Antaŭ la alveno de koloniistoj, burundanoj povis vestiĝi uzante lokajn materialojn. La kostumo ne estis hazarda, ĝi adaptiĝis al la cirkonstancoj. Nuntempe, la tradiciaj arbovestoj fariĝis modernaj. Oni produktas jakojn, vestojn kaj ĉapelojn per iliaj teksaĵoj. Oni ankaŭ faras monujojn kaj saketojn. Tiuj produktaĵoj ofte estas uzataj de maljunaj homoj kaj ofte de diligentaj burundaj intelektuloj, kiuj volas valorigi la tradician kulturon. Estas ankaŭ tiuj, kiuj povas porti ilin dum tradiciaj ceremonioj. Aliaj nunaj uzantoj estas artistoj.