Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Linguisticae, la lingva jutubisto kiu apogas Esperanton

Kévin Morel-Fourrier — Francio

Ekzistas nuntempe pli kaj pli multnombraj esperantistaj jutubistoj (angle: youtubers), kiuj faras videojn pri kaj en Esperanto, kiel ekzemple la fama Evildea. Samtempe, okazas kelkfoje ke jutubistoj ne-esperantistaj ekparoletas pri ĝi, sed tio okazas vere malofte. Ankoraŭ pli maloftas video-kanaloj specifaj pri lingvoj kaj lingvoscienco. En tiu ĉi senco, Linguisticae estas escepto.

Linguisticae apartenas al la juna Romain Filstroff, kromnome Monté. Li naskiĝis en 1991 en Chaumont, Francio. Li ekigis studadon pri lingvoj en Francio kaj poste transloĝiĝis al Vieno, Aŭstrio, kie li studas lingvosciencon kaj la hindeŭropan historion. Li scipovas la francan, la anglan, la germanan kaj la italan. Linguisticae naskiĝis en februaro 2015. La celo estas popularigi lingvosciencon, instrui interesaĵojn pri lingvoj kaj samtempe forigi kliŝojn. Ĉio-ĉi kun bonhumoro.

En siaj videoj, li havas kaj montras sufiĉe progreseman vidpunkton. Li ofte montris, ekzemple, kontraŭadon al la Franca Akademio kaj lingvaj regantoj ĝenerale, preferante apogi la lingvan evoluon kaj defendon de minoritataj lingvoj kaj dialektoj. Krome, tiu jutubisto manifestiĝis plurfoje kiel fervora apoganto de Esperanto, li eĉ faris plurajn videojn pri ĝi! Kaj li eĉ jam konstruis lingvon por televidserio. Finfine, la plej mirinda fakto estas ke li havas pli ol 170 000 abonantojn en sia videokanalo kaj tian nombron malmultegaj jutubistoj povas prifieri.

Ĉu vi povas diri al ni, kio allogis vin al tiu emo pri lingvoj ĝenerale, kaj poste krei video-kanalon?

Mi ĉiam ŝategis lingvojn kaj lingvosciencon, ekde ĉiam laŭ mia memoro. Kaj mi ĉiam volis diskonigi tion, kion mi lernis. La jutuba kanalo estas finfine nur interrenkontiĝo de ambaŭ tiuj komponantoj.

Laŭ mia scio vi estas la unua franclingva jutubisto laŭ nombro de abonantoj pri la lingva fako. Kiel vi klarigas tiom da sukceso?

Mi ne klarigas ĝin ĉar mi neniam atendis atingi tian nombron! Cetere, endas diri ke estis malmulte da konkurenco, tio ja supozeble helpis.

Vi ankaŭ povis profiti la subtenon de famaj jutubistoj. Mi malkovris vian kanalon danke al Doc Seven (fama franca jutubisto), menciindas ankaŭ Poisson Fécond...(alia fama franca jutubisto).

Pri Doc Seven, mia kunlaborado kun li estis planita ekde tre frue, ja antaŭ ol li havis la sukceson, kiun li havas nuntempe! Ni komencis la jutubumadon samtempe kaj ni multe interŝanĝis dum nia komenco. Poisson Fécond estas unu el liaj amikoj, tamen mi ne sciis ke li estas lernanta Esperanton kaj ke li diskonigos mian videan serion pri tiu temo, sed tio estis afabla de li.

Do mesaĝo al ĉiuj etaj jutubistoj esperantistaj, kiuj legas Kontakto estus: amikumu!

Jes! Tio ne povas aĉigi.

Progrese en viaj videoj, rimarkeblas pli kaj pli klare intereso por konstruitaj lingvoj kaj apoga opinio por Esperanto. Kiel vi malkovris Esperanton kaj kial vi eksubtenis nian ideon?

Esperanton mi konas ekde miaj unuaj momentoj ĉe Interreto kaj mi eĉ provis lerni ĝin per IRC (malnovaj retaj babilejoj). Tamen, mi estas planlingvisto / lingva kreanto ekde kiam mi estis ĉirkaŭ 12- aŭ 14-jara. Tio estas intereso tute ne rilata al Esperanto fakte, ĝi estas intereso multe pli ĝenerala.

Se konsideri tion, Esperanto havas interesegan historion. Tamen, preter la subteno de la ideo de Esperanto, mi subtenas ĉian projekton, kiu havas kiel principon doni lingvon neŭtralan al Eŭropo (Ndlr: Fakte al la mondo) por batali kontraŭ lingvaj hegemonioj, kaj eĉ se Esperanto ne estas la plej neŭtrala ekzistanta lingvo, ĝi sendube estas tiu, kiu havas la plej grandan kaj dinamikan komunumon ĝis nun.

Via sperto estas simila al tiu de multaj aktivaj esperantistoj. Post tio, ĉu vi efektive lernis Esperanton? Ĉu vi scipovas ĝin? Se jes, kiunivele?

Mi komprenas ĝin relative bone, mi konas la Fundamenton sed mi ne havas la necesan vortprovizon. Mi ne ĝin “parolas” ĉar mi ne povis disvolvi mian parolan kapablon kun iu ajn, sed mi scipovus kompreniĝi skribe helpe de vortaro.

Mi ĵus finspektis vian videan serion pri Esperanto. Ĉu vi planas reparoli pri ĝi iel ajn ĉe via kanalo?

Linguisticae: Ne tuj, tio certas. Ne ĉar la temo ne interesas min, sed tiu videa serio okupis mian tutan jaron 2017 kaj postulis de mi konsekvencan laboron. Miaj venontaj videoj do, ne multe rilatos kun Esperanto mem, eĉ se iam mi certe parolos pri Ido.

Mi memoras videon pri Volapuko, kiu povas esti konsiderata kiel referenco ĉe la retejo. Kaj efektive, la videa serio pri Esperanto estis altkvalita kaj bone rimarkeblas ke la informoj estis profunde traserĉataj. Eĉ longdaŭraj esperantistoj tie havas aĵojn lernindajn. Mi forte rekomendas al la legantoj de Kontakto trarigardi tiun serion (kun subtekstoj en Esperanto), se tio ne estas jam farita.

Ankaŭ mi!

Esperanto spertas populariĝon ĉe Interreto nuntempe danke ekzemple al Duolingo kaj Amikumu. Tiom ke oni nun scias ke kelkaj jutubistoj famaj inter francalingvanoj kiel Poisson Fécond kaj Hygiène Mentale komencis lerni ĝin. Ĉu vi konas aliajn? Kiu estas laŭ vi la nuntempa kaj estonta rolo de Esperanto ĉe jutubistoj?

Pri la rolo de Esperanto ĉe jutubistoj mi nenion scias. Mi scias ke multaj (re)malkovris ĝin per miaj videoj, kaj eble iuj interesiĝos pri ĝi danke al ili. Ĉe la videoistoj, kiujn mi kunumas, ekzistas sufiĉe malmulte da kliŝoj ĉirkaŭ la lingvo, aŭ estas ne tiom nuntempe kiel aliepoke.

Tio pozitivas ĉiuokaze! Tio ankaŭ okazas eble pro la Briteliro, kiu reendubigas la rolon de la angla kiel pontolingvo en Eŭropo.

Eble, sed ankaŭ eble pro reendubigo de la anglosaksa socia modelo.

Noteblas ĉe via kanalo, ke vi adoptas vidpunkton sufiĉe progreseman pri lingvoj ĝenerale, ĉefe en via video pri dialektoj, pri dialekta kontinuaĵo, aŭ pri normo kaj uzado. Ĉu vi povas diri al ni pli pri tio?

Mi venas de regiono kie oni diras al homoj ke ili parolas malĝuste pro tio ke ili havas akĉenton (ili parolas dialekton fakte), do mia rilato al preskribismo (norma gramatiko) tuj estis komplika. Poste, mi ekde la komenco denuncas la politikon de la franca ŝtato rilate al siaj regionaj lingvoj — ĉiam ignorataj kaj malkonsiderataj — kvankam ili utilas por folklorumigi iujn regionojn kiam tio bone taŭgas.

La regionaj lingvoj estas havaĵoj, kaj ĉefe estas identeco de multaj homoj pri kiuj oni parolas kaj kiuj, pro kialoj tute ideologiaj, estas fimontrataj simple ĉar ili estas tio, kio ili estas. Oni ĉiam diraĉas al ili, ke ili estas ne tute francaj, aŭ ke ilia lingvo ne taŭgas por la Respubliko. Ili estas ofte taksataj kiel regionistoj/sendependistoj tuj kiam ili volas sin defendi.

Tio veras. Mi mem, ĉar mi havas bretonajn originojn, antaŭ kelkaj jaroj eklernis la bretonan ĝuste pro tiu ĉi kulturhavaĵa ideo. Kaj fine, lastan demandon, ĉu ni havos ŝancon vidi vin en Esperanta kongreso iam? Aŭ eĉ, imageble, kiel membron ĉe organizo?

Kiel membro, tio al mi komplikas, sed mi jam ĉeestis kongreson! (por la video-serio pri Esperanto).

Antaŭ ol fini, se vi havas ion, kion vi ŝatus diri al ĉiuj legantoj de Kontakto, kiuj reprezentas la esperantistan junularon internacie?

Mi invitas ilin krei originalan enhavon en Esperanto, se ili deziras, por igi tiun lingvon vivanta kaj alloga ĉe novaj medioj pli ol iam ajn.

***

linguisticae.com — Oficiala retejo.

Ĉiuj videoj estas registritaj en la franca, plejparto de ili disponebligas subtekstojn en Esperanto (aldonitajn de la verkinto mem de ĉi tiu intervjuo) kaj en aliaj lingvoj.

notoj

Elkoran dankon al Linguisticae, kiu afable akceptis doni iom de sia tempo por ke mi intervjuu lin per tujmesaĝilo de Vizaĝlibro, cele de tiu ĉi artikolo!

Tradukita el la franca lingvo.

Linguisticae

La videoj estas ordigitaj en pluraj serioj rilate al sia temo; tiuj serioj estas la jenaj: