Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

SCIENCO

Ĉu utopio daŭre eblas?

Sara SPANÒ — Italio/Skotlando

Unue, kio estas utopio?

Utopio”, laŭ la duobla grekdevena etimologio de la vorto - enkondukita unuafoje de Thomas More en la 16-a jarcento, estas samtempe bona loko kaj neekzistanta loko. Laŭdifine, ĝi estas “idealo, teorio, projekto, kies realigo ankoraŭ ne estas konstatebla” (PIV). Utopio estas fikcia modelo de justa socio, sed estas samtempe ilo kaj instigo por konkrete transformi la ekzistantan socion.

Tamen, konkretaj historiaj enkarniĝoj de utopiaj politikaj sistemoj siatempe konsiderataj justaj kaj perfektaj — kiel ekzemple nacisocialismo kaj komunismo — rivelis la malluman vizaĝon de utopio, kaj la strebo realigi liberecon kaj justecon per mallibereco kaj maljusteco malkaŝis la grandan memkontraŭdiron de la historie konkretigitaj utopioj.

Pro tio multaj filozofiaj pozicioj kontraŭstaris eĉ la ideon de utopio.

Karl Popper (1902–1994) skribis pri la danĝereco de utopio, kaj Ralf Dahrendorf (1929–2009) substrekis la kompletan senmoviĝemon de utopio. Ofte utopio estis interpretita kiel perfekta kaj tro racia artefarita mensa konstruo, terura pro sia troa rigoreco, kaj do ne nur senutila, sed eĉ danĝera.

Tamen, eblus savi utopion se ĝi estus interpretita kiel ĝenerala, longvida idealo, aplikebla al specifaj socioj kiel konkreta sociologia modelo, aplikebla al historie, geografie kaj kulture identigitaj kuntekstoj.

La rilatoj inter sociologio kaj utopio daŭre kaj signife ŝanĝiĝis dum la historio kaj la metodologia redifinado iĝis lastatempe aparte urĝa por konkreta analizo de la nuntempo, neevitebla defio por la utopia pensmaniero.

Ruth Levitas (Universitato de Bristol), unu el la plej eminentaj aŭtoroj pri la utopiaj studoj, proponis en 1992 la adopton kaj la aplikon de utopio kiel metodo por kompreni la estantecon kaj konstrui alternativan estontecon: la Fikcia Rekonstruado de la Socio (anglalingve: Imaginary Reconstitution of the Society). En tiu ĉi perspektivo, utopio ne estas celo aŭ rigore realigenda antaŭplano, sed ĝi iĝas ĝenerala, pripensiga metodo por koncentriĝi al la eblaj estontaj perspektivoj.

La metodo proponita de Ruth Levitas konsistas el tri apartaj branĉoj, kiuj difinas la ĉefajn ecojn de Fikcia Rekonstruado de la Socio.

  1. Utopio kiel metodo estas interpretebla kaj aplikebla en arkeologia senco: ĝi povas helpi analizi la nuntempan socion kaj identigi la kaŝitajn aŭ ne, tuj identigeblajn elementojn de politikaj utopiaj sistemoj. La arkeologia aliro klarigas kiel la kutime agnoskataj idealoj de pluevoluo aŭ de meritokratio male povas kaŝi sistemojn de socia organizado entute ne rilatajn al daŭripoveco kaj al egalrajteco.
  2. Utopio aplikeblas kiel metodo en ontologia senco: tio signifas ke ĝi povas identigi la subjektojn engaĝitajn en socio, la individuojn agantajn ene de ĝi, kiujn la analizata socio kuraĝigas aŭ malhelpas. Kompreni nian socian rolon en nia konkreta realo kaj imagi nin aliel engaĝitaj kadre de alispecaj sociaj interrilatoj estas necese kaj nemalhaveble por ekpripensi pli justan socion.
  3. Utopio kiel metodo havas arkitekturan flankon: tiu ĉi perspektivo aparte rilatas al tio, kio karakterizas la diversajn formojn de utopio. La arkeologia flanko inkluzivas konstrueman institucian planadon de pli bona socio, kaj ĝi hipoteze priesploras principojn kaj instituciojn de alternativa socia sistemo.

Utopio tiel priskribita kaj prikonsiderita iĝas ĝenerala metodo, utila por kompreni kaj plibonigi konkretajn sociajn instituciojn kaj procezojn; ĝi enkondukas gravan elementon de etika forapartiĝo el la estanteco, utila sinteno por pli funde kaj objektive pripensi ĝin. Danke al sia hipoteza karaktero, utopio estas karakterizata de provizoreco kaj interdialogeco, kernaj kaj nemalhaveblaj elementoj por plene demokratia debato. Apliki utopion kiel metodon konstruemas - laŭ la propono de Ruth Levitas - la potencialajn instituciojn de justa, egalrajta kaj daŭripova socio, kiu povus krei pli bonajn kondiĉojn por bonfarto kaj progreso de la homaro.

Utopio montris kaj montras plurajn eblojn por la tuthoma pluevoluo; ĝi estas esenca parto de la homa naturo, kaj pro tio utopio kiel instigo al plibonigo de la mondo entute ne estas forlasebla. Certe nepras, por ne ripeti la erarojn de la pasinteco, konscia kaj kritika memoro pri la okazintaĵoj.

(Artikolo eltirita/readaptita el Utopio: “ne-lokoj” kaj “bonaj lokoj” inter filozofio, historio kaj psikologio, aperinta en la IKU-libro 2014).

Tiu ĉi rubriko estas konstanta rubriko de la komisiono de TEJO pri Scienca kaj Faka Agado (SFA). Vi estas bonvena skribi al sfa@tejo.org, se vi interesiĝas pri agado per Esperanto por scienco, fako aŭ organizo de scienca kaj faka agado.