Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

SANO

Présence BOUVIER — Germanujo

Simptotermio

Ĉu virinoj povas nature kontroli gravediĝon?

Danke al la simptotermio, virino povas scii kun certeco, kiam ŝi estas fekunda kaj kiam nefekunda dum sia ciklo. Tiu metodo ebligas al virino, kiu sekskuniĝas kun viro, mastrumi sian fekundecon sen aldono de artefaritaj hormonoj, aŭ entrudiĝo de metalaĵo inflamiganta la uteron. Viroj: Vi bonvenas tralegi ĉi tiun artikolon ĉar fekundeco estas ja afero de ambaŭ seksoj — sen spermatozooj ja ne eblas nova vivo! Aŭ legu simple pro scivolemo.

Serioze lernita kaj uzata, la simptotermio estas same efika kiel bone uzata pilolo.

Respektindaj studoj legeblas anglalingve, franclingve kaj parte germanlingve[1]. Atentu! La simptotermio ne bone efikas se virino uzas ĝin sen klara kompreno de ĉiuj reguloj kaj se ŝi ne povas aŭ ne volas esti sufiĉe atentema por fari ĝustajn sinobservojn.

Laŭ mi, legenda libro por la franc- kaj germanlingvoparolantoj, Que se passe-t-il dans mon corps? / Was ist los in meinem Körper? (Eo: Kio okazas en mia korpo?) de Elisabeth Raith-Paula, klarigas al junulinoj kun multe da bildoj, klareco kaj pozitiveco, kiel funkcias la korpo kaj la korpaj hormonoj. Do tiu libro povas esti bona enkonduko al la simptotermio.

Kiel ĝi funkcias?

Ĝia efiko rezultas de la fakto, ke ĝi uzas duoblan kontrolon por identigi kaj la komencon kaj la finon de la fekunda cikloparto, laŭ tre precizaj reguloj. Duobla kontrolo signifas, ke la metodo prezentas du partojn:

simpto = la fekundecaj signoj: kola muko, interna sento kaj la observo de la utera kolo.

termio = la kurbo de la korpa temperaturo indikas, ĉu la ovolsalto jam okazis aŭ ne.

Atentu! Sistemoj sen duobla kontrolo (do uzantaj nur la metodon de la temperaturo, aŭ nur la observon de la kola muko) ne povas certigi plenan sekurecon al virino, kiu deziras eviti gravedecon. Kaj metodoj uzantaj nur statistikojn (ekzemple la metodo de la kalendaro) sen sinobservo, estas tute ne sekuraj.

La ina ciklo entenas 3 partojn:

Parto 1 — relative nefekunda

La supera parto de la utera mukozo eliras tra la vagino, estas la menstruo. Post la fino de la eliro de la sango, kelkaj virinoj ĝuas ankoraŭ kelkajn relative nefekundajn tagojn.

Parto 2 — fekunda ĝis tre fekunda

Se fekundigo okazas, la ovolo diseriĝas en la ovolkonduktubo, proksimume 18 horojn post sia salto el la ovario.

Parto 3 — tute ne fekunda

La ovolsalto jam okazis, kaj ovolo aŭ jam estas fekundigita aŭ jam ne plu estas.

En la vagino troviĝas acido ege malamika al spermatozooj. Troviĝas aŭ neniu muko, aŭ kelkfoje kelkaj spuroj de tiu nefekunda muko.

Spermatozooj, kiuj malgraŭ la acido, tamen sukcesus atingi la buŝon de la utera kolo, tuj blokiĝus pro sia tro granda kapo en la densa ŝtopilo.

Tiu ŝtopilo ĉefe celas protekti la uteron de la eniro de entrudaĵoj, kaj eviti la eliron de nestiĝonta “gasteto”, se la fekundigo okazis.

Krom la ŝanĝoj de la kola muko kaj de la utera kolo okazas ŝanĝoj de la korpa temperaturo. Tiu estas pli alta dum la tria cikloparto por “oferti komfortan kaj varman hotelĉambron” al la eventuala gasteto. Precizaj lerneblaj reguloj pri la ŝanĝoj de temperaturoj kaj de la kola muko ebligas precize ekscii en kiu de la tri ciklopartoj oni troviĝas.

Se oni nepre volas eviti gravedecon, seksumi nur dum la tria cikloparto (tute ne fekunda) estas la plej sekura solvo. Ĉar la pilolo, la kondomo kaj similaj iloj foje fuŝas kaj ne plenumas sian rolon, aŭ ili estas malĝuste uzataj. Tiam povas okazi fekundigo, precipe se oni seksumas dum la kelkaj tre fekundaj tagoj de la ciklo.

La simptotermio funkcias por ĉiaj cikloj! Ankaŭ por la neregulaj, kiuj estas kutimaj:

Ju pli la ciklo neregulas, des pli da observoj estos bezonataj kaj des pli longa estos la eble fekunda cikloparto dum kiu virino nedezirante gravediĝi, aŭ devos ne seksumi kun viro, aŭ devos seksumi uzante protektilon kiel ekz. kondomo. Alie, dum sufiĉe regulaj cikloj, virino bezonas observojn ofte dum malpli ol 15 tagoj. La trian cikloparton “tute ne fekundan” povas ĝui virino sen ajna observo kaj zorgo.

Trejnado necesas por kapabli identigi la diversajn kvalitojn de kola muko, kaj por kapabli korekti aŭ forigi — kiam necesas — nenormale altajn temperaturojn. Dum la komenco de la sinobservo, indas lasi spertulinon kontroli la ciklojn kaj paroli kun ŝi pri nekutimaj situacioj por scii kiel reagi sen perdi la sekurecon se oni deziras eviti gravedecon.

Lerninta tion, la virino havas grandvaloran scion uzeblan dum sia tuta fekunda vivo. Ŝi gajnas plian konscion pri sia ineco, kaj pri la sano de sia korpo kaj de la naturmedio. Fakte, la simptotermio estas ekologia metodo ĉar virino tiam ne ellasas pliajn artefaritajn hormonojn, kiam ŝi urinas. Pro uzado de pilolo kaj similaj produktoj, multaj artefaritaj hormonoj troviĝas poste en trinkakvo kaj en la maro, damaĝante homojn, fiŝojn kaj aliajn vivantajn specojn.

La simptotermio estas koninda, ĉar ĝi ebligas al virino:

La simptotermio ankaŭ helpas la parojn esti kune aktoroj de sia seksa vivo. Ĝi helpas la geseksumantojn interparoli malferme pri sia seksa vivo. Ne plu estas la virino, kiu sola zorgas pri la fekundeco englutante siajn pilolojn kaj ofte suferante je diversaj korpaj kaj psikaj perturboj. Danke al simptotermio, nek virino nek viro devas engluti hormonan medikamenton aŭ forigi organon por eviti nedeziratan gravedecon.

Mi mem estas konsilantino kapabligata ĉe la svislanda fondaĵo SymptoTherm (ST) kiu havas aron da konsilantinoj. ST garantias la efikon de sia reta programo se oni lernas ĝin dum ses monatoj kun helpo de konsilantino. ST uzis por sia plurlingva programo sympto.org ĉefe la regulojn de S-ro Rötzer (iner.org) sed faciligis ties uzon.

La ĉefa celo de la fondaĵo SymptoTherm estas, ke principe ĉiu juna virino eksciu pri simptotermio kaj havu la eblon eklerni ĝin kiam ŝi ankoraŭ ne sekskuniĝas kun viro, do sen ajna premo kaj risko, kaj do sen nepra mezuro de temperaturoj. Ŝi povas simple observi siajn diversajn kolajn mukojn, ĉar tiuj iomete malsimilas inter ĉiuj virinoj, ĉiu korpo estas unika! Tiel, ŝi ekhavos gravan konon de sia propra korpa funkciado. Jam havante sperton en tiu fako, ŝi verŝajne ne riskumadus sen protektiloj, kiam ŝi estas fekunda kaj ŝi ne devus antaŭtimi ne deziratan gravedecon dum siaj futuraj seksumadoj.

Mi esperas, ke mi vekis intereson, eble ĉe junulinoj, kaj ĉe virinoj, kiuj serĉis solvon al tiuj problemoj. La simptotermio estas bela solvo por havi pli kvietan, kleran kaj amikecan rilaton kun sia fekundeco. Vi, virino ne estas sola sur tiu vojo, spertulinoj plezure helpos vin. Agrablan spertumadon!

www.sympto.org

kompleta kaj senkosta PDF-lernolibro elŝuteblas en la angla, franca, germana, hispana, itala, pola kaj baldaŭ bulgara lingvoj.

[1] http://sympto.org/tests﹍en.html

Ekzistas diversaj organizaĵoj, kiuj klerigas homojn pri la ina ciklo kaj la simptotermio, jen kelkaj el ili: sympto.org el Svislando, serena.ca de Kanado, iner.org de Aŭstrujo, nfp-online.com de Germanujo

“Lerninta tion, la virino havas grandvaloran scion uzeblan dum sia tuta fekunda vivo. Ŝi gajnas plian konscion pri sia ineco, kaj pri la sano de sia korpo kaj de la naturmedio.”

“La simptotermio ankaŭ helpas la parojn esti kune aktoroj de sia seksa vivo”