Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

VIVI SEN KONSUMO: NIA EKSPERIMENTO

Andreas LANGHOLFGermanio

— Ĉu... vi ne kunportas monon? Kiom da mono vi kunportas? — Nu, neniom.

— Neniom? Ne eblas... kiel vi butikumas? Do, vi devas kunporti iom, ĉu ne?

— Ne. Mi ne butikumis en la lastaj tri semajnoj. Kial mi devus kunporti iom da mono? — Sed vi mem ĵus parolis teorie pli ol unu horon pri tio ke “Mono estas trotaksata en nia kunvivo”. Kion fari nun?“

Niaj kondiĉoj kaj nia ideo

Ni, malgranda familio konsistanta el mia edzino, nia malgranda filo kaj mi mem, provis vivi sen aĉeti ion ajn dum iom da tempo, minimume 1 monato. Fakte, ni finis la eksperimenton post 7 semajnoj. Ni vivas en urbeto en la sudo de Germanio. Ni kutime manĝas vegetarane kaj jam provis esti parte memzorgantoj antaŭe. Ni havas ĝardenon de 2 000m2 por kultivadi legomojn (terpomojn, maizon, tomatojn, kukurbojn, fazeolojn, tuberajn heliantojn, herbojn i.a.), fruktarbojn (de pomoj, mirabeloj, prunoj, ĉerizoj, cidonioj, nuksoj) kaj kelkajn kokinojn. Do kutime ni ankaŭ havas multajn rezervaĵojn mem-prilaboritajn kaj konservitajn en kelo. Ni volis vivi per ĉi tiuj manĝaĵoj kaj ne de la cetera civilizacio.

“La konsumanto estas bebo eterne krianta por sia boteleto“. [Erich Fromm (1900 – 1980), psikisto german-usona]

Niaj spertoj: kio ŝanĝiĝis

La avantaĝoj superas la malavantaĝojn: La malstreĉanta pozitiva efiko estis pli grava por ni ol la zorgoj pri la problemoj por organizi la vivon. Estis sento de trankvileco kaj ena liberiĝo.

Ni rimarkis tion jam en la tria tago, kiam ni partoprenis ĝardenbazaron en nia urbeto: ni povis tute absolute ĝui la tempon parolante pri ĝardenismo kaj ekologio, aŭskultante muzikon, ludante kun nia infano, promenetante. Estis kiel la vivosento de Diogeno aŭ de Sokrato, kiu asertis: “Kiel multnombraj estas la aferoj, kiujn mi ne bezonas”.

Fakte kun amaso da ofertoj pri aferoj, kiujn oni “absolute devus havi” kaj reklamoj por la “unikaj ŝancoj havi ĉi tiujn aĵojn kontraŭ -20%” (eĉ kun afranko kaj sendkostoj inkluzivitaj!), ni ne devis pritrakti ĉi tiujn: Ni vivis 100% pli malmultekoste kaj plene trankvile — kia okazo!

Nutraĵoj

Dum la unuaj semajnoj, la temo “nutraĵoj” ŝajnis esti la precipa organizada demando: pensi, prepari kaj kuiri. Estas multoble pli kreeme fari ion el la aferoj, kiuj estas hejme, en ĝardeno aŭ naturo ol nur fari receptojn. Normale ni manĝas vegetarane kaj tio ŝajnis faciligi ĉion. La 21-an tagon niaj kokinoj komencis plumoŝanĝiĝi — La 3 aŭ 4 ovoj tage falis al 2 kaj post kelkaj tagoj al neniom: Adiaŭ, kirlovaĵo kaj memfarita kafo de leontodo! Ni komplete veganiĝis.

Krome: ni multe supertaksis la provizon de nia propra ĝardeno kaj nian propran prilaboradon por memzorgi sen aĉeti ion. Ni multe supertaksis nian sendependecon de provizretoj. Unue, ni rimarkis ĉi tion plej klare, ne kiam niaj propraj rezervoj mem, sed la furaĝo por niaj kokinoj ekfiniĝis post pli-malpli unu monato. Ni nutras ilin en paŝtejo, per restoj de niaj legomoj kaj ankaŭ per grenoj, kiujn kompreneble ni devas aĉeti.

Ili ne plu donis ovojn sed simple estis tie — kiel ni mem — do, ili volis esti satigataj. Tio starigis la demandon pri bakado de pano, kiun ni faras: En nia glora fabrikado ni forgesis ke evidente ni bezonas energion kaj grenojn, kiujn ni ne kultivas mem. Aliaj demandoj kaj decidoj pri la fabrikado de provizoj por la vintro:

Do, ni faris ĉi tiujn esceptojn. Ni pensis, ke estus stulte kaj absurde ne havi tiujn kutimajn provizojn pro dogmatismo, ĉu ne? Kion vi pensas?

Aktivaĵoj

Alia pozitiva aspekto estis la kreema ŝanĝiĝo, kiun kaŭzis nia rikolto, ekzemple, kontribui al festa bufedo en vivkomunumo per nia memfaritaj prunkuko kaj pano. Ni portis pomojn kaj mirabelojn al kafejo por rifuĝintoj de la komunumo kaj ili invitis nin trinki kafon (faritan el vere freŝaj kafograjnoj! Hmmm...) por festi kaj ludi.

Ni faris malgrandajn buntajn bestfigurojn el ligno kiel donacon por la 4-a naskiĝtago de amiko de nia fileto anstataŭ simple aĉeti ion ajn. Ni ne povis viziti muzikajn eventojn kaj “eventojn de kulturkonsumado“, sed ni mem faris muzikon. Bedaŭrinde ni ne povis partopreni kostajn oficialajn Esperanto-kunvenojn. Sed ni malkovris la ekziston de esperantistoj rete — regione kaj surloke — esperantistoj ekster Esperantujo.

Kontaktoj

Ni spertis interesan miksaĵon inter la izolo en socio, kiu estas bazita sur la interŝanĝo de mono kaj la konatiĝo kun novaj interesaj, alternativaj homoj kun iliaj konceptoj kaj projektoj. Fakte, ni spertis ĉi tiun sento de ekskludo, kiun malriĉaj homoj devas sperti ofte kiel parton de sia malriĉeco, kaj tio ofte estas forgesata de ĉiuj aliaj: La kolegaro iras manĝi kaj trinki post konferenco, la kolegaro decidas fari komunan donacon al iu kaj kolektas monon k.s.

La dialogo, kiu enkondukas tiun ĉi artikolon estis interparolo, dum ekskurso kun la sindikato, al alternativa lernejo de alia vivkomunumo. La problemo estis ke ĝi ne estis anoncita antaŭe kaj ke ni ne estis tute invitataj sed poste devis pagi ion. Kompreneble ne estis multe da mono. Sed mi spertis ke mono ne estas temo por tiuj, kiuj havas ĝin. Kaj ankaŭ la kamarado povis lerni ion: mono ofte estis subtaksata en nia kunvivo, ĉu?

Kio restas? Kiel daŭrigi estonte?

Mi kaj la edzino faris ampleksan kurson de fiŝkaptado kaj nun ni havas permesilon por fiŝkapti. Ni estas pli kritikaj pri konsumismo kaj estonte eĉ pli forte ni entreprenos projektojn pri memzorgantemo kaj pri alternativaj ebloj por la anstataŭigo de konsumado. Post la fino de la eksperimento, ni provas konsumi kiel eble malpli, kutime malpli ol 5 EUR tage kaj persone ĝis nun.

Ja ekzistas multaj malgrandaj ideoj, ekzemple ordinara hedero (grimpanta vegetaĵo) kiel detergento ktp. Sed ĝis nun ne ekzistas esperantlingva kunligo aŭ eĉ (ret-)grupo de interŝanĝo.

Bilanco: tabelo de fiksaj kostoj (en eŭroj)

Ĉi tiu sumo dividita rezultas pli-malpli el 12 EUR elspezitaj por persono en tago sen konsumi ion ajn — nur por esti ĉi tie kun nia vivkutimo en Germanio en la 21-a jarcento — iom sobriga kaj elreviganta.

Nia senkonsuma vivstilo komparata kun la relativa kaj absoluta malriĉeco

En Germanio, tri-persona familio kun enspezoj de malpli ol 1700EUR monate, estas difinita kiel malriĉa, do de tiu tempo, kun elspezoj de malpli ol 1200EUR ni vivis malriĉan vivon sen rimarki.

Cetere, la oficiala limo de malriĉeco en Usono surprize estas pli-malpli la sama 1700USD monate por tri-persona familio. Aliflanke, preskaŭ 1 miliardo de la 7-miliarda monda loĝantaro — do unu de sep homoj — vivas per malpli ol 1EUR tage en kondiĉo de absoluta malriĉeco en nia tre malegala mondo.

Do, ĉu ni vere atingis nenion? Aŭ kion?

Ho, jes! Politike, nia vivstilo de abundeco en la riĉaj okcidentaj industrilandoj estas interligita kun la malriĉeco kaj en la tielnomata tria mondo kaj en niaj landoj mem. Persone, pluraj gravaj kaj intensaj spertoj, ideoj kaj kontaktoj riĉigis nin dum la senkonsumisma tempo. Do resume du demandojn — samtempe facilajn kaj malfacilajn — ni faras al ni kaj al vi, kara leganto: Kion vi vere bezonas? Kiamaniere vi vere volas vivi?