Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Enkonduke

Mi elkore salutas ĉiujn legantojn kaj de Kontakto kaj de TEJO Tutmonde (TT). Kiel scieblas, Dan Mrázek post unu jaro eksiĝis de la redaktora pozicio. Lian laboron mi, Szabolcs Szilva (Szabi), transprenis la 10an de februaro. Mi volus prezenti min en kelkaj vortoj. Mi estas hungaro, loĝanta en Varsovio, Pollando. Mi esperantistiĝis en la somero de 2007. Ekde tiam mi kaj Esperantio ne estas malproksimigeblaj. Nun mi estas kunorganizinto de kelkaj Esperanto-renkontiĝoj, mi estas estrarano de Hungara Esperanto-Junularo (HEJ) kaj komitatano A de TEJO por HEJ. Mi instruas Esperanton, partoprenis Instruistan Trejnadon en la urbo Poznań kaj nun partoprenas la Interlingvistikajn Studojn tie.

Por mi la jena laboro ne estos tute ne-konata. Ekde unu jaro mi senĉese kontribuis al TEJO-Tutmonde, ne nur kiel peranto, sed ankaŭ kiel verkanto.

Mi tre atendas ankaŭ Vian kontribuon pri iu ajn laŭ Vi publikiginda afero. Mi povas garantii al Vi, ke Viaj artikoloj aperos aŭ en Kontakto, aŭ en Revuo Esperanto aŭ en la blogo de TT, se ili estas bonkvalitaj kaj interesaj! Ne hezitu kontakti min per la retadreso tejo-tutmonde@gmail.com.

Ĝu-plenan legadon,

Szabolcs SZILVA