Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

REZOLUCIO DE LA 96-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

Ni, la partoprenantoj en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj al Kopenhago el 66 landoj por komune dialogi pri la iniciato kiun UN lanĉis per la proklamo de Internacia Jaro de la Junularo, efektiviginte multvidpunktan diskutadon pri tiu temo, en etoso de interkomprenemo kaj efika komunikado, ĉerpinte el niaj unuopaj kaj kolektivaj spertoj kiel anoj de diversaj socioj, aĝogrupoj, etnoj, seksoj, mondbildoj, politikaj sintenoj kaj religiaj konvinkoj, agnoskinte la kontribuojn de la junularo al la socio kaj la neceson malfermi ŝancojn por ĝia partopreno en la kolektivaj decidoprocezoj, por taŭge alfronti la diversajn defiojn kaj ŝancojn de la nuna realo -- sociekonomiajn, ekologiajn, politikajn, teknologiajn ktp -- cele al la estonteco de la homaro kaj la planedo, konstatinte ke tra la epokoj kaj kulturoj, la diversaj generacioj rilatis inter si laŭ variaj modeloj kaj strategioj, kun foja estiĝo de aparta junulara kulturo, kaj ke en la Esperanto-movado mem tio esprimiĝis ekz. per la efike avangarda rolo plenumita de ties junulara branĉo en apartaj historiaj turnopunktoj, rekomendas ke la unuopaj organizaj instancoj kaj sociaj medioj de la Esperantaj movado kaj komunumo aktive strebu al la kreado de taŭgaj kondiĉoj por kontakto, alproksimiĝo kaj kunlaborado inter junuloj kaj aliaĝuloj, ke la anoj de la malsimilaj aĝogrupoj en Esperantujo iĝu pli konsciaj pri la potencialo kiun por intergeneracie kontentigaj rilatoj liveras la esperantisma ideo mem de reciproka respekto kaj ambaŭdirekta bona volo, alvokas al UEA, TEJO kaj iliaj respektivaj landaj organizoj pliproksimigi tempe kaj geografie siajn kongresojn, same internaciajn kiel landajn kaj regionajn, per kunordigita decidado, al konkretaj paŝoj ĉiunivele por kunagigi esperantistojn rete kaj eksterrete agantajn, same por enmovadigi perretajn lernintojn de la lingvo, kiel por helpi la tradician movadon adaptiĝi al la nuna epoko.

Kopenhago, 30 julio 2011

http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=424#1