Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ARTO

Edoardo NANNOTTI — Italio

Fama itala kantisto uzas Esperanton en muzikvideo

Unu el la plej famaj nuntempaj italaj kantistoj, Jovanotti, disvastigis muzikvideon pri sia nova kantaĵo Ti porto via con me, en kiu aperas bendafiŝo skribita en Esperanto. La skribaĵo, kiu plurfoje kaj klare videblas dum la video, tekstas “Mi prenos vin kun mi”, kio estas la esperantigo de la kantaĵa titolo.

Jovanotti nenion publike deklaris pri la elekto uzi Esperanton en tiu ĉi video kaj liaj sentoj pri la internacia lingvo ne estas klaraj. En la jaro 2012, la kantisto konfesis per Twitter ke li iufoje ekpensis lerni Esperanton, sed dubis pri ĝia utileco, ĉar “preskaŭ neniu parolas ĝin”. Ĉu li finfine ŝanĝis sian ideon?

Spektu la videon: