Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Paulína KOŽUCHOVÁ — Slovakio/Svedio

Bestaj rajtoj — homaj rajtoj [facila lingvo]

Multaj homoj en la tuta mondo batalas por homaj rajtoj. Ankaŭ mi tion faras, sed laŭ mi homaj kaj bestaj rajtoj estas egale gravaj. Ĉar kio estas la diferenco inter homoj kaj bestoj? Ĝi ne estas biologia — homo ja estas animalo. La limo inter homo la aliaj, bestoj estas socie konstruita, kaj ĝi ne estas fiksa. Historie, kelkaj grupoj de homoj estis traktataj kiel bestoj.

Multaj gravaj pensuloj opiniis ke virinoj estas pli similaj al bestoj ol al viroj. La fama greka saĝulo Artistotelo, ekzemple, skribis ke la rilato inter viroj kaj virinoj devus esti egala al regado de bestoj. Tio estis antaŭ longa tempo, sed simile opiniis ankaŭ Rousseau en la 18-a jarcento aŭ Nietzsche en la 19-a. Eĉ la sciencisto Charles Darwin asertis ke viroj estas pli inteligentaj ol virinoj. Li ankaŭ skribis ke “havi edzinon estas pli bone ol havi hundon”. Tio montras ke virinoj kaj bestoj havis similan statuson. Do, en pasinteco (kaj ofte eĉ hodiaŭ) virinoj ne havis homajn rajtojn: ili ne rajtis havi posedaĵojn, ili ne rajtis mem decidi pri sia korpo — kun kiu vivi kaj ĉu havi infanojn aŭ ne. Ili estis posedaĵoj de viroj. Simile, bestoj nun estas posedaĵoj de homoj.

La hodiaŭa subpremo de bestoj estas fakte formo de sklaveco. La bestoj estas malliberaj. Homoj ilin posedas, aĉetas kaj vendas. Ili vivas nur por ke homoj povu uzi ilin. Ili vivas en malbonegaj kondiĉoj. Iliaj posedantoj rajtas bati kaj mortigi ilin, kaj tio estas konsiderata normala ago, ne kontraŭleĝa. Ĉiuj scias ke en pasinteco ekzistis homaj sklavoj. Hodiaŭ tio estus neakceptebla. Mi esperas ke en estonteco estos simile neakceptebla la hodiaŭa subpremo de bestoj. Eble vi pensas ke la situacio estas alia: ke bestoj ne estas tiom inteligentaj kiel homoj, ke por bestoj estas nature vivi kaptitaj, ke ili eĉ ne rimarkas la diferencon. Sed precize tiel oni historie pravigis la subpremon de ekzemple virinoj kaj nigruloj: ili estas malpli inteligentaj, ili ne kapablus vivi alimaniere, kaj tiel plu. Kaj eĉ se tio estus vero, ĉu malpli granda inteligenteco pravigas tian teruran traktadon? Se iam nin trovos alipleneda pli inteligenta popolo, ĉu vi pensas ke ili rajtus mortigi nin por manĝi nin kaj uzi nian haŭton?

Ĉiuj subpremoj estas interligitaj. Mi kiel virino estas bonŝanca ke mi vivas en tempo kiam oni kalkulas min inter homoj. Tial mi volas helpi ekhavi rajtojn por la malpli bonŝancaj estaĵoj, kiuj ankoraŭ tute ne havas ilin.

GLOSO

Animalo - vivulo ĝenerale povanta senti kaj sin movi

Biologio - naturscienco

Sklavo — mallibera homo, posedanta nenian socian rajton, kiu estas posedaĵo de alia persono

La hodiaŭa subpremo de bestoj estas fakte formo de sklaveco.