Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERRETO

Blinduloj kaj Interreto

Kiel konstruii pli arileblajn retpaĝojn por malforte vidantoj

Ana RIBEIRO - Brazilo

Nuntempe mi ne tre ofte skribas kaj programas por Interreto, sed kelkfoje mi faras retpaĝetojn — ĉefe por Esperanto-organizoj aŭ renkontiĝoj — aŭ skribas malgrandajn tekstojn por blogoj. Sed io grava, pri kiu mi neniam pensis ĝis pasintsemajne, estas kiel la blindujoj “vidas” niajn tekstojn kaj retpaĝojn tra Interreto.

Mi verkas tiun ĉi artikolon por ke la vidkapablaj homoj, kiuj uzas blogojn, havas retpaĝojn, estas reta programisto aŭ fasonisto, pensu pri la homoj, kiuj ne povas vidi, ĉar mi pensas ke ni ne devas apartigi ilin de alirebla Interreto nur ĉar ili ne povas vidi normale.

Malforte vidantoj ĉe komputiloj uzas kelkajn programetojn por legi la ekranon, kiel ekzemple Traduvox (por la portugala, angla, hispana, franca, itala kaj germana lingvoj) aŭ Dolphin. La programoj laŭtlegas linion post linio en la retpaĝo.

Sed krom la teksto — por faciligi ĝian komprenadon, ekzistas kelkaj aferoj, kiujn la laŭtlegaj programoj ne povas deĉifri: ĉefe bildojn kaj kolorojn (kaj pri koloroj, tio ankaŭ estas problemo por kolorblinduloj). Tio ne signifas ke oni ne devus uzi bildojn aŭ kolorojn, sed ke oni ne povas enmeti gravajn informojn nur per bildoj kaj kolora teksto.

Kiam oni enretigas bildon, oni ĉiam devas uzi alternativan tekston, por ke la programoj legu ĝin. Mi montras sube ekzemplojn pri la ĝusta kaj malĝusta uzado de bildoj kaj koloroj:

Malĝusta kodo Ĝusta kodo
Bildoj

<img src = “fractals.jpg”/>

Rezulto: Blindulo ne scias pri kio temas la bildo

<img src = “tabelo.jpg”>

Rezulto: Blindulo ne scias pri kio temas la tabelo

<img src = “fractals.jpg” alt = “La bildo montras komputile faritan arton”/>

Rezulto: La legilo legos tion, kio estas en “alt=”, aŭ en la alternativa teksto.

Neniam enmetu informan tabelon en bildon, nur en <table></table>

Koloraj tekstoj

La manĝo-kuponoj kostas:

4€

7€

10€

Rezulto:

La blindulo (aŭ kolorblindulo) ne scias kiun manĝon mendi

La manĝo-kuponoj kostas:

La verda manĝo-kupono: 4€

La ruĝa manĝo-kupono: 7€

La violeta manĝo-kupono: 10€

Rezulto:

La blindulo (aŭ kolorblindulo) scias kiun manĝon mendi

Ĉi tio estas tre grava por ĉiuj, kiuj uzas Interreton. Sed se vi estas reta programist(in)o aŭ reta fasonist(in)o aŭ nur faras simplajn retpaĝojn kelkfoje, estas pli da aferoj pri kiuj mi povas diri al vi. Ekzistas multaj reguloj por fari pli arileblajn retpaĝojn al malforte vidantoj. Ekzistas eĉ organo nomata World Wide Web Consortium [Tuttera Reta Konsorcio], kiu rekomendas kiel konstrui retejojn. Mi esperas ke vi provos fari pli alireblan enhavon en viaj retpaĝoj kaj helpos divastigi la ideon inter aliaj homoj.

La normoj de World Wide Web Consortium [en la angla]:

http://www.w3.org/TR/WCAG20/