Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

LA BLAGA BLOGO

Viktoro SOLÉ — Katalunio

Blogo de adultulo

Same kiel delikto aperis kune kun leĝo, adulto naskiĝis samtempe kiel edzeco. Tio estas fakto. Trompi la edzinon aŭ koramikinon, mensogi al la edzo aŭ koramiko, estas kutima afero. Oni povas bedaŭri aŭ malbedaŭri tion, sed, krom moralaj kialoj, ĉi tio ĉefe dependas de la vidpunkto, tio estas, de la rolo, kiun vi mem ludas tiurilate. Adultuloj havas devizon: kokri ĉiam estas pli amuze ol esti kokrita.

Aldone, oni scias, ke oftaj aferoj vekas homajn ideojn, precipe, kiam oni povas enspezi monon per ĝi. Do, ne estas strange, ke entreprenemuloj elpensis amason da ebloj por kovri adultaĵojn.

Ekzemple, imagu, ke vi forflugas al Karibo kun via labora koleg(in)o, sed vi diras al via edz(in)o, ke vi havas fakan kongreson en Berlino. Speciala entrepreno zorgas pri ĉio kaj, antaŭ via foriro, vi ricevos poŝte informojn pri tiu (falsa) berlina kongreso: aranĝajn flugfoliojn kaj aliĝilojn, bildojn de la hotelo kaj kongresejo.... Krome, por fari pli kredebla la aferon, oni telefonos hejmen deflanke de “la kongresa komitato”, kiam, antaŭvidite, nur via kunul(in)o estas hejme. Poste, kiam vi jam “estas” en Berlino, el Kariba hotelo mem, vi povos telefoni pere de telefonisto, kiu per forta germana akĉento diros: “Ĉi tie Hotelo Goethe, momenton, via edz(in)o volas paroli kun vi”. Kompreneble, kiam vi revenos hejmen, en via valiza mantenilo estos la taŭga flugpapereto de Lufthansa, kun la informo Berlin - via urbo (dato, horo ktp). Se necese, vi ankaŭ havos poŝe kelkajn germanajn monerojn kaj metroajn biletojn. Aldone, oni donos al vi bazajn informojn pri Berlino, por ke vi, eventuale komentu hejme pri la “malvarmaj kaj pluvaj tagoj” kaj “la ĥaosa trafiko”.

Tiaj informoj estas gravaj, ĉar ili multe helpos konvinki la kokritan partneron pri via “vero”. Oni diras, ke en la malnova barcelona amor-rendevuejo, la tieaj dungitoj informadis laŭtvoĉe tra la koridoroj pri la piedpilkaj matĉoj, ĉar teorie, la viroj “iris” al la futbalejo. Tiamaniere, ili povis reveni hejmen kaj supraĵe komenti la matĉon al la edzino (“kiel ĉiam, ni malgajnis”).

Kaj, antaŭ nelonge mi legis en ĵurnalo novan ideon: “Sudafrika striptiza klubo lanĉas la parfumon “Alibio” por kaŝi odorojn”. Sed ĝia funkcio ne estas nur kaŝi la striptizejajn odorojn. Ekzemple, unu el la plej vendataj parfumoj nomiĝas “Mia veturilo malfunkciis” kun odoro de benzino kaj olea lubrikaĵo. Alia parfumo, kiu ankaŭ sukcesis estis “Mi laboris ĝis malfrue” kun odoro de ŝvito, inko, cigaredoj kaj kafo.

Kun tiu interesa oferto, adultado ŝajnas altira agado. Mi ja ege deziras adulti. Sed unue, mi pensas, ke mi devas trovi edzinon.