Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La blaga blogo

Victor Solé

Katalunio

Blogo de piano-agordisto

Miafake oni devas bone aŭskulti. Ne nur temas pri aŭdado de notoj sed ankaŭ de kelkaj bruetoj, kiuj diras al ni, ĉu du kordoj estas bone agorditaj. Fakte, ni preskaŭ neniam aŭskultas rekte la notojn, por ni pli gravas la harmonoj, tio estas, altaj kaj malfortaj sonoj kiuj akompanas la ĉeftonojn. La harmona mondo estas reve belega. Kredu min. Nefakuloj povas iomete sperti ĝin aŭdante sonorilon. Pli bone grandan sonorilon, ekzemple la vilaĝajn sonorilegojn. Se vi atente aŭskultas ilin vi aŭdos, ke krom la baza sonorila sono estas amaso da pli altaj malfortaj sonoj, kiuj interskuiĝas kaj kreas belegan simfonion, kiu daŭras sufiĉe da tempo.

Alia rilata afero estas resonanco: “aĵo kapabla je vibrado, forte vibras reage al ekstera faktoro je preciza frekvenco...”. Bone, tio estas amuza afero. Ĉiu muzikisto rimarkas tion: kiam gitaro aŭ violono ricevas frekvencojn, kiuj kongruas kun la frekvencoj de iliaj propraj kordoj, tiuj kordoj eksonoras. Sed ne nur temas pri tio.

Se vi havas pianon, faru tiun iomete timigan eksperimenton: puŝu ĝian dekstran pedalon (por liberigi la kordojn), kriu apud la kordoj kaj vi aŭdos kiel ili reagas al via krio. Estas tre kurioze, ke la pianaj kordoj ne nur eksonas reage al via krio, sed ankaŭ imitas ĝin. Se vi krias per “iiii” vi aŭdos “iiiii”, se vi krias per “oooo” vi aŭdos tion, se vi diras “eeeooooo” vi tion aŭdos.

Sed kio vere estas timiga, estas la jena historio, kiun maljuna agordisto tradicie rakontas al novalveninto kune kun profesiaj sekretoj: temas pri fama pianisto, J.K. Kornack, kiu estis murdita kiam li estis ludanta pianon. La legendo diras, ke li vidis la murdiston, kaj ke li kriis lian nomon lastmomente. Tiam li falis sur la klavaron kaj lia dekstra piedo, kiu estis puŝanta la dekstran pedalon, perdis sian forton. La polico enketis la aferon, sed nenion interesan trovis.

Kelkajn tagojn poste, la vidvino petis la agordiston, ke li agordu kaj riparu (se necese) la pianon. Kaj kiam la agordisto puŝis la dekstran pedalon, el la ĵus liberigitaj kordoj eliris mallaŭte sed aŭdeble la kriita nomo de la murdisto, kiun ili gardis ekde la tragika momento: “Eeeeeriiiiick”. La vidvino subite svenis. La agordisto rakontis tion al la polico kaj la afero baldaŭ klariĝis: “Eeeeeriiiiick” estis Erick K. Wilson, amiko de Kornack, kaj ankoraŭ “pli amiko” de la vidvino. Ambaŭ planis murdi la pianiston por ricevi ne malgrandan heredaĵon kaj ekkomenci novan vivon kune.

Iuj diras, ke tio estas vero, aliaj opinias male. Sed atentu kion vi diras, kiam vi estas apud piano.