Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de alergiulo

Lastatempe mi suferas strangan alergion, kiu — pro ankoraŭ nekonataj kialoj — de tempo al tempo forte ruĝigas mian vizaĝon.

Dum unu el la plej fortaj manifestiĝoj de ĉi tiu alergio mia edzino moke diris, ke se mi vestus min per flava T-ĉemizo kaj verda pantalono, mi estus vivanta semaforo. Mi tute ne ridis.

Fine mi decidis viziti malsanulejon por klopodi trovi taŭgan solvon. Tie belega kuracistino gluis bendojn kun malsamaj ĥemiaj produktoj sur mian dorson, por ke mia haŭto reagu kontraŭ la kaŭzanto de la alergio. Malkomforte mi portis tiujn timigajn striojn dum tri senduŝaj tagoj. Malkomforte kaj tute sensukcese, do ni daŭre serĉas la kaŭzon per aliaj rimedoj.

Nu, ne multe gravas, sed tio pensigis min pri la eblo eksterpoli tian teknikon alikampen. Ekzemple, mi ne ŝatas mian ĉefinon, sed mi ne povas diri la precizan kialon, ĉar multaj aferoj miksiĝas. Do se eblus glui sendepende ŝiajn plej ĝenajn trajtojn miadorsen, mi finfine malkovrus, kiuj el ili vere ĉagrenas min: ĉu la fakto, ke ŝi profitas ĉiun okazon por tuŝaĉi min; ĉu temas pri ŝiaj malkonvenaj telefonvokoj kaj konstantaj retmesaĝoj; ĉu ŝia vakua kaj longega parolado...

Tio ankaŭ povus utili por koni la profundajn radikojn de la “amo” al mia bopatrino. Sed mi ne daŭrigu tiun ĉi fadenon, ĉar pro neeksplicita leĝo mia edzino senprobleme mokas pri mia familio kaj mi, sed mi tute ne rajtas agi reciproke. Mi ankaŭ ne ŝatas niajn politikistojn kaj tiu sistemo povus helpi min trovi la kialon. Tamen, eble mia haŭto tro forte reagus kontraŭ ĉiuj el tiuj bendoj kun iliaj malvirtaĵoj, do finfine mi rezignu pri tiu stulta kaj riska ideo.

Malpli danĝere, tamen iamaniere utile, povus esti uzi tiun metodon por kompreni, kial kelkaj Esperantaj aferoj malplaĉas al mi. Mi provus tion per unu bendo kun ekstrakto de bonlingvismo, dua kun civitanaj gutoj, alia kun finvenkisma suko, kroma bendo kun likvaĵo de malbelaj Esperantaj dezajnoj, aldona strio kun aromo de troaj neologismoj, alia kun malbonaj E-kantistoj, sen forgesi iun kun homeopatiaj dozoj de eternaj komencantoj. Tamen, mi timas ke mia dorso ne estus sufiĉe larĝa. Ĉu iu el vi pretus volonte helpi min?