Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de blaga ŝoforo

Mi tre ŝatas rigardi homojn, observi iliajn kondutojn; ĉefe en specialaj ejoj, kie — vole-nevole — troviĝas multaj estuloj. Ĉi-rilate, unu el miaj plej ŝatataj lokoj estas flughavenoj. Tial, mi kutime iras al la plej proksima flughaveno por ĝui la etoson. Por esti nepriavertita observanto, mi ĉiam ludas specifan rolon: foje mi ŝajnigas esti vojaĝanto kun peza valizo, foje mi kredigas al la apuduloj atendi, kun taŭga afiŝo, la revenon de bonega monto-grimpisto, kiu ĵus atingis la pinton de gravaj montegoj ktp. Sed nun mi volas rakonti al vi tion, kio okazis, kiam mi ŝajnigis esti unu el tiaj ŝoforoj, kiuj atendas alvenanton. Ĉar ili ne konas unu la alian, tiuj ŝoforoj montras afiŝeton (el papero, kartono, aŭ la plej modernaj per elektronika ekrano) kun la nomo de la alvenonto. Certe, vi jam multfoje rimarkis tiajn ulojn. Nu, mi “atendis” tie iun “D-rinon Maria Kamper” kaj tio permesis al mi observi la sintenon de ĉiuj alvenantoj kaj ŝoforoj. Estas tre interese vidi, kiel tiaj nekonatoj renkontiĝas kaj salutas unu la alian kaj kune foriras, meze de buntaj vojaĝantoj kaj gepatroj kun dise kurantaj gefiloj. Malgraŭ ke mi jam spertis multajn kuriozajn aferojn tie, mi ne estis preta por tio, kio okazis tiun vesperon de la pasinta monato: subite, iu belega virino miaaĝa venis rekte al mi, kaj aplombe salutis min dirante “mi estas Maria Kamper, kiel vi fartas?”. Malgraŭ mia granda surprizo, mi aŭtomate daŭrigis la ludadon de mia rolo, respondis ŝian saluton, ĝentile prenis ŝian valizon kaj ambaŭ kune iris al la parkejo. Ĉar mi tute ne sciis, kien mi devus akompani mian kunveturantinon, mi klopodis paroligi ŝin, por scii kion fari. Fakte, Maria Kamper montriĝis esti ege simpatia virino, vere tre ĉarma, kaj dum la veturado ni multe babilis. Ia speciala konekto aperis inter ni du kaj, antaŭ ol lasi ŝin ĉe la hotelo, mi proponis vespermanĝi kune. Ĉar ŝia partopreno en faka kongreso ne devis okazi ĝis la sekva mateno, ŝi kore akceptis. Ni havis ankoraŭ iom da tempo por promeni tra la kvartalo antaŭ la vespermanĝo en pitoreska restoracieto, kaj, poste, mi kavalire akompanis ŝin ĝis la hotelo, kie ŝi invitis min trinki lastan trinkaĵon siaĉambre. Kompreneble, mi akceptis tian promesplenan proponon kaj, baldaŭ, mi konis multajn pliajn angulojn de ŝia vivo, de ŝia hotela ĉambro kaj de ŝia korpo. Tutan semajnon ni pasie pasis kune, sed iom-post-iom, ia malkomforto kreskis en mi, ĉar ĉio komenciĝis pro tiu stulta ŝajnigo esti atendanta ŝoforo en flughaveno. Fine, malgraŭ la timo perdi ŝin, mi kuraĝis konfesi la veron, kaj anstataŭ koleriĝi pro tio, ŝi fulme respondis: “ne gravas, kara, ankaŭ mi ja ne estas Maria Kamper”.