Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Alvoko por Komitatanoj B

(Arina OSIPOVA - Ĝenerala Sekretario de TEJO)

Venis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2016 ĝis la 31-a de majo 2018. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato.

Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato kaj ĉiu individua membro de TEJO rajtas ankaŭ kandidatiĝi kiel Komitatano B kaj tiel rekte kundecidi en la Komitato pri gravaj okazaĵoj en la organizo. Ĉi-foje oni rajtas elekti maksimume kvin Komitatanojn B, unu por ĉiu komencita cento da individuaj membroj.

Por eniri la Komitaton estas bonvenaj aktivuloj de Landaj Sekcioj aŭ lokaj grupoj, kiuj per sia laboro pretas kontribui al la funkciado kaj evoluo de la organizo. Por ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi, retpoŝte aŭ paperpoŝte, al la Centra Oficejo kaj al la Ĝenerala Sekretario de TEJO la jenajn informojn:

personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adresojn, telefonnumeron)

biografieton kaj priskribon de viaj movadaj celoj (kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn)

subtenleterojn aŭ subtenajn subskribojn de minimume kvin individuaj membroj de TEJO en 2016 el minimume du landoj

Ne forgesu subskribi vian kandidatiĝon, se ĝi estas paperpoŝta, kaj memoru ke sen iu el la menciitaj eroj via kandidatiĝo ne estos valida! Via kandidatiĝletero devas alveni plej laste la 5an de aprilo 2016. Uzu la jenajn adresojn:

paperpoŝte: TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

retpoŝte: gxen-sek@tejo.org kaj oficejo@tejo.org

Detalajn informojn rilate la kandidatiĝon kaj elekton de la Komitatanoj B vi povas trovi en la Regularo pri TEJO kaj en la Reglamento pri elekto de komitatanoj B. Se vi havas iujn demandojn, ne hezitu kontakti la Ĝeneralan Sekretarion aŭ la Oficejon de TEJO.