Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de diskutanto

Mi kredas, ke kiam du homoj diskutas, ofte temas pri konfuzo: kredante paroli pri la sama temo, fakte, ili diskutas senaverte pri malsamaj aferoj. Kutime, kiam la diskutado estas sufiĉe disvolvigita, unu el ili malkovras, ke ambaŭ havis malsamajn startpunktojn, sed tiam jam estas tro malfrue, ĉar la diskuto akriĝis kaj la rilato inter la du partoprenantoj komplikiĝis. Ne necesas, ke diskutantoj devas atingi ĉiam akordan konkludon, sed plejparte, kio okazas estas, ke ili ne bone komencis la paroladon per difino de la konceptoj pri kiuj ili diskutas.

Ne malofte povas okazi, pro la sama kialo, ke la diskutantoj ja atingas konkludon. Tamen, se la komencaj rilatoj inter konceptoj kaj vortoj ne estis la samaj, tio kaŭzas ŝajnan akordon. Tion ili malkovros iom poste, kiam la rezultojn de la akordo ili volas konkretigi malsame, kaj tio denove rekomencos la diskutadon.

Kiel en ĉiu monda afero, estas du tipoj de diskutantoj, bonaj kaj malbonaj. La malbonaj havas du aksiomojn: a) diskuto estas batalo, kiun oni devas nepre venki, kaj b) neniam oni devas agnoski malpravecon.

Male, la bona diskutanto ne celas venki sed li klopodas, ke la dialogo antaŭeniru al fruktodona rezulto. Tiam la diskuto mem estas la centro, kaj pere de lojala kunagado ambaŭ atingos bonajn rezultojn, kiuj certe plibonigos la komencajn vidpunktojn. Kiam bona konkludo estas atingita, temas pri komuna merito, nur ebla, ĉar unu (aŭ eĉ ambaŭ!), en iu ajn momento de la procezo, agnoskis kiel pli bonan la aliulan vidpunkton. En tiu momento neniu el ili devas diri “tion mi jam diris de la komenco”, sed “danke al nia kunlaboro, ni havas pli fortan argumenton”.

Kiel diris la filozofo Schopenhauer en sia eseo La arto pravi: “polemiko estas ofte utila al la du partoj, kiel mensa frotado, kiu povas ŝanĝi aŭ reĝustigi iliajn pensojn kaj ankaŭ utilas por atingi novajn vidpunktojn. Sed ambaŭ diskutantoj devas esti ekvalentaj pri klereco kaj inteligenteco. Se unu el ili malhavas la unuan, li ne ĉion komprenas, ne atingas la nivelon. Malhavante la duan, la rankoro, kiun tiu fakto kaŭzas, instigos lin al mallojaleco, al ruzeco, al malnobleco.”

Nu, trovi bonan diskutanton, kiu kundividas tiujn regulojn, estas tre grave. Oni multe lernas pere de tiaj paroladoj, ĉar tiaj dialogoj estas la plej bona maniero por rafini malnovajn konceptojn kaj eĉ malkovri novajn. Kiel diris la filozofo, nia menso pliaktiviĝas en dialogo kun alia menso kaj ambaŭ laboras sinergie.

Tamen (ĉiam estas iu “tamen”, kiam afero ŝajnas glata), ne klopodu apliki tiujn saĝajn konsilojn al viaj hejmaj diskutadoj kun via kunul(in)o. Logika rezonado neniam funkcias ĉi-kaze. Estas pli realisme daŭrigi la kutimajn diskutadojn per krioj. Almenaŭ vi atingos la finon pli frue. Kredu min. Se eblas, evitu la diskutadon pere de flugantaj potoj kaj teleroj kaj anstataŭigu ilin per kusenoj. Ĉi tiuj ne nur estas pli molaj, sed oni povas reuzi ilin kiel armilojn plurajn fojojn. Aldone, ne malofte, tiaj surlitaj bataletoj povas havi plej bonan finon...