Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de eksedzo

Politikisto el mia lando iufoje diris ke “prognozi estas malfacila afero, ĉefe, kiam temas pri prognozo de la estonteco”. Tiu stultulo tutcerte pravis, sed fakte ekzistas du grandaj tipoj de prognozo: la malfacila kaj la multe pli malfacila prognozo. Tion klarigas fakuloj per la teorio de la du niveloj de ĥaoso. La vetero estas la tipa ekzemplo de la unua nivelo de ĥaoso, ĉar kiam la meteologo anoncas venontsemajnan pluvon, tiu aserto eble pravos, eble ne, sed ĝi mem tute ne kapablas ŝanĝi la venontsemajnajn veterajn kondiĉojn.

Efektive, buraskoj kaj kontraŭciklonoj agas tute sendepende de la veteraj mapoj kaj fizikistaj kalkuloj. Tamen, kiam ekonomikisto antaŭdiras ekonomian krizon aŭ kiam politika enketo disvastiĝas amaskomunikile, tio ja kapablas modifi la homan konduton. Temas pri la dua nivelo de ĥaoso. Do, anonci, ke la ekonomio bone aŭ malbone statos venontjare, aŭ aŭguri ke iu politika partio venkos en la venontaj balotadoj, povas kaŭzi neplanitajn reagojn, kiuj povas vere ŝanĝi la rezulton se tiu prognozo ne okazintus. Komplika afero, ĉu ne?

La plej lertaj legantoj certe tuj rimarkis, ke la dua nivelo de ĥaoso aperas kiam la homa konduto havas gravan rolon. Ni ĉiuj akceptas tion, ĉar ni mem kutime agas kaj reagas laŭ la aŭguroj, kiujn ni aŭdas. Interesa apartaĵo estas la memplenumitaj profetaĵoj: mia najbaro, ekzemple, komencis antaŭvidi ke li baldaŭ mortos, kaj tio tiel forte afekciis lin, ke li ne kapablis reagi. Li perdis la iluzion, li preskaŭ ne manĝis, kaj finfine li pravis kaj mortis.

Simila danĝera afero estas la intergeedzaj prognozoj: dum la lastaj jaroj, mia edzino ofte aŭgure diradis al mi: “mi forigos vin el la hejmo!”, aŭ “iun tagon vi trovos vian valizon ĉe la pordo”, seke aldonante: “ekstere!” Tamen finfine, antaŭ ol tio okazis, estis mi mem kiu fuĝis. Do, mia (jam eks)edzino tute ne konante tiun duan nivelon de ĥaoso, neniam pensis ke mi povus reagi tiel. Nuntempe mi loĝas ĉe alia virino, kiu, carpe-dieme**, tute ne ŝatas prognozi ion ajn, ĉefe kiam temas pri prognozo de la estonteco.

** “Carpe diem!” - latina citaĵo el Horaco. “Pluku, t.e.ĝuu/ekspluatu, la tagon! Kiom eble malplej konfidu al la morgaŭo.”

ni mem kutime agas kaj reagas laŭ la aŭguroj, kiujn ni aŭdas”