Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Blogo de eksterterano

Sur la Tero, unu el la plej strangaj homaj trajtoj estas tio, kion la teranoj mem nomas sekso. Dum mia esploro sur tiu interesa planedo, mi ne bone sukcesis tute kompreni ĝin, sed certe temas pri tre grava afero. Ŝajne, ĉiu homa estaĵo apartenas nur al unu el du seksoj, kaj jam ekde la naskiĝo oni estas aŭ inseksa aŭ virseksa. Aldone, tiu neelektita trajto akompanas ĉiun homon ĝis la morto kaj, dume, tre grave kondiĉas ŝian aŭ lian vivon.

Rimarkindas, ke homaj lingvoj klare spegulas tion: la pronomo de la tria persono, en preskaŭ ĉiu homa lingvo estas aŭ vira aŭ ina. Eĉ multaj lingvoj klasifikas aĵojn tiamaniere. Tio estas, mebloj, manĝaĵoj, plantoj, iloj... ĉio havas sekson, aŭ kiel ili diras: “gramatikan genron”.

Parenteze: miaj legantoj el ĉiuj galaksioj nun devas demandi sin mem “por kio utilas seksoj?”. La fakto estas, ke terano ne kapablas krei klonon de si mem, kaj nepre bezonas alian kontraŭseksan homon por fari tion. Nur post kelkaj sufiĉe komplikaj agadoj inter ino kaj viro, okazas la interŝanĝo de genoj, kiu ebligas tiun primitivan reproduktadan sistemon.

Revenante al la temo, mi baldaŭ rimarkis, ke multe gravas scii la sekson de novkonatulo. Estas tre malafable demandi tion aŭ konfuziĝi, kaj oni tute ne rajtas diri “sinjoro” al sinjorino, nek “ŝi” al li. Fakte, eĉ la personaj nomoj malsimilas. Sed, bedaŭrinde, oni ne povas fidi tion, ĉar “Andrea”, ekzemple, povas esti ina nomo en iuj landoj kaj vira en aliaj mondopartoj.

Oni diris al mi, ke sekso respondecas pri gravaj fizikaj malsimilaĵoj inter viroj kaj virinoj. Ĉar neniu klarigis tion precize, mi unue pensis, ke ĉiu longharulo estas ino. Tamen, kiam mi rimarkis, ke Rogener estas vira nomo, mi jam vidis, ke ankaŭ tiu datumo ne validas. Kurioze, la plej gravajn korpajn malsimilaĵojn ili, tute nekompreneble, kovras per vestaĵoj.

Virinoj kaj viroj ankaŭ havas, laŭ miaj studoj, iom malsaman cerbon. Mi interesiĝis pri tio, sed tute rezignis, kiam mi malkovris, ke seksa interkompreniĝo preskaŭ ne ekzistas. Nu, kiamaniere mi, estaĵo el fora galaksio, povus kompreni tion, kion ili mem, membroj de la sama specio, ne sukcesis kompreni!

Nur ekzemplo pri tio: mi lernis, ke averaĝe virinoj suferas pli pri malvarmo ol viroj. Laŭ la logiko de ĉiuj konataj galaksiaj anguloj, inteligentaj estaĵoj, kiuj sentas malvarmon, tuj kovras sin per pli da vestaĵoj. Sed, ĉu vi scias, kiu estas la homa sekso, kiu malpli kovras sian korpon?

Finfine, konkludinte ke la ununura valida pruvo por koni ies sekson estas rimarki, ĉu li aŭ ŝi uzas inan aŭ viran necesejon, mi kutime staris ĉe la maltrinkeja pordo, kaj vidante el kie iu ajn homo eliris, mi diradis memfide “saluton sinjorino!”, “saluton sinjoro!”. Sed ŝajnis al mi, ke tiu sistemo ankaŭ ne estas science fidinda, ĉar unu fojon, iu eliris el la vira necesejo, kaj post mia afabla “saluton sinjoro!”, tiu terano bategis min pere de balailo, kaj klopodis surveturi min per ĉareto plenplena de purigiloj. Ho ve, la Tero, belega planedo loĝata de stranguloj!