Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Lingvistoj nomas alofonoj tiujn malsamajn voĉajn sonojn, kiuj en iu difinita lingvo ne estas malsamaj fonemoj. Temas pri etaj nuancoj, pri kiuj la denaskaj parolantoj de tiu lingvo tute ne konscias. Tamen, tiaj etaj varioj povas esti gravaj en alia lingvo, ĉar ili povas rilati al du malsamaj fonemoj. Ekzemple, en kelkaj aziaj lingvoj la sonoj [r] kaj [l] estas alofonoj de ununura fonemo.
Kutime, parolantoj de tiuj lingvoj prononcas tiun fonemon foje kiel [r], foje kiel [l], tute senprobleme, ĉar por ili temas pri eta nuanco preskaŭ nerimarkebla, kiu neniam erarigas ilin, pro tio ke en ilia lingvo tiu vario tute ne ŝanĝas la signifon de vorto. Male, en Esperanto /r/ kaj /l/ estas tute malsamaj fonemoj, kies diferenco ja utilas por identigi malsamajn vortojn kiel “mola” kaj “mora” aŭ “pli” kaj “pri”. Pro tio, ne estas la samo diri “ni sekvu niajn morajn kutimojn”, ol “ni sekvu niajn molajn kutimojn”.
Tamen, oni ne kredu, ke Esperanto ne havas tiun fenomenon. Malgraŭ ke la celo de la iniciatinto estis rilatigi ĉiun Esperantan fonemon al ununura litero, oni ne elparolas ilin tute egale. Bonvolu kompari la sonojn de la fonemo /n/, kiam vi diras la vortojn “nazo” kaj “lingvo”. Ĉu via lango vere troviĝas en la sama punkto? Do, tiuj du sonoj - [n] kaj [ŋ], laŭ la internacia fonetika alfabeto, IPA - estas alofonoj en Esperanto, sed ili estas tute malsamaj fonemoj en alia lingvo, ekzemple en la angla (sin: /sɪn/; sing: /sɪŋ/).
Tion mi ja sciis - almenaŭ teorie - kiam mi komencis amrilaton kun Lia, mia tiama ĉindevena koramikino. Mi mokadis ŝin, kiam ŝi kutime diris “kala, pli kio temas?”. Fakte, ankaŭ ŝi mokis min, ĉar pro mia denaska lingvo - en kiu /b/ kaj /v/ simile alofonas - mi ofte misprononcas Esperantajn vortojn, kiuj enhavas la fonemon /v/, foje kun amuza rezulto: “Mi tuj benas”, mi kutime diris al ŝi telefone, kiam mi malfruiĝis, kaj ŝi ĉiam respondis ironie “Ho! dankon pastro, por beni min, kia honoro!”.
Tamen, en kelkaj okazoj, tiuj alofonoj kaŭzis ne miskomprenon sed malfermon de nova komunika vojo, eble ne intence kreita, sed pli rekta kaj esprimpova. Mi memoras gloran momenton tiurilate, kiam, foje brakumante ŝin pasie, mi flustris ĉe ŝia orelo: “Mi bolas...”, kaj ŝi tuj respondis: “Jes, kala, mi jam limalkis, ke via aĵo iĝis marmora...”.